Naskiĝtago de kontraŭsovetia malpropagandilo

På svenska: Antisovjetisk propaganda fyller år

En Novaĵoj ne estas vero, kaj en Vero ne estas novaĵoj, oni diris en la sovetia tempo. Tiun malnovan kontraŭsovetian ŝercon oni pli facile komprenas, se oni scias, ke la du ĉefaj gazetoj en Sovetio nomiĝis ĝuste ”Vero” (Pravda) kaj ”Novaĵoj” (Izvestija).

Tamen en Sovetio ekzistis gazeto, kiu enhavis kaj veron kaj novaĵojn. La gazeto konsistis el varia kvanto da karbopapere kopiitaj tajpitaj paĝoj kaj havis la komplikan nomon Ĥronika tekuŝĉiĥ sobitij (Kroniko de aktualaj okazaĵoj). La unua numero aperis antaŭ kvardek jaroj, la 30-an de aprilo 1968.

1968 estis la jaro de homaj rajtoj de UN, kaj laŭ la unua intenco la gazeto devis porti la nomon ”Jaro de homaj rajtoj en Sovetio”. Tiel estis skribite plej supre sur la unua tajpita folio, kio indikas, ke la fondinto Natalja Gorbanevskaja dekomence ne planis tian longdaŭran projekton, kia la gazeto poste iĝis. La redaktistoj sekvis unu la alian laŭvice, kiam la antaŭaj estis malliberigitaj, sed la subtera gazeto aperadis ĝis la jaro 1983, kiam la tiama redaktisto, la matematikisto Jurij Ŝiĥanoviĉ, estis arestita.

La tiam 32-jara poeto kaj tradukisto Natalja Gorbanevskaja mem kunmetis la unuajn dek numerojn. Ŝi ankaŭ partoprenis la konatan manifestacion sur la Ruĝa placo kontraŭ la sovetia invado de Ĉeĥoslovakio en aŭgustu 1968. Gorbanevskaja estis la sola el la ok manifestaciantoj, kiu ne estis arestita tuj, supozeble ĉar ŝi havis du malgrandajn infanojn. Sian trimonatan fileton ŝi kunportis al la manifestacio.

Ŝi povis daŭrigi sian agadon ĝis la 24-a de decembro en la sekva jaro, kiam ŝi fine estis malliberigita. La aŭtoritatoj baldaŭ konkludis, ke ŝi devas esti freneza, ĉar ŝi eldonadis gazeton sen permeso, kaj manifestaciis kontraŭ la saĝa politiko de la partio en Ĉeĥoslovakio. Ĝis februaro 1972 ŝi tial estis enfermita en psikiatria kliniko.

La gazeton tamen ne eblis haltigi tiel facile – novaj redaktoroj transprenis la torĉon. Unu el ili estis la biofizikisto Sergej Kovaljov, kiu redaktis sep numerojn de la gazeto, estis arestita en 1974, kaj kondamnita je ĝuste sep jaroj en punlaborejo kaj aldone tri jaroj en interna ekzilo por ”kontraŭsovetia agitado kaj propagando”. Dum la perestrojko li rajtis reveni al Moskvo, kie li interalie kunfondis la rusian branĉon de Amnestio Internacia. Dum la prezidenteco de Boris Jelcin li iĝis ombudsmano pri homaj rajtoj, sed forlasis la postenon en 1996, post la unua milito en Ĉeĉenio.

La plej interesa afero pri Ĥronika estas, ke la neoficiala gazeto tute ne faris tion, pri kio kulpigis ĝiajn kunlaborantojn la sovetiaj aŭtoritatoj, ĝi ne okupiĝis pri ”agitado kaj propagando”. Male, dum ĉiuj jaroj Ĥronika sukcesis konservi trankvilan tonon kaj raporti nur faktojn, sen ideologiaj asertoj aŭ pritaksaj vortoj. La maksimumo, kion la redaktistoj iam permesis al si, estis la uzo de citiloj, kiam ili menciis la diversajn ”krimojn” pri kiuj oni akuzis kaj pro kiuj oni kondamnis homrajtajn aktivulojn.

La strukturo de la neoficiala gazeto estis la sama de la komenco ĝis la fino, eĉ se la amplekso kreskis de kelkdek paĝoj en la komenco ĝis pli ol cent paĝoj en la lastaj numeroj en la 1980-aj jaroj. Ĉiu numero estis enkondukita per citaĵo el la Universala deklaracio de homaj rajtoj:

Ĉiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj.

Verki pri homaj rajtoj en Sovetio en la praktiko signifis, ke la gazeto daŭre devis raportadi pri novaj arestoj kaj novaj verdiktoj kontraŭ homrajtaj aktivuloj. La fiksaj rubrikoj de la gazeto tial povis nomiĝi ekzemple ”Arestoj, traserĉoj, pridemandadoj”, ”En malliberejoj kaj punlaborejoj”, ”Novaĵoj de samizdato”. Ĉi tiel povis aspekti novaĵo en la gazeto:

La aresto de Sergej Kovaljov
La 27-an de decembro Sergej Kovaljov estis arestita en Moskvo. La 23-an de decembro okazis traserĉado en lia hejmo, unu el multaj traserĉadoj, kiuj estis faritaj en tiu tago en Moskvo kaj en Litovio, lige kun ”proceso n-ro 345″ de la Litovia KGB. (Vidu sekcion ”Arestoj, traserĉoj, pridemandadoj”.)
La traserĉado komenciĝis frumatene kaj daŭris 12 horojn. Inter la konfiskitaj aĵoj estis deklaroj kaj leteroj skribitaj de politikaj malliberuloj, deklaroj subtene al tiuj, ekzempleroj de ”Kroniko de aktualaj okazaĵoj”, de ”Kroniko de la katolika eklezio de Litovio”, listo de 135 malliberigitaj litovoj, 43 fotoj (P. G. Grigorenko, I. Gabaj, P. Litvinov, L. Bogoraz ktp.), tekstoj de verdiktoj, la verko ”Arĥipelag GULAG”, la libro ”Sovetio kaj homaj rajtoj” de V. Ĉalidze, leteroj kaj notlibroj.
Post la traserĉado S. Kovaljov kaj lia edzino estis portitaj al pridemandado kiel atestantoj. Dum la pridemandado Kovaljov deklaris al la krimesploristo A. V. Trofimov, ke li rifuzas partopreni la krimesploradon. Sian rifuzon li motivis per la multnombraj malobservoj de la leĝo en procesoj kiuj rilatas al disvastigo de informoj. Post la pridemandado al Kovaljov estis enmanigita alvoko por la sekva tago. La 24-an de decembro, post proksimume duhora sidado en la atendejo, li iris hejmen. Sian pasporton li lasis en la buroo de paspermesoj. La 26-an de decembro al li telefonis la krimesploristo Trofimov, kiu petis lin veni en ajna taŭga horo por preni la pasporton, kaj por mallonga, ”eble 10-minuta” interparolo. La 27-an de decembro S. Kovaljov venis al Lubjanka je la 10-a horo matene. Vespere iĝis konate, ke li estis arestita. La sekvan tagon, ke li estis sendita al Vilno per aviadilo.

La artikolo pri la aresto estis publikigita en numero 34, kiu aperis la 31-an de decembro 1974, nur kelkajn tagojn post la okazaĵo. Daŭris pli ol dek jarojn ĝis Kovaljov povis reveni al Moskvo.

Pli pri la temo