Murdinto ”persono de la jaro” en Osetio

Suomi: Puukottaja valittiin vuoden ossetialaiseksi
Svenska: Knivmördare årets person i Ossetien

kalojev2.jpgVitalij Kalojev, kiu antaŭ kvar jaroj per tranĉilo mortigis danan flug-gvidiston, ĵus estis elektita la persono de la jaro en Nord-Osetio, respubliko en suda Rusio. Samtempe li ricevis statueton, kiu montras heroon el tradicia oseta poemo. La heroo havas tranĉilojn en ambaŭ manoj, kaj unu plian tranĉilon en la zono.

Vitalij Kalojev estas arkitekto kiu perdis sian edzinon kaj siajn du infanojn en flug-akcidento somere 2002, kiam rusia pasaĝera aviadilo koliziis kun ŝarĝ-aviadilo de la firmao DHL super suda Germanio. 71 homoj pereis en la akcidento. Laŭ la raporto de la esplorkomisiono, la radara sistemo ne estis plene en ordo, kaj mankis sufiĉa kvanto da personaro en la flug-gvidejo: unu gvidisto devis labori ĉe du laborstacioj samtempe.

Li estis la dano Peter Nielsen. La kolizio okazis post kiam la rusia pasaĝera aviadilo obeis la ordonon de Nielsen malleviĝi, ne la malan ordonon de la aŭtomata avert-sistemo.

En februaro 2004 Vitalij Kalojev veturis al Svisio por renkonti la jam eksan flug-gvidiston Peter Nielsen. Rezulte de la renkontiĝo Peter Nielsen ricevis tri tranĉilajn pikojn kontraŭ la koro, kaj mortis antaŭ la okuloj de sia familio.

kalojev3.jpgKalojev estis kondamnita je longa mallibereja puno, sed lia liberigo estis fruigita kaj li povis veturi hejmen antaŭ du monatoj. Jam en la aviadilo el Svisio al Moskvo li donis intervuojn al rusiaj tutlandaj televidkanaloj, kaj en la flughaveno Domodedovo en Moskvo li estis ricevis la akcepton de heroo.

En voĉdonado organizita de la nordosetia retejo Region15.ru Vitali Kalojev ricevis 36 procentojn el la donitaj 1.100 voĉoj, kaj tiel estis elektita la persono de la jaro en Osetio. La duan lokon kun 26 procentoj el la voĉo ricevis Georgij Ketojev, kiu pasintjare iĝis lukt-ĉampiono de Eŭropo kaj Rusio. Vitalij Kalojev mem diras, ke li neniel meritis iĝi la persono de la jaro. Li tamen dankis al tiuj, kiuj voĉdonis por li, kaj akceptis la statueton.

Vitalij Kalojev estis jam pli frue elektita la persono de la jaro en Osetio. Tio okazis antaŭ du jaroj, kiam li ankoraŭ sidis en malliberejo en Svisio. Tiufoje li ricevis 56 procentojn el la voĉoj.

La prezidento de Nord-Osetio, Tajmuraz Mamsurov, aldone promesis al Vitalij Kalojev prestiĝan postenon. Kalojev mem ankoraŭ ne rakontis publike, pri kia posteno temas, sed lia advokato, kiun intervjuis svisa radi-stacio, asertas ke Kalojev estos la vic-ministro pri konstruado en Nord-Osetio.

PS: La 18-an de januaro aperis la oficiala informo, Vitalij Kalojev nun estas vicministro.

Pli pri la temo:

7 kommentarer till “Murdinto ”persono de la jaro” en Osetio

  1. Stranga kaj bedaŭrinda! Ĉu tiel la voĉdonintoj ne kuraĝigas personan venĝon super leĝa puno de kulpulo? Kian heroecon ili trovis en tiu faro de s-ro Kalojev?

  2. Kiel terura nomumo. Kiel eblas ĝin kompreni? Ĉu temas pri antipatio kontraŭ la Okcidento de tia speco ke neniu eksterulo povas ĝin kompreni? Aŭ ĉu pri pensmaniero laŭ kiu motivo de venĝo povas preskaŭ kiun ajn agon pardoni? Eble kombino.

  3. » aldone promesis al Vitalij Kalojev prestiĝan postenon

    Kalojev miascie estas en la respubliko konata arkitekto (se mi ne eraras, li estas aŭtoro de la nove konstruita Preĝejo de Sankta Georgo en Vladikavkaz). Eble, oni proponos al li postenon rilatan al konstruado (sed eble ne ĉar li iun mortigis, sed ĉar li estas konata fakulo pri tio). Certe, li iĝis pli „publika“ post la triobla tragedio kaj tial pli dezirata en politiko.

    » Vitalij Kalojev estis jam pli frue elektita la persono de la jaro en Osetio.

    Necesas tion ĝuste kompreni. Li ne estis nomumita heroo de la jaro tie, sed li iĝis la plej konata kaj la plej kompatata preskaŭ unuanime. En respubliko, kie forestas interna akordo post la Beslana tragedio, Kalojev estis eble la sola komune traktata persono, pri la aliaj (i.a. pri la respublikestro) regas poluse malsamaj opinioj. Klaras, ke li kelkoble iĝis viktimo de cirkonstancoj: pereis lia familio, li volis ke okazu justa juĝado, sed la svisa kompanio kaj eble ankaŭ la justico kvazaŭ volis prisilenti la problemojn (kiujn ja poste agnoskis). Por la socio en Osetio tradicie multe gravas pardonpeto (sangan venĝadon, ekzemple, siatempe oni povis halti plej efike nur per komuna pardonpeto de unu familio antaŭ la alia), kiun firmao Skyguide evitadis por ne preni sur sin respondecon. Okazis kultura miskompreno.

    Pri la mortigo mem mi ial certas, ke okazis kiel Kalojev rakontis. Ili interparolis, tiun interparolon Nielsen (ja kompreneble) volis eviti. Laŭ Kalojev, Nielsen faligis fotojn de la familianoj de Kalojev, tio estis tro humilige por ke la lasta perdu kontrolon pri siaj agoj (des pli ke loka etiko postulas tujan reagon al ofendoj). Estis des pli facile por li koleriĝi, ĉar li, nesenbaze, sentis sin prava.

    Estas ja facile por ni preni tiun aŭ alian flankon teorie, sed neniu el ni scias, kiamaniere persone ni agintus.

  4. Mi ne komprenas, kial oni devas pravigi murdon de alia homo, nome de koleriĝo aŭ perdo de sinregado. Tiu s-ro se sciis ke perdas sinregadon (kiu certe sciis, kiu post morto de siaj karuloj ne esti tia), povus ne renkonti Nielsen. Mi ĉiam pensis, ke pardono estas kerna instruo de kristanismo. Cetere kiel Kalojev ne konsideris malfacilajn kondiĉojn de Nielsen kiam la akcidento okazis. Ĉu en Osetio ĉiam oni tiel kompatas pri sinvenĝintojn?

  5. Pardonu, mi ne kaptas vian logikon, beĉjo.

    > Mi ĉiam pensis, ke pardono estas kerna instruo de kristanismo.

    Estas tre facile por ni babili pri tio, sed neniu povas kun iom granda certeco diri pri sia vivo post subita morto de ĉiuj plej karaj proksimuloj.

  6. Slavik skribas: ”Estas tre facile por ni babili pri tio, sed neniu povas kun iom granda certeco diri pri sia vivo post subita morto de ĉiuj plej karaj proksimuloj.”

    Ĉu iu krom Kalojev provis venĝi al la fluggvidisto Nielsen? Ĝenerale ŝajnas al mi ke venĝado – precipe en kazoj de tiom abstrakta kulpado kiom ĉi-kaze pri Nielsen – estas prefere escepto ol regulo kaj ke ne tute malĝustas meti la okazaĵon en kulturan kuntekston.

  7. > Ĉu iu krom Kalojev provis venĝi

    1. Ni ne scias. 2. Ni krome ne scias situaciojn de la aliaj familioj: en la kazo de Kalojev mortis lia tuta familio.
    3. Jes, en Kauxkazio vengxo estas tradicie facila morala elekto, kiam aliaj eblecoj ne funkcias; en la antauxsxtata periodo tio estis la sola mekanismo, kiu subtenadis socian pacon en la regiono.

    > provis venĝi

    Estas konata fakto, ke Kalojev dum longa tempo penis ricevi ian justecon de la svisa sxtato. Li ne venis al Svislando por vengxi; se estus tiel, li ”vengxus” pli frue. La kompanio ne agnoskis sian kulpon (kiu poste ja evidentigxis), li estis senespera; kaj okazis tragedio, pri kiu homoj en Euxropo (kaj ankaux multaj en Rusio) nun kulpigas lin.
    Mi sincere kompatas na Nielsen. Sed mi vidas situacion tiel, ke li igxis viktimo de la sistemo, kie kompanioj ne agnoskas siajn problemojn kaj la sxtato subtenas tion. Aliaj vidas nur, ke venis sovagxa (ja tute ne, estas bone edukita moderna urbano) montarano kaj mortigis lin.

Kommentarerna är stängda.