Malfido al samseksama ĉefredaktoro

Svenska: Brist på förtroende för homosexuell chefredaktör

La skandalo de la semajno en Finnlando: Johanna Korhonen, kiu devis eklabori kiel ĉefredaktoro de la nordfinnlanda gazeto Lapin Kansa en decembro, anstataŭe estis eksigita.

Laŭ la finnlanda amaskomunikila konglomeraĵo Alma Media la kialo estas “manko de fido”. Mem ŝi diras, ke ŝi estis maldungita ĉar ŝi vivas kun alia virino, kaj ne senambigue rakontis tion en la dungointervjuo, sed simple parolis pri sia kunloĝanto, ne difinante la sekson. (En la finna ŝi uzis la vorton “puoliso”, kiu povas egale signifi “edzo” kaj “edzino”.)

La finna televida kaj radia kompanio YLE publikigis la skriban klarigon de Korhonen pri la okazaĵoj. Tie ŝi rerakontas la diskuton, kiu okazis en la lunda renkontiĝo pri ŝia eksigo. Jen la plej interesa peco:

Mi demandis, ĉu do statas tiel, ke ili tute ne elektus min por la posteno ĉe Lapin Kansa, se ne estus ĉi tiu miskompreno pri la sekso de mia kunloĝanto. [La direktoro de Alma Media] Telanne diris: “Tiel estas. Ni ne elektus vin.” Poste li klarigis kiel “komplete malebla penso” estus, ke persono simila al mi, kun ĉi tia familio, kunloĝanta kun virino, laborus en Lapin Kansa. La diskuto estis tre ofenda.

Laŭ Korhonen la reprezentantoj de Alma Media provis igi ŝin libervole malakcepti la postenon kiel ĉefredaktoro, kun la preteksto ke ŝia familio ne povas transloĝiĝi. Ŝi diras ankaŭ, ke oni proponis al ŝi 100.000 eŭrojn por ke ŝi silentu pri la tuta afero.

Alma Media dementas la aserton ke la seksa direktiĝo de Korhonen havus ajnan rilaton al la maldungo, kaj anstataŭe akcentas, ke temis pri “manko de fido”, estiĝinta ĉar Korhonen ne rakontis la veron. Dum pli frua dungointervjuo Korhonen ricevis la demandon, ĉu ŝi aŭ ŝia kunloĝanto okupiĝas pri politiko, kaj ŝi respondis nee. Ŝia edzino tamen kandidatas en la baldaŭa loka elekto en Finnlando, por Vasemmistoliitto (Maldekstra ligo). Lapin Kansa politike havas ligon al la burĝa Centra partio.

La detala rakonto de Korhonen pri la okazintaĵoj aspektas tre kredinda. Ŝi konfesas, ke ŝi ne rakontis pri la politika engaĝiĝo de sia edzino, sed aldonas, ke simple estis tro malfrue por la edzino retiri sian kandidatiĝon.

La centra punkto de la afero tamen estas, kiu vere estis la efektiva kialo de la maldungo. Ĉi tiel Alma Media skribas en sia plej freŝa gazetara komuniko:

La familiaj cirkonstancoj de Johanna Korhonen aŭ la sekso de ŝia kunloĝanto nature ne influis la decidon nuligi la kontrakton pri ŝia dungo en gvida posteno. La fono de la fidomanko estas la mensoga konduto de Korhonen dum la dungintervjuo. Post kiam la kontrakto estis farita, iĝis konate, ke Korhonen dum pluraj momentoj en la dungoproceso mensogis. Tion Korhonen mem konfesis al reprezentantoj de Alma Media.

Korhonen kompreneble devintus rakonti, ke ŝia edzino partoprenas en la komunuma elekto, kiam oni demandis al ŝi, sed eble estis malfacile tion fari, kaj ne rakonti ion plian pri la kunloĝanto. Se oni kredu la klarigon de Korhonen pri la lunda renkontiĝo, la dungantojn unuavice forte ĝenis la sekso de ŝia kunloĝanto, kaj ne la tre malgranda politika engaĝiĝo.

Probable oni neniam proponus al Korhonen la taskon de ĉefredaktoro, se la dungantoj konus ŝiajn familiajn cirkonstancojn. Bedaŭrinde tamen ne estos tute facile pruvi, ke ĝuste ŝia seksa direktiĝo estis la kialo al ŝia maldungo, kaj ke Alma Media sekve kulpas pri krima diskriminacio.

La estro de la ĵurnalista sindikato en la redakcio de Lapin Kansa, Seija Lappalainen, diras en la propra gazeto, ke la redakcianoj ja konis la familiajn cirkonstancojn de Korhonen, kaj estis nenia problemo pri tio. Laŭ ŝi la redakcio opinias, ke la familiaj cirkonstancoj de la ĉefredaktoro estas privata afero, kiun oni entute ne diskutu en dungointervjuo.

PS: La 18-an de marto 2010 apelacia kortumo en Helsinko decidis, ke la entrepreno Alma Media devas pagi reparacion de 80.000 eŭroj al Korhonen. Laŭ la kortumo la labordonando ne havis validan kialon por la eksigo. Pli frue baznivela kortumo malakcpetis la postulon de Korhonen pri reparacio.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

Ett svar på ”Malfido al samseksama ĉefredaktoro”

Dum dungointervjuoj en Germanujo, oni ne rajtas demandi pri la politika inklino, la seksa orientiĝo, HIV-infektiĝo aŭ eĉ gravedeco de persono. Se tamen okazas tiaj demandoj, la ebla dungoto rajtas mensogi. Eĉ pli grave, la demandita persono rajtas repripensi, ĉu li entute volas labori en firmao, kiu faras tiajn demandojn.

Stängt för kommentering.