i Esperante

Literaturo sen limoj

libroj.jpgLingvo, uzata de diversetnaj homoj, en disaj partoj de la mondo, en malsamaj kulturaj medioj, en multaj landoj – tia lingvo povas estigi interesan, diversan, ja vere internacian literaturon.

Elektante, kiun libron el mia bretaro eklegi, mi subite ekpensis pri tiu plia kialo, pro kiu mi restas fascinita de la ruslingva literaturo. La du libroj, inter kiuj mi elektis, estis la verko Я – чеченец (Mi estas ĉeĉeno) de la Peterburgano German Sadulajev, kaj Вот идет Мессия! (Jen iras Mesio!) de la Jerusalemano Dina Rubina.

German Sadulajev kreskis en la Ĉeĉenia urbo Ŝali, sed en la aĝo de 16 jaroj li translokiĝis al Sankt-Peterburgo, kie li ekstudis juron. Li sukcesis resti flanke de la militoj en Ĉeĉenio – aparte feliĉe, ĉar li laŭ siaj propraj vortoj tute ne scius, sur kiu flanko li devus batali. En la libro li rakontas pri sia infanaĝo, pri siaj amikoj, el kiuj multaj pereis en la militoj, pri sia familio, pri la milito kiun li ne vidis, sed pri kiu li aŭdis la rakontojn de multaj trafitoj. Sed lian libron mi lasis ĝis la sekva fojo.

Nun mi elektis eklegi la libron de Dina Rubina, kiu deinterne rakontas pri la vivo de ruslingvaj enmigrintoj en Israelo, pri homoj kies sortoj multfoje estis renversitaj kaj reverkitaj de la historio. Ĝin mi elektis, ĉar mi ĵus estis tute kaptita de ŝia pli frua verko На солнечной стороне улицы (Sur la suna flanko de la strato), grandparte membiografia romano pri la Uzbekio de ŝia juda infanaĝo, pri la mirinda, multetna urbo Taŝkento, kie ŝi kreskis ekde la 1950-aj jaroj.

Rusa literaturo estas kreata ne nur en la metropoloj kaj periferio de la geografie plej granda lando de la mondo, la multnacia Rusio. Kaj ne nur en ĉiuj landoj de la jam eksa Sovetia imperio, kie plu loĝas homoj, uzantaj la rusan lingvon. Dum jardekoj multaj ruslingvanoj, ofte iuj el la plej iniciatemaj, disflugis al plej diversaj partoj de la mondo, travivis neimageblajn spertojn, kaj iom post iom sekvas la longan tradicion de rusaj elmigrintoj, distilante el siaj spertoj fascinan literaturon. Kiel Dina Rubina, rakontante pri busvojaĝo el Jerusalemo al Tel-Avivo:

Malantaŭ Zjama fumis duopo en uniformoj de la aerarmeo.
– Ili okupos la tutan buson, tiuj Golanuloj, malaprobe notis unu el la pilotoj. – La aŭdaculoj!
La dua, apud li, estis ruso. Etna ruso: tritike hela ronda kapo, senkoloraj mallongaj okulharoj – jen tipa mekanikisto de la sovĥozo ”Ruĝa krepusko” de ie apud Ĉernigov. Li finfumis, fingrofrapis foren la cigaredstumpeton, kaj eldiris iritite, preskaŭ sen akĉento:
– Jen denove ni malfruos…
Dio mia, ĉio renversiĝis, ŝi ekpensis, ĉio miksiĝis, krevis, ekfluis, disfluis laŭ diversaj teroj…
/- – -/
Nu, kaj kion do, ŝi pensis, ankaŭ ni ja militis por ilia tero. Kaj ŝi ekteruriĝis – por kies do, kiuj ili? Ĉio miksiĝis, ĉio renversiĝis, ho Dio…

Literaturo ofte estas distilitaj sortoj kaj pasio. En Rusio oni bone scias distili, sortoj kaj pasio ĉiam abundis. Sed kion pri la esperanta literaturo? Ankaŭ Esperanto ja estas lingvo uzata de diversetnaj homoj, en disaj partoj de la mondo, en malsamaj kulturaj medioj, en multaj landoj?

Aŭ ĉu ĝi estas? Tro ofte la legantoj de originalaj romanoj estas transportataj en ian sterilan, ŝablonan hobian universon, konstruitan el kartono. Kiel kutime, la esperantistoj ne vivas en la vera mondo.

  1. Mi pensas, ke la ĉefa problemo estas kvanto. En Esperanto estas eldonataj tro malmultaj verkoj por ke inter ili abundu taŭgaj por ĉia leganto. En la rusa ja estas amasa eldonado (kaj same plejparto estas de dubinda kvalito; sed pro la kvanto eblas trovi multajn interesaĵojn).

    Nu ankaŭ mankas en Esperanto tia literatura tradicio, kiel en la rusa. Sed eble ne estas la primara afero.

  2. Slavik pravas en la, ni diru, statistika senco. Pli granda literaturo produktos pli da majstroverkoj. Kvankam tio, kompreneble, ne estas rigida leĝo. Ĉ. miloble pli da homoj parolas la rusan ol po la islandan aŭ Esperanton. Malgraŭ tio, la islanda literaturo estas pli (re)konata ol la Esperanta, kaj aliflanke ne estas proporcio unu al mil ĉu inter la ĝuindaĵoj de la Espa literaturo al tiuj de la rusa ĉu inter la bonaj verkoj de la islanda rilate al tiuj de la rusa.

    En la Esperanta beletro, minimume Sten Johansson, Manuel de Seabra kaj Trevor Steele scipovas krei aŭtentajn fikciajn mondojn, for de la verdula sterileco riproĉata de Kalle.

    Rilata demando, grava por la Espa beletro, estas tiu de la referenco por la leganto. Ekz. en-si-mema valoro de la ĵus aperinta romano de Seabra, Ĉu vi konas Blaise Cendrars? estas senduba, sed kion pri ĝia valoro kunteksta? Beletraĵoj ekzistas, efikas ja ne en vakuo, sed meze de siaj verk-antaŭuloj kaj -posteuloj, en rilato kun la atendoj kaj kono de la publiko. Ĉu leganto sen scio pri Portugalio aŭ malkoloniado aprezas ĉi tiun verkon same? Estas konate ke la romano jam aperis en 1984 portugale kaj katalune, trafante en tiuj lingvoj legantojn kun pli da scio ĉi-temara. De Seabra asertas sisteme verki ĉiam unue en Esperanto. Liaj tekstoj estas do, laŭ lingva difino, originala literaturo. Tamen, se la aŭtoro estus dekomence celinta tutmondan legantaron, li certe pli eksplicus la fonon kaj cirkonstancojn de sia rakonto. Ĉu detaliga elverkado bone efikus al ties nivelo? Paradokse, pri tio mi ne certas.

  3. Sincere dirite, mi ja opinias, ke ja estas proporcio unu al mil inter la ĝuindaĵoj de la Esperanta kaj rusa literaturoj. Pri la islanda literaturo mi ne tre kompetentas, sed laŭ tio, kion mi legis el ĝi en tradukoj, ŝajnas, ke ĝi klare superas la esperantan. Ja ĝi priskribas veran mondon en kiu loĝas veraj homoj, kun veraj vivoj kaj veraj problemoj. Cetere, laste mi legis ”Sendependaj homoj” de Laxness, en Esperanta traduko de Baldur Ragnarsson. Ĝi ja estis ĝuinda.

  4. Mi skribis pri tio en recenzo pri ”Krias la silento”, de Nemere:

    Jen plia romano de István Nemere. Ŝatantoj de liaj ceteraj verkoj probable ĝuos ankaŭ tiun ĉi, ”Krias la silento”, kvankam ĝi proponas nenion novan enhave aŭ stile. Sur ĝia lasta paĝo legeblas noto de la aŭtoro: ”La eventoj de tiu ĉi romano tiel okazis ankaŭ en la reala mondo. Ĉio ĉi okazis al la filo de Nobel-premiita verkisto en la 1990aj jaroj. Vi komprenos, kial ne rolas sub la vera nomo la patro kaj la filo”.

    Nu, se diri la veron, mi ne komprenas. Se Nemere sciiĝis pri la historio de tiu verkisto kaj lia filo (mi kredas memori, ke temas pri Oe Kenzaburo), kial kaŝi aŭ maski tion al la propra publiko? Anstataŭ loki la historion en medio rekonebla aŭ almenaŭ minimume kredebla, ekzemple la japana socio tiutempa, Nemere elektas kiel okazejon ian landon sennoman kaj senkonturan. Svagas preskaŭ ĉio, de la nomoj de l’ roluloj (Theo Tabris, Lia Womb, Yunta Lingar) ĝis la kartona mondo en kiu ili moviĝas. Bedaŭrinde Nemere ne kompensas tiun mankon aŭ vakuon per elvokado de io same potenca kaj viva kiel la reala historio inspirinta al li la romanon.

    La plena teksto de la recenzo legeblas en:

    http://esperanto.net/literaturo/uea/krisilentrec.html

  5. En la senco de kuntekstohava literaturo eble bona elekto estas verki pri historio de Esperanto aŭ sur la fono de tiu historio. Kiel en ”Kredu min…”, kie estas multaj, iom altiritaj tamen, esperantaĵoj surfone, kaj en ”Dek tagoj de kapitano Postnikov”, kiun mi antaŭnelonge legis (mi konfesu, ruse, ĉar la romano havas multajn citaĵojn rusajn, kiujn estus malpli interese legi en Esperanto, kiam oni posedas la rusan).

Kommentarer inaktiverade.