i Esperante

Lingvoj prestiĝaj kaj malprestiĝaj

Svenska: Fina språk och mindre fina
Suomi: Hienompia kieliä – ja huonompia

Ĉefministra akceptoScipovo de lingvoj estas ofte prestiĝa, sed ne ĉiam. Svedo, kiu en adolta aĝo lernis ekzemple la araban, kutime ricevas admirajn komentojn, sed tute ne estas same prestiĝe paroli la araban denaske kaj esti lerninta la svedan en plenkreska aĝo. La malpli prestiĝa lingvo povas nomiĝi ankaŭ la finna, aŭ io tia.

Antaŭ kelkaj tagoj mi estis intervjuata por posteno, kiun mi petis, kaj ricevis de la intervjuanto demandon pri tio, ĉu mi scias pliajn lingvojn:

– Do, krom la rusa, kaj… la finna, ĉu ĝi nomiĝas la finna?

Efektive la majoritata lingvo en Finnlando nomiĝas la finna, kaj ĝi estas mia gepatra lingvo. Sed tio eble ne kalkuliĝas.

Nun poste mi ja facile povas elpensi, kion mi devus respondi:

– Precize kiel mi skribis en mia laborpeto, mi flue parolas kvin lingvojn kaj povas uzi ĉiujn kvin ankaŭ skribe sur alta nivelo. Krome mi kapablas legi nebeletran tekston en pluraj pliaj lingvoj, precize kiel mi skribis en la laborpeto. Mi dubas ĉu iu alia petanto havas tiel vastan lingvoscion.

Sed tio kompreneble ne estas, kion mi efektive respondis. En ia strange subkonscia maniero mi eliris el la konvencia pensomaniero: kelkaj lingvoj kalkuliĝas, kelkaj ne, kaj la angla estas memevidentaĵo kiun oni apenaŭ bezonas mencii. Ĉiuj svedoj ja kredas, ke ili parolas la anglan pli-malpli perfekte.

Do, kion oni respondas?

– Pliajn lingvojn…? Nu, ne, ne vere. Aŭ jes, en ekstrema okazo mi povas paroleti la germanan, se neniel eblas tion eviti. Jes, cetere, mi ja scias ankaŭ la anglan.

– Jes, tio ja kompreneblas.

Kaj fine, kiel ia hontinda krompenso:

– Kaj mi ja parolas Esperanton…

Ĉar pri tio oni ja kutime silentas, por ne esti konsiderata ia misiulo de ekzota, duonfreneza sekto, aŭ io eĉ pli aĉa.

Ĵurnalista kongresoTial estis stranga travivaĵo partopreni en la monda kongreso de esperantlingvaj ĵurnalistoj en Vilno antaŭ kelkaj semajnoj.

Ne pro tio ke ni estus enorme multaj. La raportistoj de la esperanta redakcio de la ĉina radio ja kolektis bondezirojn por la olimpiaj ludoj kaj la pola radio faris intervjuojn por sia ĉiutaga esperantlingva retelsendo, sed granda parto el la 180 aliĝintoj fakte estis maksimume hobiaj ĵurnalistoj de diversaj malgrandaj esperantlingvaj periodaĵoj. Sed nekutima estis la prestiĝa kadro de la aranĝo.

La Universala Kongreso de Esperanto ja ĉiujare kolektas dumilon el la ekonomie pli bonstataj esperantistoj en grandurba kongresejo ie en la mondo, sed en Litovio ni estis invititaj gastoj, ne pagantaj klientoj. Kaj invititaj ne de kiu ajn, sed de altaj ŝtataj aŭtoritatoj kaj de Litova Ĵurnalista Asocio.

La kongreso estis senkotiza, ĉiuj partoprenantoj loĝis senpage en bona mezklasa hotelo, kaj oni eĉ pagis la flugbiletojn de kelkaj ŝlosilaj personoj. La plej gravaj kunsidoj okazis en la konstitucia salono de la litova parlamento, kie la muroj estas kovritaj per gigantaj fotoj kun gravaj momentoj el la historio de la parlamento.

Kiam la prezidanto de la parlamento Česlovas Juršėnas faris sian bonvenigan paroladon li staris antaŭ foto kun la barikadoj ĉirkaŭ la parlamento en aŭgusto 1991, kiam puĉistoj provis kapti la potencon en Moskvo kaj la sendependeco de Litovio estis restarigita.

La saman vesperon Juršėnas invitis ĉiujn kongresanojn al luksa vespermanĝeto en la restoracio de la parlamentejo, kaj transdonis personan gratulleteron al la nova prezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, la konata litova radia ĵurnalisto Audrys Antanaitis, kiu kutimas inviti la plej gravajn litovajn politikistojn al sia intervjuprogramo en la novaĵkanalo Žinių radijas. (Vidu la filmeton ĉi-apude – la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio interpretas el la litova al Esperanto.)

Mem mi estis intervjuita en la litova tutlanda radio kune kun la simpatia Audrys Antanaitis, kiu interpretis la demandojn al Esperanto kaj miajn respondojn al la litova. Kaj la ĉefministro invitis la kongresanojn al plia luksa vespermanĝeto en la bela restoracio de la universitato, kvankam li mem ne povis ĉeesti.

Kompreneble la gravaj litovaj politikistoj volas ricevi bonan publikecon en Litovio kaj eksterlando, subtenante la kongreson de la esperantlingvaj ĵurnalistoj. Kaj kompreneble la proksimaj kontaktoj inter Litova Ĵurnalista Asocio kaj la politikistoj aspektas nekutimaj el sveda vidpunkto. Sed estas fakto, ke en Litovio Esperanto havas prestiĝon en la koridoroj de la potenco, eble ĉar la litovoj laŭ propra sperto scias, kio estas lingva subpremado.

Kaj ja estis bele vidi la internon de la litova parlamento, renkonti la parlamentestron kaj fari prelegon ĉe la sama tablo, kie estis subskribita la konstitucio de la ribelema Litovio en marto 1990, kiam Sovetio ankoraŭ aspektis monolita. Sed la plej bela sperto tamen estis la vespermanĝo hejme ĉe esperantlingva familio – la korea televida korespondanto Taesok, kaj lia litova edzino, la muzikinstruisto Vida.

Vespermanĝo ĉe Taesok kaj VidaNaŭ personoj el ok landoj, kun ok gepatraj lingvoj, ĉirkaŭ la sama tablo kun koreaj delikataĵoj, bonega litova biero kaj pintnivela konversacio. Filmisto el Pollando, eldonisto el Ĉeĥio, EU-tradukisto el Luksemburgio kaj pupteatristo el Bulgario povas havi multon interesan por diri, kiam ili rajtas paroli libere, en sia lingvo. Kaj ĝuste tia oni povas igi Esperanton – sia propra lingvo, ne la lingvo de iu alia.

Oni devas diri tion, eĉ se malfacilas – fakte okazas, ke Esperanto foje estas vere inda lingvo.

Kaj la posteno? Ĝin kompreneble ricevis tute alia persono.

  1. ”Ĉar pri tio oni ja kutime silentas, por ne esti konsiderata ia misiulo de ekzota, duonfreneza sekto, aŭ io eĉ pli aĉa.”

    Antaŭ kelkaj tagoj, en hispana retforumo, en kiu oni informis pri la esperanta Vikipedio, iu neesperantisto demandis ĉu entreprenoj respektas laboristojn parolantajn Esperanton.

    Kaj mi denove pensis ke oni pli respektus nin se ni mem pli respektus nin mem. Vi jam konas mian opinion pri la normaleco de nia lingvo. Necesas ke ni tute nature inkludu nian aktivadon en nia normala laborprotokolo, kiel mi jam diris en tiu artikolo.
    Kaj necesas ke ni traktu kun politikistoj aŭ oficialuloj de egala al egala: ni ne estas superaj al la ceteraj (kiel multaj esperantistoj pensas), sed ankaŭ ne strangaj malsuperuloj.
    Ni ja meritas esti invitataj al kokteloj, diable! :-)

  2. Mi kun intereso ĉiam legas vian blogon (estante unu el malmultaj, ĉu nur 30-50, kiuj regas ĉiujn kvar lingvojn uzatajn en ĝi) kaj la fino de tiu ĉi teksto nacilingve estas bonega informilo pri esperanto.

    Mi subtenas opinion de Toño kaj mem kutime ne spertas ion negativan, se mi mencias esperanton kiel unu el miaj lingvoj. Lastatempe en unu pritakso de mia scienca kompetento eĉ aperis komento, ke ”pikanta aldonaĵo al lia agado estas okupiĝo pri esperanto kaj publikigo de sciencaj artikoloj en esperanto”.

  3. Se iu el ni estas konsiderata ”ia misiulo de ekzota, duonfreneza sekto”, ni tion devas ”danki” al tiuj niaj tro fervoraj samlingvanoj. Ili tiom longe, ofte kaj laŭte misiis kaj plu misias, ke tio formis la eksteran bildon de la Esperanto-komunumo.

    Oni konsideras ilin kaj pro ili nin ĉiujn esti duonfrenezaj, ĉar aspektas tre nerealisme paroli pri tutmonda enkonduko de Esperanto, dum oni atingis ĝis nun nur rilaton de ĉ. 1 al 1000 rilate al la angla. Ankaŭ mi konsideras, ke laŭte paroli pri tio evidente alportas nenion kaj montras mankon de klara strategio kaj de klaraj survojaj celoj.

    Kontraste mi preskaŭ ĉiam renkontis komprenon, kiam mi parolis pri internaciaj renkontiĝoj de homoj el deko da landoj aŭ pri vizitoj hejme ĉe familioj en multaj landoj. Miaj interparolpartneroj akceptis, ke tio estas io bona, eĉ se ili ne estis plene konvinkitaj pri Esperanto – sed ili lasis al mi la elekton, kiel atingi la celon.

    Rilate al gemanaj politikistoj mi ŝatus aldoni, ke iam unu eŭropa parlamentano kunportis min en sia persona aŭto al la eŭropa parlamento kaj tie kontaktigis min kun parlamentanoj el aliaj landoj. Kaj ano de la federacia parlamento sekvis la inviton de la Germana Esperanto-Junularo al podia diskuto, en kiu li estis tre helpema kaj konsilema. Se oni afable demandas, ankaŭ en Germanio oni povas atingi multon.

    Eble litovaj politikistoj estas nuntempe aparte malfermaj al la mondo, ĉar Litovio devas nuntempe establi sian lokon en la mondo. Restas al ni esperi, ke la Esperanto-komunumo sukcesos kreski iom dum la venontaj jardekoj kaj tiel iom gajni prestiĝon, por ke ni ankaŭ poste rajtu havi bonan lokon ĉe litovaj politikistoj.

Kommentarer inaktiverade.