i Esperante

Komputila historio

MacBook & BondwellKiam mi komencis mian karieron kiel ĵurnalisto, komputiloj ankoraŭ ne estis ĉies ĉiama laborilo. Mian unuan ĵurnalistan laboron mi havis en la finnlingva redakcieto de la loka radio en Malmö, Svedio, somere de 1989. Ankaŭ en la svedlingva redakcio oni tiam tajpis la novaĵ-telegramojn per vera tajpilo, sur specialaj karbopaperaj folioj, kiuj aŭtomate faris tri kopiojn.

Unu el tiuj kopioj ni ricevis en la finnlingva redakcio. Krome alia loka redakcio en la urbo Karlskrona devis faksi al ni siajn telegramojn, kvankam ili ofte forgesis. Poste mi stakigis la telegramojn antaŭ mi, elektis la plej interesajn, kaj tajpis finnajn versiojn, per elektra tajpilo. Ĝi estis tre moderna kaj luksa, ĉar eblis reiri kelkajn paŝojn kaj maltajpi; tiam la tajpilo aŭtomate kovris la mistajpitajn literojn per blanko.

Dum tiu sama somero 1989 mi foje faksis raportojn por publikigo en la finna gazeto Kansan Uutiset, kaj sekvasomere, en 1990, mi dum kelkaj monatoj laboris en la redakcio de Kansan Uutiset en Helsinko. Tie estis multe pli moderne ol en Svedio: mi tajpis per komputila terminalo.

La sistemo konsistis el granda centra komputilo kaj sencerbaj terminaloj: klavaro kaj nigra ekrano kun verda teksto. Pri muso neniu ankoraŭ aŭdis. Se mi ĝuste memoras, la tekstprilabora sistemo nomiĝis Atex. Eblis tajpi tekstojn kaj ŝajne ankaŭ legi telegramojn de la finna novaĵagentejo STT, kiuj per ia mirakla maniero eniris la sistemon. Estis ankaŭ modemo, al kiuj raportistoj ekster la domo povis telefoni por sendi siajn tekstojn al la centra komputilo. Jen ĉio.

Kiam la tekstoj estis pretaj, oni per speciala klavokombino sendis ilin al aparato, kiu elsputis la rezulton sur ia blanka filmo. Tiun maldikan filmon la enpaĝigistoj per siaj tranĉiloj pecetigis en taŭgaj eroj kaj per vakso disgluis sur la paĝo, kiu poste estis uzata por produkti la pres-platojn. Ja ege moderne kaj oportune, se kompari kun la ĵusa plumba teknologio.

La unuan propran komputilon ni aĉetis samjare, en 1990. Ĝi estis portebla aparatego de la marko Bondwell kun grandega fiksa disko de 20 Mb kaj operaciumo MS-DOS. La ekrano estis verda, kun griz-verdaj literoj. Unu kialo aĉeti tiun aparaton estis la modernega enkonstruita modemo, kun rapideco de 1200 baŭdoj, tute akceptebla en tiu tempo, kvankam la (mal)rapideco estis tia, ke oni povis vidi ĉiun tekstolinion aparte, kiam ĝi aperis sur la ekrano.

Unue mi uzis la modemon ĉefe por konektiĝi al la centra komputilo de la gazeto Kansan Uutiset en Finnlando, por sendi miajn tekstojn, sed en 1992, reveninte el Moskvo, mi jam havigis retpoŝtan konekton, kio tre utilis por kolekti tekstojn por TEJO tutmonde, kiun mi tiam ekredaktis.

Kirjeenvaihtajan työhuone 1991Sed antaŭ tio estis Moskvo, kie mi estis korespondanto de Kansan Uutiset 1991-92. Tie mi uzis la redakcian komputilon, kiu tute ne havis fiksan diskon. La operaciumo kompreneble estis MS-DOS, kaj sur la nigra ekrano la literoj estis helaj. Muso ne ekzistis. Sur unu 720-kilobajta disketo estis kaj la operaciumo kaj la redakcia programo Toti, sur alia simila disketo oni konservis la skribitajn tekstojn. La modernajn 1,4-megabajtajn diskojn tiu komputilo tute ne kapablis legi.

Sur la komputilo estis ekstera modemo, kaj la telefonlinio ebligis rektan telefonadon al eksterlando – granda raraĵo en Sovetio en tiu tempo. Por konektiĝi al la centra komputilo necesis levi la parolilon de la telefono, diski la kodon por eksterlanda voko, atendi novan tonon, poste diski la longegan numeron por atingi la modemon. Kiam la modemo en Finnlando respondis, oni premis butonon sur la loka modemo, surmetis la parolilon, kaj poste ekigis la transsendon de la teksto en la komputilo. Ege oportune – neniu bezono dikti per telefono aŭ tajpi per la pratempa telekso, kiu plu staris en la angulo de la oficejo por la kazo ke la telefono ne funkcios.

Do, en 1992 ni revenis el Moskvo al Lund en Svedio, kaj aldone al diversaj aliaj aferoj mi komencis redakti la gazeton TEJO tutmonde. La enpaĝigadon mi faris en speciala ejo de asocio de kulturaj peridaĵoj, per tiutempe modernaj Macintosh-komputiloj. Hejme mi plu uzis la jam komplete eksmodan sed tute funkciantan Bondwell-komputilon por retpoŝto kaj tajpado de tekstoj.

Tamen retpoŝto tiam estis raraĵo por privatuloj, kaj kiam mi havigis mian retpoŝtan konton ĉe la komput-centro de la universitato, tio estis sufiĉe kosta afero – mi ja faris tion kiel privatulo. Mi ne havis ajnan retpoŝtan programon, sed simple ligiĝis per terminala programo kun la centra komputilo de la universitato, legis la tekstojn per la uniksa poŝtprogramo de la centra komputilo, kaj konservis ĉion en la ekrana bufro. Post malligiĝo mi povis dismeti la ekranan bufron en apartajn tekstdosierojn. Tio tute bone eblis en tiu tempo, kiam venis eble unu retpoŝta mesaĝo ĉiutage, kaj rubopoŝto ne ekzistis.

En 1994 ni ekloĝis en Vaasa, Finnlando, kie mi laboris kiel loka ĵurnalisto de Kansan Uutiset. En la redakcio mi havis ian surtablan komputilon kun MS-DOS kaj la redakcia programo Toti. Ĉi tiu komputilo tamen jam havis fiksan diskon kaj ekranon, kiu montris nigran tekston sur hela fono. Kiam mi instalis en ĝi Vindozon 3.1 mi eĉ ekvidis kolorojn.

Ankaŭ en Vaasa mi sukcesis havigi retpoŝtan konton tra la loka universitato. La konton mi uzis nur private, por la laboro ĝi neniom utilis. Ĉi tie mi ne bezonis pagi ion ajn krom la loka telefonvoko, do mi povis iom pli esplori la reton, kaj mi eltrovis interalie SCE, kie jam tiam aktivis multaj el la samaj personoj kiel nun. Ŝajne en 1995 ni aĉetis propran surtablan komputilon kun Vindozo por havi ĝin hejme, kun relative bona modemo – kaj jam ekuzetis TTT-n. La krozilo ŝajne estis ia frua versio de Netscape.

Tiutempe en Vaasa mi ankaŭ ĉeestis la prezentadon de nova ”tute revolucia” operaciumo, Windows 95. Kaj jen ni ekproksimiĝas al la moderna tempo, kio igas la rakonton tute neinteresa.

Ville 1997En Svedio ni denove loĝas ekde 1996, tiam jam ekzistis pluraj komercaj firmaoj kiuj proponis modeman retligon. En la laborejo mi uzis Macintosh-komputilojn kun sistemoj 8 kaj 9 sufiĉe longe, sed fine oni transiris al sistemo X.

Hejme ni longe havis nur modeman ligon al la reto, interalie pro tio, ke la telefona centralo troviĝis tro malproksime, kaj do estis ”teknike maleble” havi ADSL-ligon. Sed la tekniko rapide evoluis, kaj fine de la jaro 2003 tio subite eblis. Do, ni instalis en nia domo sendratan reton, kaj jam ne malligiĝas.

  1. Via rakonto vekis ja nostalgion ĉe mi. Mi vetus, ke tiu skribmaŝino, kiun vi menciis, estis ”Selectric II”, fabrikata de IBM. Ĝi ne nur ebligis facilan korektadon, sed havis interŝanĝeblajn tiparosferojn, kiujn lingvistoj aparte devis kolekti grandnombre. Pro la relative alta kosto de tiuj sferoj, estis bando da kontrabandistoj en Havajo, kiu vendis ekvivalentojn, kontraŭleĝe mi supozas, aŭ preskaŭ tiele. La ”firmao” nomiĝis ”Camwil”.

    Mi lernis, ke ”kansan uutiset” signifas ”popola gazeto”, el kio mi konkludas, ke la suoma vorto por ”popolo” iom similas al la nomo de mia (sub)ŝtato, Kansaso. La indiana tribo nomiĝis ”Kansa”, vorto, kies signifo estas mistera kaj multe disputata. Kaj ĉar triboj ofte nomis sin ”la popolo” kaj simile, do jen okazo por nova mito pri interkontinentaj lingvaj konektoj :) Mi hastu publikigi ĝin…

    Ken

  2. Laŭ mia memoro la tajpilo ne estis de IBM, sed de la japana firmao Brother.

Kommentarer inaktiverade.