Fulmvizito al Pollando

Na zielonymVendrede la 8-an de februaro mi rekte el la laborejo veturis al la flughaveno de Kopenhago por plua veturo al Poznań en Pollando: tie oni aranĝis plankunsidon pri la projektata nova multlingva priesperanta aktualaĵ-retejo Aktuale.info. La projekto ŝajnas nekutime inda, ĉar oni ne nur babilos al neesperantistoj pri la utilo, kiun povas doni Esperanto, sed efektive uzos Esperanton por krei ion sencoplenan, montreblan al la ekstera publiko. Oni miras, kial neniu faris tion pli frue.

Kunlabori pri tia projekto kun kompetentaj homoj estas vera ĝuo. Ĉar la tuta aranĝo krome estis financita de Esperantic Studies Foundation, mi volonte ĝin partoprenis, kaj espereble ion utilan kontribuis per mia sperto de profesia ĵurnalisto kaj redaktoro de Libera Folio. Pli pri Aktuale.info eblas legi ĉi tie.

La fulmvizito al Pollando estis aparte agrabla, ĉar ĝi donis al mi la ŝancon persone renkonti plurajn homojn, kiujn mi ĝis nun konis nur laŭnome, aŭ nur tra la reto. La reto ege faciligas teni kontakton kun homoj dise en la mondo, sed tamen restas ia barilo, kiun forigas nur persona interkonatiĝo.

Stranga sento estis tiel rapide veni el Nordio al Pollando, kaj eĉ pli rapide reen: la rekta flugo el Poznań al Kopenhago daŭris nur unu horon, la flugoj tien, kun ŝanĝo en Varsovio, trioble pli longe. La mensa distanco ĉi-kaze estas multe pli granda ol la geografia.

Esperantistan aranĝon en Pollando mi pasintfoje partoprenis en 1987, do ne mirinde, ke la lando iomete ŝanĝiĝis intertempe. Post tio mi estis en Pollando nur dufoje, unu fojon traveture al kaj el Kaliningrad, alian fojon kelkajn horojn en Varsovio, inter du aviadiloj.

Ankaŭ ĉi tiun fojon la tempo tre mankis, la kunsidoj estis intensaj, kaj mi eĉ ne eniris ajnan vendejon dum la malpli ol du tagoj kiujn mi estis en Poznań. Tamen iom da impresoj restis post promenado en la urbo, tranoktado en simpla hoteleto kaj vizitoj en manĝejoj kaj universitato. Ĝenerale, io inter Germanio kaj Rusio. Eble ne mirinde, rilate la geografian situon. Surfaca priskribo… sed nu, kion atendi post malpli ol 40 horoj en lando.

Interesa sperto estis doni intervjuon pri Libera Folio al podkastisto – Irek de Varsovia Vento. La rezulto estas ĉi tie – sed la demandoj de Irek ial estas fortonditaj, tiel ke foje aperas strangaj saltoj en mia rezonado, ĉar ne estas evidente, ke mi respondas al nova demando.

Ĉiuj miaj fotoj el Poznań estas ĉi tie.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.