Falsa atesto pri falsaj fotoj

Svenska: Falskt om falska foton

Homoj tre volonte kredas vera tion, kion ili volas kredi. Kaj malkredas tion, kion ili ne volas kredi. Ĵurnalisto devas sinteni kritike al siaj fontoj, sed kie estas la limo?

Pri la milito en Kartvelio oni diskutas ĉie, ankaŭ en Esperantujo. Kaj ĉien penetras la mensogoj, kiujn naskas ĉiu milito.

Pasintsemajne mi plurfoje telefonparolis kun reprezentanto de la registara kriz-grupo en Tbiliso. Li asertis, ke la trupoj de Kartvelio ne pafis kontraŭ loĝdomoj en Cĥinvali. Anstataŭe laŭ li la urbon parte detruis rusiaj flugbombadoj.

Ne tre kredeble, se konsideri rakontojn de ĉeestintoj. Mi do sintenis iom suspekteme ankaŭ al liaj informoj pri la avanco de la rusiaj trupoj en Kartvelio, kaj la rusia bombado de diversaj urboj kaj vilaĝoj, unuavice la bombado kontraŭ Gori, kie laŭ li dekoj da pacaj loĝantoj mortis.

Poste tamen la plej multaj el liaj asertoj – krom tiu pri Cĥinvali – povis esti konfirmitaj de sendependaj fontoj. Tiel ankaŭ la informoj pri la bombado de Gori. Tamen rusiaj fontoj asertis, ke nenia bombado de Gori okazis.

Do, se ne okazis bombado de Gori, la fotoj pri tio devas esti falsaĵo. Tiel opiniis multaj rusiaj retanoj, kiuj forte malfidas la okcidentajn amaskomunikilojn, ial samtempe forte fidante siajn proprajn. Kaj fine ili eĉ trovis pruvon pri la falseco de tiuj malamataj okcidentaj amaskomunikiloj.

En la novaĵgrupo soc.culture.esperanto Sergio Pokrovskij diskonigis informon pri la pruvo. Temas pri intervjuo, kiun la fotokorespondanto de la novaĵ-agentejo Reuters donis al Aleksej Venediktov, la ĉefredaktoro de la serioza kaj fidinda Moskva radiostacio Eĥo Moskvi. En la intervjuo la fotisto, la ukrainano Gleb Garaniĉ, konfesas, ke liaj fotoj pri la bombado de Gori estis reĝisoritaj:

Venediktov: Kiuj estas la homoj sur la fotoj?
Garaniĉ: Simple homoj. Modeloj, oni povas diri. Homoj kiuj konsentis helpi al ni fari fotojn. Kio speciala estas en tio?
Venediktov: Sed tiam rezultas, ke vi misgvidis milionojn da homoj.
Garaniĉ: Aŭ povas esti, ke mi male montris la veron. Oni diris al mi, ke estis kadavroj. Kaj por montri la veron, ĉu mi devintus reporti ilin el la kadavrejo kaj foti ilin? Kaj la vundita virino en fajro, sur pikdrato? Ĉu vi kredas ke ŝi sidis tie plurajn horojn, ekde la nokto, kaj neniu ne estus helpinta al ŝi? Almenaŭ fortirinta ŝin de tie.

Leginte la intervjuon mi ŝokiĝis, kaj dum kelkaj minutoj efektive kredis, ke Reuters disvastigis falsajn fotojn pri la okazaĵoj en Gori. Mi eĉ komentis la aferon en soc.culture.esperanto, argumentante, ke la malmorala konduto de unu fotisto ne signifas, ke tio kio okazis en Gori ne okazis. Ja ekzistas pli da pruvoj pri la okazaĵoj ol la fotoj de Gleb Garaniĉ.

Poste mi ekmiris, kial mi ne mem aŭdis la mirindan intervjuon, kvankam mi regule aŭskultas Eĥo Moskvi, kaj kial la intervjuo ne troveblis en la retejo de Eĥo Moskvi, sed nur en amaso da diversaj obskuraj blogoj.

Iom pli da esplorado montris, ke tiu intervjuo neniam okazis. Ĝi estis komplete elpensita, kaj ĝin rapide dementis ne nur Eĥo Moskvi, sed ankaŭ la novaĵagentejo Reuters, kiu eĉ publikigis tutan sinsekvon da bildoj por montri, ke ne povis temi pri reĝisoritaj fotoj.

Plej timiga estas ne la fakto, ke iu elpensis falsan intervjuon por subteni siajn paranojajn ideojn pri la falseco de la okcidentaj amaskomunikiloj. Tiaĵon oni evidente ne povas malhelpi. Ne, sed vere oni ektimas, kiam oni vidas, kiom volonte homoj kredas diversajn konspir-teoriojn, kaj kiel malfacile estas diskonigi la veron.

Ĉe Eĥo Moskvi oni eksciis pri la ekzisto de la falsa interjvuo, kiam la rusia ŝtata televido kontaktis la radiostacion por demandi, ĉu la interjvuo estis filmita. Kompreneble tia pruvo pri la falseco de la okcidentaj amaskomunikiloj bone taŭgus por la rusia ŝtata televidkanalo. Bedaŭrinde tamen la intervjuo ne estis filmita, pro la simpla kialo, ke ĝi neniam okazis.

La origina falsa intervjuo estis en la reto nur kelkajn horojn – la blogo, kie ĝi aperis, forigis ĝin tuj kiam Aleksej Venediktov dementis ĝin. Sed dum tiuj kelkaj horoj la teksto estis kopiita de aliaj blogantoj, kaj disvastiĝis fulmrapide. Multaj nun rifuzas kredi, ke la intervjuo neniam okazis, kaj la neokazinta intevjuo estas plu uzata kiel pruvo pri la falseco de la okcidentaj amaskomunikiloj.

La serĉo ”Venediktov Garaniĉ” en la rusa donas 774 trafojn, kaj preskaŭ ĉiu el tiuj trafoj ligas al la falsa intervjuo. Multe pli malfacilas trovi la informon, ke la intervjuo neniam okazis. La rusaj retanoj evidente volas kredi tion, kion ili jam kredas sin scii.

Pli pri la temo:

6 kommentarer till “Falsa atesto pri falsaj fotoj

  1. Lau mi la artiloj sonas vere iom strange kaj daure partiece… la rusiaj amaskomunikiloj evidente trompas… manipulas la opiniojn de la rusianoj… la okcidento – ne… ĝi estas tiom kristale bela… kaj kie estas la persona opinio de la ĵurnalisto? Aŭ ĝi serĉas nur mankojn en la rusiaj amaskomunikiloj? Siatempe min vere surprizis la aserto de maljuna francino kiu batalas por la defendo de naciaj malplimultoj en Rusio, ke en Rusio malgrandaj popoloj malamas la rusojn… Kaj poste mi kelkfoje kaptis la eldirojn de aliaj щлсшвутефтщо pri la samo… Bela surprizo por mi… por la ĉuvaŝo… evidente zombita far la rusia propagando… Vere triste, kiam oni nur vidas la ŝtatojn sed ne la homojn.

  2. La plej grava eraro konsistas en tio, kredi je ”okcidentaj amaskomunikiloj” kiel unuopinia bloko. Reale ĉiuj kritikas ĉiujn – kaj tio faras la diferencon. Gravas, ke la kritiko de la ŝtato kaj la amaskomunikiloj povas okazi en la samlandaj amaskomunikiloj mem.

    Certe ne ĉio estas perfekte balancita. Tamen dum tiu ĉi konflikto ekz. la Germana televido ĝuste ne simple kulpigis Rusojn, Abĥazojn kaj Osetojn, sed kritikis la agojn de la Kartveloj. Ofte ĵurnalistoj simple konfesis, ke ili ne scias, kio vere okazis, kaj tiam limiĝis al tio, kion ili mem vidis kaj aŭdis.

  3. » Reale ĉiuj kritikas ĉiujn – kaj tio faras la diferencon.

    Reale nur rusiaj kaj ukrainaj televidistoj estis en Cĥinvalo dum la milito, ĉiuj aliaj (supozeble ankaŭ alimediaj ĵurnalistoj) bazis sin en Tbiliso: ĉu pro ĝia komforteco, ĉu pro ĝia proksimeco al ”Okcidento”. En tiaj cirkonstancoj memkompreneble la kartvela flanko estis neeviteble prezentita pli avantaĝe.

  4. La rusiaj oficialaj instancoj ne permesis al eksterlandaj ĵurnalistoj veturi al Cĥinvali post la komenco de la bataloj. Aliflanke ”volontuloj” el la tuta Rusio ja rajtis veturi tien kaj plu en la ceteran Kartvelion por rabi kaj detrui. Putin eĉ publike deklaris jam en Pekino la 8-n de aŭgusto, ke ”estos malfacile malhelpi, ke rusiaj volontuloj tien veturu”. Malhelpi ĵurnalistojn ja evidente eblis. Ĝenerale estas malfacile kaj komplike por okcidentaj ĵurnalistoj ricevi permeson por labori en Rusio, kvankam dum la lastaj jaroj estis faritaj kelkaj faciligoj pro reciproka interkonsento kun EU. Kartvelio eĉ ne postulas vizon.

  5. Estas naive imagi, ke la gazetaro en la okcidento prezentas tro pozitivan bildon de Kartvelio. Mi bone memoras raportojn pri perforta fino de manifestacioj. La Germana televido ekzemple prezentis tion jene: http://www.tagesschau.de/ausland/georgien18.html

    Tio tute ne donas bonan impreson pri Sakaŝvili. Kaj ĝuste tiuj bildoj restis en mia menso.

  6. Pri la temo ke fotojn eblas iom ”aranĝi”, kaj la sekvojn de tiu procedo, estis lastatempe iom da debato en historiaj rondoj en Hispanio, koncerne la eble plej faman el la intercivitana milito, kiun vi povas vidi tie ĉi. Ĵus aperis interesa artikolo en ”The Guardian” pri la afero, kiun scipovantoj de la angla povas legi tie ĉi. La titolo: ”Kameraoj ne mensogas. Fotistoj tion povas kaj faras”.

Kommentarerna är stängda.