”Reedziĝo” de Putin alportas multajn legantojn

På svenska: Putins ”bröllop” ger många läsare

Estas interese sekvi, kiel onidiroj povas trapasi metamorfozon kaj subite iĝi “seriozaj novaĵoj”.

En sia sabata numero la ĵurnalo Moskovskij Korrespondent asertis, ke Vladimir Putin divorcis, kaj baldaŭ reedziĝos al la 24-jara gimnastikisto Alina Kabajeva, kiu ekde pasinta decembro sidas en la rusia parlamento, kompreneble reprezentante Unuecan Rusion, la partion de Putin.

Daŭris iom, sed post kiam la germana gazeto Spiegel skribis pri la artikolo en mardo, ankaŭ svedlingvaj amaskomunikiloj kaptis la fadenon. En sia merkreda numero la ĉefa svedlinga gazeto de Finnlando, Hufvudstadsbladet, citis la artikolojn de Moskovskij Korrespondent kaj Spiegel, tamen kun demandosigno en la titolo.

Kvankam seriozaj amaskomunikiloj en aliaj grandaj lingvoregionoj ŝajne ignoris la nedokumentitan famon, post la tagmezo en merkredo la prestiĝa sveda novaĵagentejo TT aktiviĝis kaj dissendis artikolon, kiu interalie asertas, ke Kabajeva sidas en la rusia parlamento “de kelkaj jaroj”, kvankam pasis nur kvar monatoj post ŝia elektiĝo. Restas konstati, ĉu la resto de la novaĵo estas same nefidinda.

Famoj pri tio, ke Kabajeva plaĉas al Putin cirkulas de iom da tempo, same pri tio, ke ne ĉio estas en ordo en la rilato de Vladimir kaj Ljudmila. Ĝuste hodiaŭ la famoj pro evidenta kialo ekgalopis sovaĝe, eĉ la kvanto de vizitoj en mia blogo multobliĝis de la kutima 100-150 ĝis pli ol 700 dum la lasta tagnokto, nur pro tio, ke mi en unu malnova teksteto en junio 2007 menciis Putin kaj Kabajeva en la sama frazo. Estos interese vidi, kiom da vizitoj ricevos ĉi tiu teksto.

Al la afero apartenas, ke la gazeto Moskovskij Korrespondent ne estas speciale serioza, ĝi estas relative nova, havas malgrandan eldonkvanton, kaj estas malprofita. Eble ĝi bezonas pli da atento? Ajnakaze, neniu serioza rusia amaskomunikilo ĝis nun sukcesis ricevi konfirmon de la asertoj pri baldaŭa geedziĝo. Male, reprezentanto de Kabajeva dementis la onidirojn.

Merkrede posttagmeze la posedanto de Moskovskij Komsomolets, Aleksandr Lebedev, estis intervjuita de la radiostacio Eĥo Moskvi. Tie li diris interalie, ke leginte la artikolon pri la divorco de Putin kaj lia baldaŭa edziĝo al Kabajeva, li kontaktis la redakcion de la gazeto por ekscii, kiajn fontojn oni havis por la artikolo. La fontoj ŝajnas iom nestabilaj, kaj mem li tute ne certas, ke la asertoj en la artikolo estas veraj:

Hieraŭ ili diris, ke ili havas seriozajn fontojn, hodiaŭ ili diras, ke kelkaj fontoj estas seriozaj, aliaj devos esti kontrolitaj refoje.

Kiam li ricevis demandon pri tio, ĉu li intencas entrepreni paŝojn kontraŭ la ĉefredaktoro aŭ la redakcio, se montriĝos ke la novaĵo estas falsa, li respondis jene:

Ne, la ĉefredaktoro devas mem, depende de la verec- aŭ malverecgrado, decidi, kiel li kondutu, konforme al sia reputacio. /—/ Kion mi mem opinias, mi jam diris. Al mi ĉi tio pli aspektas kiel misinformo.

Merkrede ankaŭ Moskovskij Korrespondent mem aludis, ke la gazeto eble ne tre bone fundamentis sian rivelan artikolon.

Nia artikolo pri la ebla geedziĝo de Vladimir Putin kaj la olimpia belulino estis provizita per demandosigno en la titolo, kaj sekve publikigita kiel famo. Ĝi ne multe diferencas de la artikoloj, kiujn okcidentaj gazetoj publikigas pri siaj politikaj gvidantoj.

Unu detalo, kiu eventuale povus subteni la asertojn, estas la fakto, ke Kremlo ĝis nun ne dementis ilin. Sed supozeble Putin opinias, ke estus aboslute sub lia digno doni atenton al la afero. Kaj raporti pri onidiroj devus esti sub la digno de seriozaj gazetoj.

PS: La 18-an de aprilo Putin dementis la famojn. Kaj pli malfrue samvespere la posendantoj fermis la gazeton, kiu raportis pri la “amafero”, kiel ajn oni interpretu tiun fakton. Eĉ la retejo portempe malaperis, sed ĝi denove ekfunkciis lunde.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.