Ĉion plibonigos la kanalo de Kadirov

Suomeksi På svenska

Oni devus pli spekti ĉeĉenan televidon. Post nur unu ĉeĉena novaĵelsendo ordinara ŝtat-obea rusia televido sentiĝas kiel milda vento el la okcidento. En rusia televido oni ja foje eĉ povas hazarde mencii, ke estas iomete da monda kriz-infekto en la lando kaj ke disvastiĝis informoj laŭ kiuj iu perdis la laboron.

Neniuj tiaspecaj stultaĵoj en la kanalo de Kadirov. La ĉefaj novaĵoj estas Kadirov, Kadirov kaj Kadirov. La juna kaj dinamika prezidento de Ĉeĉenio preĝas en la enorma moskeo kiun li konstruigis. Li parolas kun zorgita kunpreĝanto kaj promesas persone prizorgi, ke ties malsana filineto estos bone prizorgita.

Li parolas kun eksterlandaj ĵurnalistoj kiuj senpacience atendas lin ekster la moskeo. Li masonas la angulan ŝtonon de nova fabriko de viandaj konservaĵoj. Li havas gravajn renkontiĝojn kaj vizitas la patrinon de parlamentano por doni al ŝi belan diplomon. Ŝi brakumas la prezidenton kaj poste ricevas enorman florbukedon, pri kiu ŝi ŝajne ne scias kion fari.

Tamen plej imponas la fina impeto de la elsendo. Ĵus finiĝis la ĵurnalista konkurso La Ora Plumo, kaj la premiojn disdonis – ja kiu alia – la Prezidento de Ĉeĉena Respubliko, Ramzan Kadirov. La tuta aranĝo estas dediĉita al la patro de Ramzan, la unua prezidento de Ĉeĉenio, fidela al Kremlo, Aĥmat Kadirov. Li estis mortigita per eksplodo en la stadiono de Groznij dum militista parado en la venkotago, la 9-an de majo 2004.

Pli ol 300 ĵurnalistoj de pli kaj malpli distancaj lokoj partoprenis la konkurson kun siaj verkoj. Ĉi tie validas la prezidentaj kriterioj pri bona ĵurnalismo, kaj la plej pintan premion ricevas iom embarasita sinjoro pli ol mezaĝa, en bona gladita kompleto. Li sukcesis samtempe esti persona konsilanto de Ramzan Kadirov kaj korespondanto de la rusia novaĵagentejo Interfax en Ĉeĉenio.

La venko ne estis tute neatendita. Jam antaŭ tri jaroj la sama Alvi Karimov ricevis premion por “la plej bona publikaĵo pri la vivo kaj agado de Aĥmat Kadirov”.

Nun la tuta mondo povos ekscii pri la sukcesoj de Ramzan Kadirov en Ĉeĉenio. Tio bezonatas, la homoj ne revenas al Ĉeĉenio ĉar ili ne scias, kiel bone ĉio statas, opinias la prezidento. La nova satelita kanalo ĵus komencis siajn provelsendojn. Antaŭ ol komenciĝos la veraj elsendoj eblos antaŭgustumi la aferon en la retejo de la ĉeĉenia registaro.

Spektu la kanalon de Kadirov! Poste ĉio aspektos pli bona. Ĉio alia, mi celas.

PS: Se la filmeto ne videblas ĉi tie, povas temi pri agordoj de la krozilo, aŭ pri tio ke vi legas la blogaĵon ĉe E-planedo aŭ per RSS. Provu iri al la originala blogaĵo.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.