i Esperante

Anonimeco garantiata

KastrupLuis Guillermo Restrepo Rivas demandas ”kial etiko ĵurnalisma kontraŭas aliprofesiajn”, alivorte, kial ĵurnalistoj foje insistas ne malkaŝi siajn fontojn, dum ekzemple akademiaj esploristoj ja devas indiki siajn fontojn, por ke oni povu fidi la esplorrezultojn.

Por mi, profesia ĵurnalisto, la respondo estas evidenta, sed ŝajne al multaj aliaj ne. Do indas klarigi.

Se oni legas ajnan seriozan gazet-artikolon, eblas vidi, ke preskaŭ ĉiam la fontoj de la kernaj informoj ja estas indikitaj, ekzemple per citaĵoj de klare identigeblaj personoj. Ĝuste kiel Luis Guillermo Restrepo Rivas diras, tio gravas por kredebleco. Tamen, ne ĉiam ĉiuj inform-fontoj konsentas doni gravajn informojn, se ilia identeco estos malkaŝita.

Tiam la ĵurnalisto havas elekton: se la temo estas negrava, eblas rezigni, ĉar mankas klare citeblaj fontoj. Se la temo estas sufiĉe grava, eblas tamen verki la artikolon, kaj parte aŭ tute apogi sin sur anonimaj fontoj. La uzo de anonimaj fontoj kompreneble metas grandan respondecon sur la ĵurnalisto, kiu devas mem prijuĝi la fidindecon de la informo kaj trovi pliajn fontojn, kiuj apogas la asertojn de la anonimulo.

Se oni en artikolo citas anonimajn fontojn, kiel aldona garantio de la kredindeco servas la reputacio de la amaskomunikilo, kiu akceptas la artikolon por publikigo. Se la publiko de la koncerna gazeto (radiostacio ktp.) scias, ke la informoj tie kutime estas fidindaj, oni fidos ankaŭ la raporton kun anonima fonto. Sed al ĉiuj seriozaj amaskomunikiloj gravas ne perdi la reputacion, kio tre facile okazas, se la publikigitaj informoj tro ofte montriĝas malĝustaj. Do, seriozaj amaskomunikiloj uzas anonimajn fontojn nur kaze de nepra neceso.

Evidente eblus, ke ĵurnalisto trompe promesu al grava fonto anonimecon por ricevi la deziratajn informojn, sed poste malkaŝu la identecon de la fonto, por doni aldonan kredeblecon al la artikolo. Sed tio estus grava lezo de la ĵurnalisma etiko, ne nur ĉar la ĵurnalisto tion farante rompus la promeson pri anonimeco, donitan al la fonto, sed ankaŭ, ĉar tia agado en la daŭro malebligus ajnan seriozan, esploran, kritikan ĵurnalismon.

Ni ĵurnalistoj ja iusence estas detektivoj, kaj ni grave dependas de la fido de niaj fontoj. Ofte ni ricevas indikojn pri diversaj faktoj el fontoj, kiuj deziras resti anonimaj. Tiujn faktojn ofte eblas kontroli laŭ aliaj, nomeblaj fontoj, sed tamen kiel atentigantoj ĉiam tre gravas internaj fontoj, kiuj pro sia pozicio en diversaj strukturoj ne povas elpaŝi malferme.

Se tiuj fontoj ne plu povus scii, ke ilia anonimeco estos garantiata, ili simple ĉesus doni informojn. Kaj multajn gravajn aferojn la publiko tiukaze neniam ekscius.

  1. Dankon pro la klarigoj. Mi havas alian demandon; kion diras leĝoj pri rivelado de sekretoj de realaj personoj pere de ĵurnalistoj? Kiam iu estas privata kaj kiam publika? Ĉu enketi pri vivo de famuloj lauleĝe traktiĝas ĉie same? Ekzemple ĉu en Svedio same kiel Anglujo ĵurnaloj rajtas riveli sekretojn pri vivo de artistoj, politikstoj kaj aliaj publikaj personecoj? De lando al lando kiel oni traktas privatecon de personaj informoj?

  2. Oni de lando al lando tre diverse traktas la privatecon de personaj informoj, kaj ne nur kiam temas pri famuloj. Do, tio estas temo por aparta disertaĵo.

  3. Mi volonte akceptas kaj defendas la sekretecon de la fontoj kiam evidentiĝas la kialoj, t.e., kiam temas pri malkovro de fiaj agadoj, koruptado, ktp; kiam la fonto mem troviĝas ene de organizaĵo kiu kulpas pri la fiago, aŭ kies ĉefo estas la akuzato. Finfine do kiam eblas ke en la fino oni trovos aliajn pruvojn. Ĝis tiam, ĉio enorde: temas ne pri privilegio de la ĵurnalisto, sed pri servo al la leganto kaj la civitano.

    Sed lastatempe mi vidas alian (tro)uzon kreski: kiam la informo estas sekreta ĉar temas pri manovrado, ekzemple ene de partio, organizo, ktp. Tiaj malgrandaj politikaĵoj, kiuj pli similas al klaĉoj, okupas (almenaŭ mialande) troon da spaco en la gazetaro, kaj baziĝas plejparte sur anonimaj fontoj. Nun mi ilin simple ignoras, ĉar mi suspektas ke temas pri trompoj, ĉu de la gazeto, ĉu de la fonto, aŭ pri interŝanĝo de favoroj inter du membroj de povoj kiuj pli kaj pli proksimiĝas: vi donas al mi klaĉojn, mi estonte traktos vin pli favore. Ili anstataŭas la veran esploran laboron de la ĵurnalisto kaj, se tiu praktiko plu ĝeneraliĝos, ĝi kondukos al la definitiva senprestiĝiĝo de la profesio.

  4. Mi havas alian demandon rilate al ĵurnalistoj: Kial ili ofte uzas grafikaĵojn misgvide aŭ memtrompe? Kun granda bedaŭro mi devis konstati, ke tio ankaŭ okazis ĉe Libera Folio, lastfoje rilate al la membronombro de UEA. Se farita intence, tio estas malserioza, se ne klaras la eraro, tio montras amatorecon. Sed ekzemploj ne mankas inter profesiaj ĵurnalistoj…

  5. Se temas pri ĉi tiu grafikaĵo en Libera Folio, do ĝi estas nek misgvida nek memtrompa. Ĝi simple ne montras amason da blanka spaco sub la linio de 5.000 membroj, kio igas la variojn en la membronombro pli videblaj. Ĉiu legokapabla homo vidas, ke la skalo de la vertikala akso komenciĝas ĉe 5.000. Tia fortranĉado de blanka spaco cetere tute ne okazas nur en la gazetaro, sed estas normala praktiko ankaŭ en sciencaj publikaĵoj. Tie oni kutime indikas la tranĉon de la vertikala akso per speciala simbolo, sed en amaskomunikiloj estas tute akceptebla praktiko simple montri, je kiu cifero komenciĝas la akso.

    Alia, ja klare trompa praktiko, kiun oni foje vidas en neseriozaj gazetoj, estas fortranĉado de la suba parto de tiel nomataj stakodiagramoj, kiel montras la jena ekzemplo. Tie estas malpermesite fortanĉi la suban parton, ĉar oni ne forigas nur malplenan spacon, sed parton de la ortangulo, kies surfaco devus egali al la montrata kvanto.

  6. ”Ĝi simple ne montras amason da blanka spaco sub la linio de 5.000 membroj, kio igas la variojn en la membronombro pli videblaj.”

    Ĝuste tie komenciĝas la (mem)trompado. La ”superflua” spaco estas esenca parto de la grafikaĵo: Ĝi montras la rilaton de la vario kompare al la tuta cifero. Se alia, kutima prezentado ne montras tiom draman ŝanĝiĝon, tiam tiu evoluo simple ne ekzistas!

    ”Ĉiu legokapabla homo vidas, ke la skalo de la vertikala akso komenciĝas ĉe 5.000.”

    Tio estas ege malforta argumento, ĉar en la antaŭvido de la diversaj artikoloj la ciferoj ĉe la vertikala akso neniel legeblas. Tial jam la antaŭvido kreas malĝustan bildon.

    Krome la bilda impreso pli fortas ol la cifera – se ne, tiam ne havus sencon uzi grafikaĵon, kiu ja donu bildon.

    En kutima artikolo, homoj atendas ke la vertikala akso komenciĝas ĉe 0. La ”5000”, kiun vi elektis, estas tute hazarda kaj neniel defendebla laŭ la mezuro. Devus jam pensigi, ke elekto de diversaj ciferoj (-5000, 0, 5000) donas tute alian bildon.

    ”Tia fortranĉado de blanka spaco cetere tute ne okazas nur en la gazetaro, sed estas normala praktiko ankaŭ en sciencaj publikaĵoj. Tie oni kutime indikas la tranĉon de la vertikala akso per speciala simbolo, sed en amaskomunikiloj estas tute akceptebla praktiko simple montri, je kiu cifero komenciĝas la akso.”

    Ĵurnalistoj kaj sciencistoj fakte ofte faras tion – kaj ĉiam erare. Ambaŭ grupoj uzas tiun trukon, por igi ciferojn pli drastaj, ol ili estas. Samas la premo, ke ambaŭ devas liveri interesajn artikolojn kaj impresajn eltrovojn. Sed la grafikaĵo prezentu sobre la ciferojn kaj ne sekvu la intencon de la verkinto, ŝajnigi sensacion.

    ”Alia, ja klare trompa praktiko, kiun oni foje vidas en neseriozaj gazetoj, estas fortranĉado de la suba parto de tiel nomataj stakodiagramoj, kiel montras la jena ekzemplo. Tie estas malpermesite fortanĉi la suban parton, ĉar oni ne forigas nur malplenan spacon, sed parton de la ortangulo, kies surfaco devus egali al la montrata kvanto.”

    La mezuro ĉe la liniodiagramo estas la alteco de la linio. Tial oni ne rajtas ŝanĝi la komenciĝon de la vertikala akso. Oni povas diskuti pri esceptoj, ekzemple kiam nur la vario interesas, sed ne la absolutaj ciferoj (iomete teoria, tamen). Sed tion eblas ekskludi ĉi tie jam pro tio, ke la titoloj de la artikoloj rekte alcelas absolutajn nombrojn.

    Eble vi ne volas kredi min persone. Tio ne necesas; sufiĉas demandi profesian spertulon pri statistiko. Tute rekte mi trovis du germanlingvajn dokumentojn, kiuj subtenas mian pozicion:

    En la televidelsendo ”Quarks & Co” oni pritraktis la temon ”mensogi per ciferoj”. Unu parto nomiĝis la plej malbonaj grafikaĵoj de la mondo”.

    En la PDF-dokumento Mensogi per statistikoj” vi trovos du ekzemplojn, sur paĝoj 2 kaj 3 pri hejma rubo en Germanio; sur paĝoj 5 kaj 6 pri la armea buĝeto de Germanio. Ambaŭ ekzemploj, kvankam pli ekstremaj ol la via, uzas la saman metodon kiel via pri la membrokvanto de UEA.

    En la artikolo oni mencias la profesoron Edward Tufte. Li difinis t.n. ”mensogo-faktoron”, kiu kalkuleblas per dividado de la diferenco de la alteco tra la diferenco de la ciferoj. Ĉe la UEA-grafikaĵo, tio estas -67% (de la sesa strio al la dua) dividita tra 25% (de 8000 al 6000). La mensogo-faktoro estas ĉirkaŭ 2,68. En bona grafikaĵo, ĝi egalas al 1.

    Mi scias, ke multaj ĵurnalistoj ne ŝatas tiujn argumentojn. Sed sincere, kiam oni havas bazan scion pri statistiko, oni preskaŭ ekploras pro tio, ke en TTT-ejo, kiu alcelas ”sobre” prilumi la Esperanto-movadon, aperas tiaj fuŝaĵoj.

    Cetere mi jam plurfoje kritikis statistikajn erarojn en Esperantujo. Ekzemple en 2001 aperis artikolo en revuo Esperanto, en kiu UEA-estrarano montris bazan nekomprenon de statistiko. Li rikoltis grandegan ridadon kaj poste akran parodion de amiko kaj mi. La parodio cetere aperis en revuo Esperanto.

Kommentarer inaktiverade.