i Esperante

Verŝajne malmorala ago

rado.jpgHodiŭ mi faris ion malmoralan. Verŝajne. Sed espereble ne.

Al eksterulo la afero eble ŝajnos bagatela, sed la temo estas serioza. Pri similaj malmoralaĵoj oni multe diskutis en sveda gazetaro dum la lastaj tagoj, kiam montriĝis, ke eĉ gravaj politikistoj okaze pekas pri ili.

Do, dimanĉe alvenis la vintro, kaj la tempo ŝanĝi la somerajn pneŭmatikojn de la aŭto al vintraj. Mi volis ŝpari monon kaj senti min diligenta, do mi ne veturigis la aŭton al pneŭmatik-garaĝo, sed surmetis varmajn vestaĵojn, elprenis la krikon, kaj levis la dekstran malantaŭan radon de la aŭto en la aeron. Neniu problemo. Mi malfiksis la someran radon, fiksis la vintran, daŭre senprobleme.

Pri malfiksado neniu problemo ankaŭ ĉe la sekva rado. Sed ho ve – la dua vintra pneŭmatiko ne plu estas malmola, evidente ĝi iel malhermetikiĝis. Pumpado ne helpas – aŭdeblas malforta siblado ĉe la valvo. Nenio por fari. Mi tamen ŝanĝis la duan malantaŭan radon, ja la radoj almenaŭ estu paraj. La malhermetikan pneŭmatikon mi metis en la bagaĝujon.

Lunde matene mi telefonadis por trovi pneŭmatik-garaĝon apud la laborejo, kaj veturigis la malfeliĉan radon tien. Ekstere staris vico da aŭtoj, kiuj atendis por enveturi kaj surmeti siajn vintrajn pneŭmatikojn. Sed mian bagatelan tasketon afabla riparisto promesis fari tuj.

Post kontrolo li konstatis likon ĉe la valvo, ŝanĝis la valvon, kaj faris ĝeneralan kontrolon de la tuta rado. La prezo por riparo de liko estis afiŝita sur la muro: ducent kronoj.

– Ducent kronoj, diris la afabla viro.

Mi elprenis la monujon, kaj oportune trovis tie du centkronajn monbiletojn. Do neniu bezono iri al la oficejo kaj pagi per kreditkarto. La afabla viro vidis la monbiletojn, kaj demandis:

– Ĉu vi havas la aŭton ĉi tie ekstere? Ĉu mi portu la radon tien?

Ja afable. Li portis. Ĉe la aŭto mi donis al li la du centkronajn monbiletojn, kaj ni disiĝis kontentaj. Sed ni agis malmorale. Eble. Povas esti, ke ni ne plenumis nian devon al la ŝtato.

Mi aĉetis servon. Sed mi ne ricevis kvitancon – do mi ne povas certi, ke la afabla riparisto efektive metis la monbiletojn en la kas-aparaton, kaj ke efektive estis pagitaj ĉiuj necesaj impostoj. Eble li tenis la monon mem. Mi nenion gajnis, sed eble mi aĉetis servon neoficiale, kaj helpis la afablan ripariston kaŝi enspezon de la ŝtato.

Vere mi ja preferus esti certa, ke la imposto estis pagita. Des pli, ke mi mem nenion gajnus per la malo. Sed se mi insistus reiri internen kun la riparisto, por ricevi kvitancon, mi klare montrus, ke mi suspektis lin pri malmorala konduto. Ankaŭ tio ne estus afabla. Do, nun mi eble kunkulpas pri lia misfaro. Sed eble li ne misfaris. Mi preferas kredi tion.

15 Comments

  1. Ah, kia envio, ke oni konsideras tion malmorala en via lando.

    En mia lando ŝajne nur la salajruloj pagas impostojn…

  2. Ha! Vera morala dilemo.

    Li eĉ helpis vin portante la radon al via aŭto. Eble li faris tion ĝuste por ne bezoni doni al vi kvitancon. Eble li helpis vin, ĉar li estas tre afabla homo. Ĉu ofendi afablan homon per impertinenta kaj akuza postulado de kvitanco? Ĉu senmaskigi fian friponon per ruza kaj respondecema postulado de kvitanco? En ajna okazo vi riskus fari hontigan mispaŝon.

  3. Ĉu malmorala aŭ malleĝa? Aŭ ambaŭ? Certe via ago estis malleĝa sed mi dubas pri tio ke ĝi ankaŭ estu malmorala. Moralo estas persona afero, vi kaj via konscienco certe trovos solvon por tia demando. Sed ni, la aliaj, nur povas certigi ke la ago estis malleĝa ĉar tio ja estas objektiva afero. Moraleco, certe, estas subjektiva.

  4. Mi faris nenion kontraŭleĝan. La entreprenisto devas zorgi, ke la imposto estu pagita, ne la kliento. Krome mi eĉ ne povas scii, ĉu aŭ ne li pagis la imposton. Mi povas nur suspekti. Aliflanke, mi antaŭ la Florenca UK legis en supozeble fidinda turisma gvidlibro, ke en Italio ekzistas leĝo, laŭ kiu klientoj ekzemple en restoracio devas postuli kvitancon, se ili ne aŭtomate ricevas ĝin. Sed en Svedio tia leĝo ne ekzistas.

    En Svedio pagado de impostoj evidente estas ne nur jura, sed ankaŭ morala demando. Klara indiko pri tio estas, ke la vorto ”impostmoralo” en la sveda donas 353 000 trafojn en Google. (Inter tiuj tamen ankaŭ kelkajn norvegajn kaj danajn.) Finnlando havas proksimume similan impostsistemon kaj socian ordon, sed la finna vorto por ”impostmoralo” donas nur 10 trafojn en Google.

    Toño skribas:
    En mia lando ŝajne nur la salajruloj pagas impostojn…

    Nu, ĉu entreprenistoj en Hispanio efektive pagas aŭ ne, mi ne scias, sed mi kredas ke jes. Laŭ la leĝo ili ja devas. Ankaŭ en Hispanio ekzistas aldonvalora imposto. En Hispanio ĝi estas 16 procentoj, en Svedio 25. Sed eble en Hispanio oni ne tiom insistas pri kvitancoj?

  5. Mi miras pri via morala problemo (jes, pqs: tio estas morala problemo ĉar Kalle mem, la subjekto, deklaris ĝin tia), ĉar en mia lando homoj ne havas la konscion pri la valoro de siaj impostoj kaj preferas ruze eviti pagi ilin ol volonte kontribui al ĉies bonfarto. Ĉiam estas sento ke ”mi jam pagas tro”.

    La afero iomete ŝanĝiĝas kaj pli da homoj petas nature la kvitancojn, kaj pli da komercistoj proponas ilin.

    Tamen, mi ankaŭ agis ”malmorale” lastatempe, tamen mi ne pentas: mi aĉetis stokon de registreblaj DVD-oj kaj la komercisto diris: ”ĉu kun kvitanco aŭ sen kvitanco?”. Mi koleretis sed fride demandis: ”kia estas la diferenco?”. Li diris: ”se vi ne bezonas kvitanton, mi ne ŝarĝos al vi la kvoton de la aŭtoroj”. Mi trankviliĝis! ”Kiom da rezultas la diferenco”, ”preskaŭ duoblo”, li respondis.

    Do mi aĉetis sen kvitanco, ĉar la aŭtora kvoto estas kondamninda imposto kiun altrudis la Asocio de Komponistoj kaj Verkistoj al ĉiu registrebla medio, surbaze de iu antaŭsupozata uzo de la medio por registri pirataĵojn.

    Tia estas mia lando!

  6. Alia ekz.
    Hieraŭ mi aĉetis bananojn ĉe vendoplaca komercisto en Angered.
    Ĉar mi sciis ke mi poste eniru vardomon ICA mi petis kvitancon, kiun mi fakte ricevis. Kialo estis nur por ne la ICA-komercisto kredu ke mi tie prenis la bananojn.

  7. En la hungara ”impostmoralo”, adómorál, donas 8200 guglajn trafojn.
    Mi persone en Via loko tute ne pripensus la aferon pri impostoj kaj kvitancoj. Aliflanke, mi ankaŭ ne memorus la neceson ŝanĝi pneŭojn. Nu, ĉiuokaze, mi jam de tri jaroj evitas ŝofori (sed ne evitas pagi impostojn, eĉ por mia neuzata aŭto)…

  8. Kalle (kaj István)- homoj ofte uzas Google por statistike pruvi tion kaj jenon. Tamen la metodo estas neperfekta. Ĉu ”impostmoralo” en la finna estus ”veromoraali”? Mi serĉis per ĝi kaj ricevis ankaŭ dek trafojn, el kiuj unu temas pri Svedio. Ĉu ne temas pri rekta traduko el la sveda kaj ĉu ne ekzistas alia finna vorto? Konante la sintenojn en ambaŭ landoj, mi ne povas imagi ke finnoj estus nur 35000-one tiom konsciencaj kiom la svedoj rilate imposton!

    Inga – mi ofte havas tiun dilemon kiun vi priskribas, sed mi kutimas simple ŝovi la aĵojn aĉetitajn en alia vendejo en la fundon de mia sako. Se iu vendisto petus – kio neniam okazis – rigardi mian miŝmaŝan sakon, mi dirus simple la veron.

  9. Mi ne konas alian vorton en la finna. Eble oni simple ne tiom diskutas tiun temon en Finnlando. Eĉ en la angla estas nur 31 000 trafoj, do svedoj estas dekoble pli impostmoralaj ol anglalingvanoj, eĉ ne konsiderante la reciprokan grandon de la lingvoj… ;-)

  10. Nu, eble mi iom troigis… sed ne tro.

    Jes, ekzistas aldonvalora imposto, kaj ankaŭ imposto super firmaaj profitoj. Sed la fraŭdo en ambaŭ estas tre granda. Precipe la malgrandaj entreprenoj, kaj ĉefe ne la du plej gravaj ekonomiaj sektoroj, turismo kaj konstruado, tre ofte kaŝas la verajn profitojn. Ne mirinde ke laŭ taksoj, preskaŭ la duono de monbiletoj 500-eŭraj troviĝas en Hispanio.

    Mi ne deziras troigi, kaj certe la afero pliboniĝas. Sed estas vero ke la ŝarĝo de la impostado kuŝas sur la ŝultrojn de la salajruloj.

  11. En Rusio ekzistetas iom alia moralo: bono de la interagantoj gravas pli, ol aliaj, kuntekste pli abstraktaj, bonoj. Ofte «komprenema» mendanto de iu servo aŭ varo mem proponas, ke la faranto de la servo (vendanto de la varo) «lasu la kvitancon al si». Ofte mendanto prenas de riparisto lian poŝtelefonon por ne plu turni sin al la firmao, de kiu li mendis la ripariston, sed por kontakti tiun personon rekte (kaj pagi kontante sen preni la kvitancon).

    Simile en publika transporto oni ofte ne akceptas biletojn, foje eĉ kun pripensita celo helpi la biletvendiston, kiu eble havas malaltan salajron kaj eble ŝatus revendi la biletojn kelkfoje.

    La afero multe diferencas inter kulturaj grupoj kaj regionoj. En la sudo estus absolute malmorale postuli kvitancon en via kazo (krom eble se vi havintus esperon ricevi rekompencon de via elspezo ie, ĉe laborejo aŭ simile).

    Mi komprenas, ke estas tre tikla demando… Ekzemple, kiam oni lasas bileton al biletvendisto en publika buso, oni ne nur helpas la homon antaŭ si, sed ankaŭ eble ruinigas la sistemon de publika transportado.

  12. Laŭ mi, temas eĉ ne pri la imposto-moralo, sed pri la moralo havi certajn rilatojn kun la ŝtato ĝenerale. Sendepende de nia deziro ni dependas de la ŝtato kaj ne povas ekzisti dise de ĝi – do, ni ja devas plenumi certajn agojn favore al la ŝtato. La okazo, priskribita de vi, eble estas ja tre bagatela, sed ĝi montras la bonan tendencon, kiun oni sekvu. En mia lando (Ukrainio), mi pensas, al neniu venus la ideo priskribi ion similan en sia blogo; la plejparto de miaj samlandanoj opinias normala afero ne aĉeti trolebusbileton kaj veturi senpage – tute ne pro malbona financa stato (ĉar la bileto estas ege malmultekosta), sed pro iom misaj imagoj pri la ŝtato kaj pri la interrilatoj inter la ŝtato kaj la civitanoj. Tio estas de ĝenerale malalta ŝtat-moralo kaj entute ŝtat-kulturo en mia lando, ve!

  13. Bona ĵurnalisto vidas semon de grava temo eĉ en bagatelaĵo. El la semo naskiĝis interesa diskuto.

    Mi ne vidas grandegan diferencon inter Finnlando kaj Svedujo en ĉi tiu afero. La situacioj estas proksimume similaj, imageblas simila blogo, eĉ engazeta babila artikolo de lerta ĵurnalisto.

    La diferenco inter la landoj en via Gugla komparo ja estis tiom grandega, ke ĝin ne forklarigas la normalaj kialoj, kiel ekzisto de pli da serĉendaj vortformoj en la finna, Gugla enkalkulado de paĝoj sen la serĉvorto sed referencitaj el paĝo kun tiu, ktp..

    Eblan kaŭzon mi vidas en kelkaj okazoj en la lastatempa sveda historio, kiuj aktualigis tian diskuton kaj eble ekpopularigis la vorton ”skattemoral”. Provu serĉi paĝojn, kiuj havas krom la vorto ”impostmoralo” ankaŭ iujn personajn nomojn, ni diru, Reinfeldt aŭ Sahlin. Aŭ provu paĝojn sen tiaj nomoj, kaj vidu kiel la nombro subite duoniĝas. Kalle certe kapablas pli analizi. Eble Finnlando nur atendas, ke iu ekfrotu alumeton.

  14. Manuel, mi nur volis substreki ke moralo estas subjektiva kaj leĝo objektiva. Mi ankaŭ klopodas fari ĉion laŭleĝe.

  15. Mi pli-malpli konsentas kun pqs, sed iom alimaniere vortumas la principon: morale, unuopulo (konkretaĵo) ĉiam pli gravas ol la ŝtato (abstraktaĵo). Oni lasu la serviston mem zorgi pri siaj devoj.

Kommentarer inaktiverade.