i Esperante

Sobra kritiko aŭ plaĉaj klaĉoj?

vikilibera.jpgMirinde rimarki, ke jam kvar jarojn mi okupiĝas pri Libera Folio. La tempo pasas rapide, kiam oni bone amuziĝas. Kelkajn semajnojn antaŭ la jubilea dato mi rimarkis, ke baldaŭ komenciĝos la kvina jaro de la bulteno, sed poste mi denove sukcese forgesis la tutan aferon ĝis la lasta momento. Ja estas pli gravaj okazaĵoj en la vivo.

En Libera Folio mi estas la sola redaktoro, kaj mi verkas la plej multajn tekstojn mem. Por laŭeble strebadi al objektiveco kaj neŭtraleco pri unuopaj aferoj, mi nur raportas, kaj neniam verkas personajn opini-artikolojn pri la Esperanto-movado. Aliaj opiniu, Libera Folio raportu.

Kompreneble mia baza elirpunkto ajnakaze estas videbla en Libera Folio laŭ la elekto de temoj kaj intervjuatoj, ŝajnigi ion alian estus ridinde. Sed tiu baza vidpunkto estas la devizo de la bulteno, formulita jam en 2003: ”sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado”. Por fidinde kaj leginde tion fari, unuavice kompreneble gravas ke la informoj estu ĝustaj kaj interesaj.

Dum la unua jaro Libera Folio estis publikigata per la plej simpla ebla teknologio – mi mane skribis html-kodon en ŝablonaj dokumentoj, kaj same mane ĝisdatigis la ĉefan paĝon, por ke novaj artikoloj iĝu alireblaj. Publikigi artikoleton povis daŭri preskaŭ same longe kiel verki ĝin, tial komence artikoloj aperis malofte, kaj etaj novaĵetoj apenaŭ aperis entute – iil ne valoris la necesan penon.

Tial estis interese vidi, kiel la simpla ret-paĝaro jam de komenco sukcesis krei pasiojn kaj malamikojn en Esperantujo. La plej bonan laŭdon Libera Folio jam tiam ricevis de la Esperanta Civito kaj ĝiaj ”amas-malamaskomunikiloj”, kiel István Ertl trafe kalemburis en sia samtempa parodia romano. La laŭdoj kompreneble ne estis celitaj kiel tiaj, sed ni bone amuziĝis, kiam Heroldo Komunikas ”laŭ supraĵa takso de la dimensio” de Libera Folio asertis, ke ”la atako estis zorgeme preparita dum longa tempo”.

La ”longa tempo” estis unu semajno, do ŝajne la anonima heroldo faris favoran takson pri la kvalito de la laboro. Ke Libera Folio ”atakas”, tion ŝajne daŭre opinias multaj, ĉefe kiam la publikeco tuŝas senteman lokon. La sama gravulo povas unu tagon laŭdi la ”sendependan kaj kritikan rolon” de Libera Folio, kaj la sekvan tagon nomi Liberan Folion ”simple malica”. Temas pri perspektivo. Ja al neniu plaĉas esti kritikata, eĉ se la kritiko estas prava.

Spite tion, el mia propra perspektivo mi kuraĝas diri, ke la plej ofta plendo pri Libera Folio estas la plej sensenca: ”kial daŭre kritiki, faru ion mem anstataŭe”. Tio estas ne nur sensenca kritiko, tiu senĉesa ”farado” estas unu el la ĉefaj problemoj en la Esperanto-movado. Ĉar se halti kaj pripensi, oni povus veni al la konkludo, ke oni faras tute malĝustan aferon. Tio ja estus tre malagrabla. Sed ankaŭ ĵurnalisma laboro estas farado, en iuj landoj oni eĉ pagas salajron al ĵurnalistoj.

Lastatempe iu denove nomis Liberan Folion klaĉ-gazeto. Tamen la informoj en Libera Folio klare estas pli bone kontrolitaj kaj kredindaj ol en la plej multaj aliaj esperantaj amaskomunikiloj. Sed se la klaĉoj plaĉas, oni pri ili ne plendas. Libera Folio siaflanke plu prilumos sobre kaj kritike, kaj al multaj ankaŭ tio ŝajne plaĉas. Ja la vizitoj kreskas.

La plej agrablaj jubileaj donacoj – aldone al pli ol 4.500 vizitoj en unu tago – estis du. Unu estis la nova, ĝisdatigita artikolo pri Libera Folio, kiun iu vikipediisto aperigis. La dua estis retpoŝta mesaĝo, ricevita de homo, kiun mi neniam renkontis. La mesaĝo enhavis korekton de tajperaro en alineo, aldonita al artikolo de Libera Folio duonhoron pli frue, kaj dankon pro ”interesaj artikoloj kaj bona puŝado”. Pro tiaj legantoj indas fari la bultenon.

  1. Se mi ankoraŭ esperantumas estas, krom aliaj kaŭzoj, ĉar mi konis Liberan Folion en mia frua esperantumado. Estas multaj, multaj, multaj maltkvalitaj projektoj en esperantujo, Libera Folio estas escepto. Daŭigru vian belan kaj necesan laboron, mi petas.

Kommentarer inaktiverade.