i Esperante

Manke de kaoso, faru ĝin mem!

Neniu parkumo por idiotoj?Post la pasintsomeraj spertoj en la taŭge nomita flughaveno Malpensa en Milano, mi estis preta doni al la tieaj oficistoj honoran diplomon en la konkurso pri la plej malpense malorganizita flughaveno de Eŭropa Unio. Nun tamen montriĝas, ke la Milananoj estas miraklo de efikeco kaj ordo, kompare kun siaj kolegoj en la flughaveno de la greka urbo Preveza. Dum la italoj devis nuligi aviadilon por krei kompletan kaoson, la grekoj elturniĝis sen tiaj trukoj. Ili eĉ ŝajnis sincere surprizitaj, ke ial aperis pasaĝeroj en ilia bela flughaveno.

Kiam ni alveturis el Kopenhago mi iom miris, ke en tia malgranda flughaveno oni konstruis grandegan malplenan, klimatizitan halon antaŭ la malmultaj giĉetoj, kie estas akceptata la bagaĝo de la pasaĝeroj. Nun mi ne plu miras: la enorma halo estas bezonata por enteni la kaoson. Do, ja estas ia sistemo en la frenezo.

Post semajna feriado nia buspleno da danaj kaj svedaj turistoj alvenis ĉe la flughaveno nordie akurate, du horojn antaŭ la planita ekflugo. En la klimatizita halego estis neniu – krom la turistoj, kiuj disciplinite aranĝis vicegon antaŭ la metal-detektilo. Tuj alvenis pliaj busoj, kaj la vico plenigis la halegon de unu fino ĝis la alia. La halo estis precize taŭge longa por enteni vicegon, en kiu staris ĉiuj pasaĝeroj de unu granda aviadilo.

Fine aperis du inoj en uniformoj de biletkontrolistoj. Ili mirante rigardis la grandegan vicon, kvazaŭ ne komprenante, kion faras ĉiuj ĉi fremdaj homoj en ilia flughaveno. Ili konfuzite ion umis ĉe siaj giĉetoj, dum kvaronhro kuradis tien-reen, aperadis kaj malaperadis. Poste aperis ankaŭ du viroj en uniformoj de gardistoj. Ili komencis celkonscie okupiĝi pri la rubanda barileto, kiun oni starigis por gvidi la hom-amason.

Post tri kvaronhoroj la gardistoj kaj la biletkontrolistoj ŝajne komprenis, ke la neatendita hom-amaso ne intencas libervole eliri el la bela halo de la flughaveno sen ilia kontribuo. Du giĉetoj estis kontraŭvole malfermitaj por akcepti bagaĝon, kaj iom post iom valizoj estis tralumitaj, biletoj kontrolitaj – sed neniuj sidlokoj indikitaj. Anstataŭe oni eksciis, ke ĉiuj libere elektu sidlokon en la aviadilo.

Unue tamen oni libere elektis sidlokon en alia granda atendejo, jam kun benkoj. Post unuhora senokaza atendado subite aperis la du virinoj en uniformoj, kaj komencis ion krii en la fora fino de la halego, apud la neokupitaj giĉetoj de pasport-kontrolistoj. Ial oni decidis, ke ĉiuj pasaĝeroj devas transiri en la sekcion ”flugoj ekster EU”. Laŭ la interna logiko de la flughaveno tio sendube sekvis el la fakto, ke temis pri flugo inter du EU-landoj, Grekio kaj Danio.

Pasportojn oni tamen ne kontrolis, kaj tio ja malfacilus, ĉar mankis pasport-kontrolistoj en la ŝlositaj budoj. Por tamen aranĝi taŭgan burokratian kontrolon ĉe la transiro al la sekcio ”flugoj ekster EU”, la uniformitaj virinoj anoncis, ke anstataŭ pasportoj oni devos rekontroli la biletojn laŭ aparta listo, kaj tamen noti sur ĉies biletoj la ĝustan sidlokon.

La nordiaj turistoj jam adaptiĝis al la loka kulturo, kaj anstataŭ disciplinita vico nun formis du svarmegojn ĉirkaŭ la virinoj kun longaj listoj. Ne daŭris eĉ duonhoron ĝis venis nia vico.

– Vi ne estas en la listo, konstatis la sama virino, kiu unu kaj duonan horon pli frue kontrolis niajn biletojn.

Ŝi aludis, ke ni eble tamen rajtos ien flugi, sed tion ŝi supozeble faris nur por liberiĝi de ni. Post ŝia malapero mi eksuspektis, ke niaj nomoj estis en la alia listo, ĉe la alia ino, meze de la alia svarmego de ĉiam pli mirantaj nordiaj ekskursantoj. Sed tro malfrue – la svarmego disiris, kaj meze de ĝi jam neniu staris.

Post iom da plia atendado, jam en la mal-EU-sekcio, oni malfermis pordon eksteren. Unu mallarĝan pordon. Kaj jen reaperis la ĵus malaperintaj bilet-kontrolistoj. Por rekontroli la biletojn, kompreneble. Nun ili surprizite rimarkis, ke pluraj pasaĝeroj (tiuj, kies nomojn ili ne trovis en siaj listoj) ial ne havis indikon pri sidloko sur sia bileto. La malfeliĉulojn sen sidloko oni ŝovis flanken. Post du minutoj oni tamen subite ekpelis nin senlokulojn direkte al la aviadilo.

La feliĉaj posedantoj de lok-numeroj atakis la aviadilon de antaŭe, ni senlokuloj de malantaŭe. Ni kaptis kvar lokojn precize ĝustatempe por aŭdi la iom lacan voĉon de sveda stevardo en la laŭtparoliloj.

– Ŝajnas ke iuj havas numeron de sidloko sur siaj biletoj, aliaj ne. Ial la oficistoj de la flughaveno ŝanĝis la proceduron meze de ĉio. Sed ni fajfu pri la skribitaj numeroj, oni libere elektu la sidlokon.

Nun ĝojis ni, la senlokuloj, jam kaptintaj bonajn lokojn. La aviadilo ekis tri kvaronhorojn tro malfrue, plena je pasaĝeroj kun novaj interkulturaj spertoj.

Kompare kun la greka sperto, la italoj en Malpensa evidente estis kompletaj amatoroj en la fako de malorganizado. Ili transdonu la nomon de sia flughaveno al pli inda posedanto.