Lingva ekspedicio en Estonio

NarvaSamma text på svenska

Kiel multaj finnoj kun ioma lingva interesiĝo, ankaŭ mi plurfoje ekstudis la parencan estonan lingvon. Mi neniam atingis fluan lingvoscion, sed tamen kapablas pli-malpli kompreni gazet-artikolojn kaj – kun iom pli da peno – ankaŭ televidajn kaj radiajn novaĵojn. Ĉar mi krome bone scias la rusan, kaj dum longa tempo ne vizitis Estonion, mi pensis ke por mi kiel ĵurnalisto estus interese fari studviziton por ekscii pli pri la lingva situacio en la lando.

Kiam mi kaj mia kolego Martin Hallgren sukcesis ricevi malgrandan stipendion por tia studvizito, ni apenaŭ imagis, ke la temo iĝos tiel aktuala ĝuste dum nia vojaĝo. La daton por la vizito ni elektis, imagante ke fine de aprilo jam estos varme en Estonio. Kiam ni alvenis en la flughaveno de Talino la 23-an de aprilo, la ĉielo estis griza, pluvetis, kaj la temperaturo estis 3 gradojn super nulo. Fine de la semajno la temperaturo tamen diversmaniere altiĝis, sed pri la Bronza soldato mi verkos aparte.

En sovetia tempo la plej populara fremda lingvo en Talino estis la finna, ĉar finnaj turistoj estis riĉaj kaj la finna televido estis unu el la malmultaj fenestroj al la okcidenta mondo. Krome kompreneble la finna estas same facile lernebla (kaj foje perfide simila) por la estonoj kiel la estona por la finnoj. Ankaŭ la rusa kompreneble bone funkciis, se oni ne sciis bone paroli la estonan. Sed en kiu lingvo komuniki kun la lokanoj nun, pli ol 15 jarojn post la disfalo de Sovetio? Se kredi la rusiajn amaskomunikilojn, almenaŭ ne ruse. Laŭ daŭraj raportoj de la rusiaj televidkanaloj, la ruslingvanoj en Latvio kaj Estonio estas krude diskriminaciataj kaj la rusa lingvo ne tolerata.

TallinnLa efektiva situacio montriĝis iom alia – la vendistoj en Talino senprobleme transiris al la rusa, se mi alparolis ilin en tiu lingvo. Ĉio alia estus ja mirinda kaj kontraŭa al la leĝoj de la merkat-ekonomio, konsiderante ke 40 procentoj el la loĝantoj de Talino estas ruslingvanoj. Sed ĉiuj ŝildoj kaj reklamoj estas nur estonlingvaj, kaj ne nur en Talino, sed ankaŭ en la plej ruslingvaj partoj de la lando. La kialon ni malkovris poste, sed jam la unua kontakto kun Talinano estis instrua. Li kompreneble estis la taksiisto en la flughaveno.

Mi alparolis la taksiiston en mia mankohava estona, kaj li respondis malmultvorte. Kiam mi vidis lian nomŝildon kaj rimarkis ke li aŭskultas ruslinvan radiostacion, mi transiris al la rusa, kaj li iĝis multe pli babilema. Laŭ li, du trionoj el la taksiistoj en Talino estas ruslingvanoj, kaj ne ĉiuj ege bone scias la estonan.

– Sed la lingva inspektejo atakadas, oni devas scii la estonan. Tio vere estas troigita, ja mi ne ricevas pagon por interparoli kun la klientoj, mia tasko estas scii, kie estas la adreso kaj sekure veturigi ilin tien. Sed vere foje oni pensas, ke necesus postuli krompagon por psikologiaj servoj. Multaj klientoj volas rakonti al mi pri siaj plej privataj problemoj dum la veturo, la viroj plendas pri virin-problemoj kaj la virinoj plendas pri la viroj.

Krome montriĝis ke la taksiisto venas el la ruslingva urbo Narva, kien ni estis veturontaj, kaj ke liaj gepatroj plu loĝas tie. Laŭ li, ne nur Talino, sed ankaŭ Narva multe evoluis dum la lastaj jaroj. Tamen en Narva la ŝanĝoj koncentriĝis ĉe la ĉefstrato kondukanta al Talino – laŭ ĝi estis konstruitaj pluraj modernaj aĉet-centroj.

Tallinna bussijaamLa randoj de Talino ne faris precize tiel modernan impreson kiel mi atendis – estis multaj brile modernaj vitraj kestoj kaj turoj, sed evidente restis eĉ pli multaj sovetiecaj konstruaĵoj, el kiuj kelkaj estis en relative malbona stato. Ankaŭ centre de la urbo oni diversloke povas plu vidi la sovetian heredaĵon. Tipa kontrasto videblis en vojkruciĝo ĉe la finna grandvendejo Stockmann, kie la alian flankon de la strato regis stalinisma kremtort-aspekta domo kun sovetia stelo.

En la bagaĝ-deponejo de la aŭtobusa stacidomo la maljuna virino ne volis paroli la rusan, sed ni elturniĝis per mia miksaĵo de la finna kaj la estona. La kasistino en la bilet-giĉeto diris la prezon de bileto al Narva en la angla, rimarkinte ke ni estas eksterlandanoj. La bus-ŝoforo estis estonlingvano, sed senprobleme parolis ruse kun la pasaĝeroj. El la loĝantoj de Narva proksimume 95 procentoj estas ruslingvanoj, do preskaŭ ĉiuj pasaĝeroj en la buso estis rusoj.

Kohtla-JärveDum la vojaĝo la buso haltis unue en la mineja urbo Kohtla-Järve, tuj poste en la regiona ĉefurbeto Jõhvi, kaj poste ankaŭ en Sillamäe. Ĉiuj stratindikiloj, aliaj publikaj ŝildoj kaj preskaŭ ĉiuj reklamoj estis nur estonlingvaj, kvankam la majoritata lingvo en la nord-orienta parto de Estonio estas la rusa. Tiel estis ankaŭ en Narva, kie tre malmultaj homoj efektive parolas la estonan. Same en grandvendejoj la nomoj de sekcioj kaj informoj pri la varoj sur la bretoj estas skribitaj nur estone. La impreso estas iom skizofrenia, ĉar parole mi en Narva aŭdis la estonan lingvon nur en la hotelo, kaj tiuj, kiuj loĝas en hotelo, evidente ne estas lokanoj.

La urbo Narva estas interesa el sveda historia perspektivo, ĉar ĉi tie en la jaro 1700 la sveda reĝo Karlo la 12-a venkis super armeo de la rusa caro Petro la 1-a en la unua batalo de la Norda Milito 1700-21. Dum multaj epokoj Narva estis limurbo inter okcidenta Eŭropo kaj Rusio, kaj tia ĝi estas ankaŭ nun, jam kiel limo inter Eŭropa Unio kaj Rusio. Kaj ne nur limo, sed malfacile transirebla limo.

Ni jam en Svedio dum kelkaj semajnoj provadis aranĝi vizon por viziti ankaŭ Ivangorod, la rusian urbeton sur la alia flanko de la rivero, sed sensukcese. La sola hotelo en Ivangorod montriĝis ne havi la nepre bezonatan rajtigon de la rusia ministerio de eksterlandaj aferoj por fari la dokumentojn nepre bezonatajn por turisma vizo. La administranto de la hotelo sukcesis tamen havigi por ni tiajn dokumentojn el hotelo en Sankt-Peterburgo. Kiam la ambasado de Rusio en Stokholmo rifuzis akcepti la peterburgajn dokumentojn, ni rezignis pri nia plano doni al Rusio iom da turismaj enspezoj, kaj decidis spekti la rusian kastelon de Ivangorod nur de sur la estonia bordo de la rivero Narva.

Narva - Ivangorod

La vidaĵo efektive estas impona: sur la okcidenta, estonia bordo la blanka turo de la fortikaĵo ekkonstruita de danoj jam iam en la 13-a jarcento, sur la alia flanko la griza fortikaĵo de Ivangorod, ekkonstruita de rusoj en 1492. Lunde vespere, spite la malvarmon kaj pluveton, sur ambaŭ flankoj de la rivero staris fiŝkaptistoj. Sur la rusia flanko iu faris lignofajron, eble por varmigi sin.

En la korto de la fortikaĵo en Narva ni iom surprize trovis statuon de Lenin. Poste ni eksciis, ke ĝis la sendependiĝo de Estonio ĝi staris en la ĉefa placo antaŭ la urbodomo. Apud la fortikaĵo troviĝas ankaŭ tipa sovetia obelisko, honoranta la ”liberigintojn”. Proksime de la urbodomo, sur malnova muro de fortikaĵo, estas plia monumento al la sovetiaj trupoj, kun la ruslingva teksto ”Eterna honoro al la liberigaj soldatoj”.

Inter la du fortikaĵoj videblas la ponto, trans kiu nun devas pasi kamionoj el Eŭropa Unio al Rusio. La funkciado de la rusia doganejo ŝajnas same glata kiel la ricevado de turismaj vizoj – la vicoj de kamionoj kun grandaj furgonoj, atendantaj sur la estonia flanko, estis plurajn kilometrojn longa en merkredo, kiam ni forveturis el Narva. Lunde, kiam ni alvenis, ial tamen tute ne estis vico, kaj ni miris, kial apud la vojo, meze de nenio, staris transportebla necesejo. Poste evidentiĝis, ke ĝi ja estas urĝe bezonata de la atendantaj kamionistoj.

Ĉar preskaŭ ĉiuj malnovaj konstruaĵoj krom la fortikaĵo kaj la malnova urbodomo estis detruitaj fine de la dua mondmilito, la ĝenerala aspekto de la urbocentro de Narva tre similas al multegaj aliaj negrandaj urboj en eksa Sovetio. En la centraj partoj de la urbo multaj domoj bezonus pli da farbo, kaj la plej multaj modernaj grandvendejoj efektive troviĝas urborande. Ĉie en la tuta urbo kaj efektive ŝajne en la tuta Estonio oni povas trovi kiosketojn de la finna ĉeno ”R-kioski”, kvankam en la estona la kioskoj nomiĝas ”R-kiosk”, sen la fin(n)a i.

NarvaLa kioskoj havas la samajn kolorojn kiel en Finnlando, kaj ĝenerale memorigas pri la finnaj kioskoj de mia infanaĝo – nuntempe ja en Finnlando kaj Svedio apenaŭ ekzistas kioskoj kun giĉeto, preskaŭ ĉiuj R-kioskoj transformiĝis en butiketojn, kiujn la kliento eniras. Ankaŭ tiaj ja ekzistas en Estonio, sed la pli simpla giĉeta variaĵo ŝajnas superregi.

La finnan impreson fortigas la fakto, ke ekster ĉiu kiosko estas pendigita reklamfolio de la bulvarda gazeto Õhtuleht, la plej granda ĵurnalo de Estonio, kaj laŭaspekte tre simila al finnaj bulvardaj gazetoj. Devas temi pri ia ĝenerala interkonsento kun la kioska ĉeno, ĉar en Narva certe malmultaj aĉetas estonlingvan gazeton. Mi provis demandi ĉe unu kioska vendisto, ĉu efektive oni vendas multajn ekzemplerojn de Õhtuleht, sed ŝi ŝajne opiniis la demandon iom stranga – eble ŝi suspektis ke mi reprezentas la lingvan inspektejon? Ŝi ĉiukaze diris, ke oni ja ĉefe aĉetas ruslingvajn gazetojn, sed se oni ja aĉetas ion estonlingvan, do unuavice ĝuste Õhtuleht.

En unu el la modernaj kaj okcidentecaj aĉet-centroj tuj ekster la urbocentro ĉiuj ŝildoj same estas en la estona, tamen en la kafejo la nomoj de la desertoj sur la nigra tabulo estas paralele skribitaj ankaŭ en la rusa. En la kinejo en la tria etaĝo de la aĉetcentro oni montras ĉefe usonajn filmojn. Mi demandis al la kasisto, en kiu lingvo la filmoj estas, kaj ŝi klarigis, ke kutime estas en la originala lingvo, kun tekstoj kaj en la estona kaj en la rusa. Kelkaj filmoj tamen estas montrataj kun rusa parolo.

En liten tidningsredaktion i NarvaLa unua vizito en nia programo estis ĉe Sergej Stepanov, la ĉefredaktoro de la ruslingva ĵurnalo Narvskaja Gazeta. La gazeto estas la daŭriganto de la iama komunisma Narvskij Raboĉij (Narva Laboristo), kaj Sergej Stepanov akcentis, ke temas pli la plej malnova gazeto de la urbo. La gazeto aperas dufoje semajne, kaj la eldonkvanto ne estas ege impona: 3.500 ekzempleroj. Krome la sama entrepreno eldonas tre magran kaj senenhavan estonlingvan gazeteton, kies eldonkvanto estas nur 500 ekzempleroj. Ĝenerale la gazeta merkato en la urbo ŝajnas iom problema, ĉar estas tri mezgrandaj gazetoj, kiuj konkurencas unu kun la alia, kaj kun semajna senpaga gazeto de la municipo, kiu elsuĉas ĉiujn anoncojn.

Ajnakaze, ĉe Sergej Stepanov ni petis bazajn informojn pri la urbo, kaj eksciis, ke la ĉefa laborejo ne estas la teksaĵ-fabriko Kreenholm, kiel ni kredis, sed la du grandaj elektrejoj, kie oni bruligas la olean ŝtonon de Kohtla-Järve kaj produktas energion por granda parto de Estonio. La oficiala senlaboreco estas malalta, 7 procentoj, parte pro migrado de laborforto. En la urba konsilantaro tre grandan majoritaton havas la Centra partio, kiu subtenas la rajtojn de la ruslingvanoj kaj de malriĉuloj. Laŭ Sergej Stepanov (evidente mem ne subtenanto de la Centra partio) ĝi estas preskaŭ rekta heredanto de la Komunisma partio de Sovetio.

AlkoholipoodKiam ni demandis pri la ŝildoj kaj skribaĵoj, kiuj ĉie en la urbo estas estonlingvaj, kvankam la urbanoj parolas la rusan, Sergej Stepanov klarigis, ke en Narva oni sekvas la Leĝon pri la lingvo, kiu postulas, ke publikaj ŝildoj estu en la estona. Aliflanke la leĝo ne malpermesas, ke estu aldone ŝildo ankaŭ en la rusa, sed laŭ Sergej Stepanov la urbanoj ne certas pri la leĝo kaj timas eventualajn problemojn kun la lingva inspektejo. Krome aldono de rusaj ŝildoj kostus pli da mono.

La Leĝo pri la lingvo povas laŭ Sergej Stepanov foje konduki al tute absurdaj sekvoj. Laŭ la leĝo, la diskutoj en la urba konsilantaro devas okazi en la estona, sed preskaŭ ĉiuj deputitoj estas ruslingvanoj, kaj parto tute ne scias la estonan. Dum la antaŭa mandat-periodo la konsilantaro ĉiam havis neformalan, ruslingvan kunsidon antaŭtagmeze, por diskutoj. Poste, vespere, okazis la oficiala kunsido, dum kiu la prezidanto voĉlegis la proponojn en la estona, kaj la deputitoj senvorte voĉdonis laŭ la anticipa interkonsento. Dum la nuna mandatperiodo la urba konsilantaro decidis simple fajfi pri la leĝo, kaj havi kunsidojn en la rusa spite la malpermeson.

La lernejoj en Narva plu estas ruslingvaj, kvankam la registaro dum longa tempo diskutas plian estonigon de la lerneja sistemo. Laŭ la nun valida decido, ĉiuj lernejoj ekde aŭtuno 2007 devos transiri al estonlingva instruado, eĉ se ne en ĉiuj studobjektoj, do almenaŭ en multaj.

– Tio estas plia absurdaĵo, ĉar tio simple ne eblas. Estas 13 lernejoj en la urbo, kaj laŭ niaj esploroj en tiuj lernejoj sume estas 15 instruistoj,kiuj entute kapablus instrui en la estona en iel akceptebla nivelo, diras Sergej Stepanov.

Eesti Raadio, NarvaPoste ni pluiris al la loka redakcio de Estona radio. Unu el la tutlandaj kanaloj de Estona radio, Kanalo 4, estas tute ruslingva, kaj la redakcio en Narva unuavice produktas programerojn ĝuste por la ruslingva kanalo. Antaŭe estis ses ĵurnalistoj, nun la kvanto estas reduktita al kvar. La kvar ĵurnalistoj produktas duonhoran programon kun lokaj novaĵoj en ĉiu labortaga mateno, kaj krome raportaĵojn por la tutlanda vespera ruslingva novaĵ-elsendo. Aldone unu el la ĵurnalistoj, estonlingvano, faras lokajn raportaĵojn pri Narva por la tutlanda estonlingva programo.

La ĉefo de la redakcio, Galina Ŝustrova, rakontas ke neniu plu pensas pri la estonlingvaj ŝildoj aŭ pri la manko de ruslingvaj tradukoj.

– Oni multe parolis pri tio tuj post la sendependiĝo, sed nun ĉiuj jam alkutimiĝis. Se oni ĉiutage iras al vendejo, oni ne rigardas la ŝildojn, oni ĉiukaze scias en kiu breto oni trovas la bezonatajn varojn. Sed por maljunuloj ja estas problemo, kiam ili ricevas medikamenton kaj la instrukcioj estas nur en la estona, kiun ili ne komprenas. Tio povas eĉ esti danĝera.

Laŭ Galina Ŝustrova estis diversaj klopodoj por ricevi permeson konduki la oficialan internan korespondadon kaj la kunsidojn de la urba administracio en la rusa, sed senrezulte. En la praktiko oni laŭ ŝi tamen ofte ignoras la leĝon kaj skribas dokumentojn en la rusa. Ŝi aliflanke diras, ke ŝi komprenas la lingvan politikon de la estona registaro.

Eesti Raadio, Narva– Estas tre multaj ruslingvanoj en Estonio, pli ol 40 procentoj. La rusa estas grava lingvo kaj Rusio estas tuj apude. Se en Estonio oni donus al la rusa lingvo oficialan statuson, ĝi tute sufokus la estonan. Kaj por junuloj estas grave lerni la ŝtatan lingvon, tial estas bone se pli granda parto de la lerneja instruado estos en la estona. Narva estas ofte konsiderata kvazaŭ ĝi ne vere estus parto de Estonio, por ŝanĝi tion necesas, ke la juna generacio bone lernu la estonan.

Poste ŝi faris sufiĉe longan intervjuon kun mi por la loka, merkreda matena elsendo, kaj demandis kial ni venis al Narva. La enkonduko de la raportaĵo iom amuzis min, kiam mi aŭdis ĝin en la radio la sekvan matenon: ”Hieraŭ nian urbon vizitis ne nur la nova ministro de kulturo, sed ankaŭ la svedaj ĵurnalistoj Kalle Kniivilä kaj Martin Hallgren…”

Post la radio ni trovis tempon viziti ankoraŭ unu redakcion, tiun de la plej granda loka gazeto, Viru Prospekt, kun eldonkvanto de 5.500 ekzempleroj. La gazeto antaŭe nomiĝis Krengolmskij Prospekt kaj estis la gazeto de la teksaĵ-fabriko Kreenholm. Kiam la sveda entrepreno Borås Wäfveri aĉetis la fabrikon, la gazeto estis vendita, kaj sukcese sendependiĝis.

Viru ProspektLa redaktoro Tatjana Zavjalova, same kiel Galina Ŝustrova, bone komprenas la lingvan politikon de la estona registaro, kaj opinias tre grava, ke la junuloj bone lernu la estonan. Tial ŝi ankaŭ subtenas la strebadon estonigi la instruadon en la lernejo. La ĉefa problemo laŭ ŝi estas, ke estonlingvaj instruistoj ne emas veni labori en Narva. Kiam mi petas ŝin nomi gravajn lokajn demandojn, pri kiuj la gazeto multe skribis dum la lastaj jaroj, ŝi tute ne mencias la lingvan situacion. Anstataŭe ŝi parolas pri la planoj konstrui novan domon por la loka filio de la Tartua universitato en Narva, kaj pri la Bronza soldato, la soveta milita monumento en Talino.

– Jes, ĝi ne estas loka, sed ni ja havas niajn lokajn monumentojn ankaŭ en Narva. Kaj eĉ estis proponoj, ke oni starigu monumenton al Petro la Granda en Narva, la prezidanto de la urba konsilantaro eĉ diras, ke iu en Moskvo pretas donaci tian statuon al la urbo. Aliaj diras, ke Petro la Granda nenion bonan faris por Narva, nur konkeris ĝin.

Narva keskraamatukoguPost la tria redakcio ni decidas viziti ankaŭ la urban bibliotekon. Sciante nur la rusan ne eblus eĉ trovi ĝin, ĉar la montrilo sur la ĉefa strato diras nur ”Keskraamatukogu”, ”Centra biblioteko” en la estona. Same estas skribite super la pordo. Sed la ŝildo estas nur simbola – interne la plej granda parto de la libroj ja estas en la rusa. La biblioteko estas tre agrabla kaj ŝajnas bone provizita. Bibliotekisto kun kiu mi parolas diras, ke la ĉefa merito apartenas al la unua kulturministro de sendependa Estonio.

– Oni tuj post la sendependiĝo faris bibliotekan leĝon, laŭ kiu la ŝtato devas doni certan kvanton da mono por aĉeto de libroj en bibliotekoj, depende de la kvanto de loĝantoj en la municipo. Tio estas multe pli bona ol en la aliaj baltaj landoj, kie bibliotekoj estas pure municipa afero, kaj la municipoj daŭre volas ŝpari monon.

Narva krome havis apartan bonŝancon, ĉar en la lastaj jaroj de Sovetio, en 1987, estis konstruita tute nova biblioteko, speciale projektita ĝuste por tiu celo.

– Nun jam pasis dudek jaroj, iujn aferojn oni farus alimaniere se oni nun planus la domon, kaj ĝi ja jam bezonus riparon, sed tamen ni ĝojas ke oni ĝin konstruis.

Merkrede matene ni ekveturis buse al Talino, kie ni turismumis posttagmeze, kaj ankaŭ vizitis la Bronzan soldaton, antaŭ kiu estis grandega kvanto da floroj, kaj grupoj da ruslingvaj homoj, kiuj fotadis la monumenton, la florojn kaj unu la alian. Sed pri la Bronza soldato pli en aparta teksto.

PostimeesEn ĵaŭdo, ankoraŭ antaŭ la forveturo, ni vizitis la redakcion de Postimees, kiu laŭ mi estas la plej bona kaj profesieca gazeto de Estonio. Ĝi estas aparte interesa, ĉar ĝi antaŭ unu jaro fondis ruslingvan eldonon, kiu en mallonga tempo iĝis la plej populara ruslingva gazeto de la lando.

– Tio estas, ĉar ĝi simple estas la plej bona ruslingva gazeto en Estonio, diras la ĉefo de la ruslingva eldono, Viktorija Korpan, sen falsa modesteco.

El mia vidpunkto de okcidenta ĵurnalisto mi pretas konsenti – la ruslingva Postimees estas inter la plej profesiecaj ruslingvaj gazetoj kiujn mi vidis, kaj nepre la plej bonkvalita en sia klaso, kun eldonkvanto de nur 20.000 ekzempleroj. Certe helpas, ke tre granda parto de la materialo estas simple tradukata el la pli granda estonlingva versio. En la redakcio estas kvin tradukistoj kaj nur tri propraj raportistoj.

La redakcio de Postimees estas ĝenerale tre plaĉa loko, ĉar oni tie tre pragmate sintenas al la lingva demando: oni volas havi laŭeble multajn legantojn, kaj ne gravas ĉu ili estu ruslingvanoj aŭ estonlingvanoj. Ankaŭ la retejo de la gazeto estas dulingva, eĉ se la estonlingva sekcio estas iom pli ofte ĝisdatigata.

PostimeesKomparo de la estonlingva kaj ruslingva eldonoj de Postimees montras, ke preskaŭ ĉiam la ĉefaj novaĵoj estas la samaj, la enhavo de la artikoloj estas la sama, sed foje la titolo povas havi iom alian nuancon en la du lingvoj. Viktorija Korpan rakontas, ke nur unu fojon ŝi malakceptis materialon el la estona eldono kaj decidis ne publikigi ĝin en la rusa. Temis pri karikaturo, en kiu la Bronza soldato estis montrata kun futbalo sub la brako, anstataŭ kasko.

– Tio povus sen neceso kolerigi niajn legantojn. Humuron oni komprenas tre diversmaniere.

Kiam mi demandas al Viktorija Korpan, ĉu Postimees do malsame raportas pri la okazaĵoj ĉirkaŭ la Bronza soldato en la du lingvoj, ŝi diras ion, kion mi neniam antaŭe aŭdis de ruslingva ĵurnalisto en eksa Sovetio:

– Ne, novaĵoj estas novaĵoj.

Ankaŭ ŝin tamen influis la fortaj emocioj ĉirkaŭ la sovetia monumento, ŝi konfesas.

– Mi neniam pensas en kategorioj kiel ”ni” kaj ”ili”, kiam temas pri miaj estonlingvaj kolegoj ĉi tie en la redakcio, mi estas bone adaptita al la estona socio kaj eĉ laboris en estonlingva redakcio antaŭ ol mi venis ĉi tien, kvankam mi estas ruso. Sed kiam oni lastatempe intervjuis min en la radio pri la Bronza soldato mi rimarkis, ke mi neintence diris ”ni”, kiam mi parolis pri la diversaj popolgrupoj. Tio ne estis bona sento.

Post la forporto de la Bronza soldato kaj la postaj okazaĵoj en la stratoj de Talino iĝis eĉ pli evidente, ke ne ĉiam estas facile plaĉi al du malsamaj legantaroj samtempe. En la sabata, estonlingva eldono de Postimees aperis akra komentario kun la titolo Tundmatu vene pätt (Nekonata rusa huligano), kiu komparis la rabantajn rusajn junulojn kun la rusaj soldatoj dum la dua mondmilito. La artikolo ne aperis en la rusa versio de Postimees (la rusa versio neniam aperas sabate), sed rusan tradukon aperigis la rusia retejo InoSMI.

En la lunda eldono de Postimees aperis pli pripensema komentario de Viktorija Korpan kaj en la rusa, kaj en la estona [ÄngistusНа душе тошно]. Ŝi komparis la okazaĵojn kun la kontraŭstaro de la Estona Popola Fronto kaj la sovetiema ”Inter-movado” en la lasta jaro de Sovetio, kaj finis: ”oni ne detruu tion, kion ni sukcesis atingi antaŭ dek sep jaroj”. En siaj komentoj rusaj legantoj per tre akraj vortoj akuzis ŝin kaj la gazeton Postimees pro falseco, kaj atentigis pri la estonlingva komentario, neniam aperinta en la rusa.

Pli da fotoj jen

Pli pri Estonio: Monumenta krizo trafas Estonion

5 kommentarer till “Lingva ekspedicio en Estonio

  1. Mi tre interesite legis vian artikolon. Ĝi daŭre pensigis min pri la lingva situacio en mia lando Belgio. Sed en Estonio estas alia solvo ol en Belgio

  2. Bone, Kalle, estas artikolo verkita de sperta profesiulo. Ĉu vi aperigis aŭ aperigos la tekston ankaŭ aliloke?

  3. Mi faros ian svedan version kiel raporton al mia labordonanto, kaj supozeble ankaŭ ĝin aperigos en mia retejo. Publikigo de la esperanta versio aliloke ja eblus, sed iu montros intereson. Eble Etnismo?

  4. Bonega raporto. Mi sugestas fari ankaŭ finnan version, rekomendas oferti al ekz-e Viikkolehti.

Kommentarerna är stängda.