i Esperante

La angla venkis

325px-cb_theark_2jpg.jpgPost tutlanda telefona baloto, en kiu estis donitaj pli ol du milionoj da voĉoj, anglalingva kanto denove estis elektita por reprezenti Svedion en la ĉiujara eŭropa kantkonkurso de Eurovision. La kanto kun la nomo The Worrying Kind fakte estas tre bona [spektu jen], kaj se mi voĉdonus, mi supozeble subtenus ĝin. Aliflanke, la preskaŭ kompleta angliĝo de tiu kantkonkursa scenejo en Svedio estas pripensinda fenomeno.

El la dek kantoj kiuj partoprenis la svedan finalon la 10-an de marto, ses estis anglalingvaj. La kvin pintajn lokojn en la konkurso kaptis anglalingvaj kantoj. Kompreneble la sukcesoj de la diversaj kantoj ne estis difinitaj nur de la lingvo, sed estas evidente, ke la angla lingvo gajnas terenon. Des pli klara tio estas, kiam oni konsideras, ke la gajninta grupo, The Ark, estas konata, profesia sveda rok-bando, kiu ĉiam kantas en la angla.

La anglalingiĝa tendenco en la kantkonkurso de Eurovision fakte estis enkondukita de Svedio jam en la jaro 1965, kiam Ingvar Wixell prezentis la kontribuon de Svedio kun la nomo Absent Friends. Ĝis tiu jaro ekzistis neniuj reguloj pri la lingvo, en kiu la kantoj devis esti prezentitaj, kaj en 1965 Eŭropo ŝajne ankoraŭ ne estis preta por la angliĝo de la scenejo. Tuj post la unua sveda provo estis enkondukita nova regulo, laŭ kiu la kantoj devis esti prezentitaj en oficiala lingvo de la lando kiun ili reprezentis. La regulo validis ĝis la jaro 1972, kaj denove en la jaroj 1978-1998.

Ekde la jaro 1999 do validas la reguloj de la libera merkato. Kaj ekde la jaro 1999 ĉiuj kantoj, kiuj reprezentis Svedion en la konkurso, estis prezentitaj en la angla. Simila evoluo okazis ankaŭ en Finnlando, tamen kun unujara prokrasto: la lasta finnlingva kanto reprezentis Finnlandon en la jaro 1999, kaj ekde la jaro 2000 ĉiuj kantoj estis anglalingvaj.

Ankaŭ por la jaro 2007 Finnlando elektis anglalingvan kanton: ”Leave Me Alone”, kiun prezentos Hanna Pakarinen. Ŝi estas aparte interesa kazo, ĉar ŝi iĝis tutlande konata pro sia venko en la finnlanda versio de la televida kantkonkurso ”Idols”. (La origina brita konkurso nomiĝas Pop Idol.) Kiel gajninto de la konkurso ŝi kantis en televido la speciale verkitan finnlingvan kanton ”Tulin voittamaan” (Mi venis por venki), sed poste ŝi enmerkatigis anglalingvan version, kiu bone vendiĝis sub la titolo ”Love is Like a Song”.

Do, almenaŭ en Svedio kaj Finnlando la angla lingvo jam atingis sian finan venkon en la branĉo de eŭropa kultura konkurado. Kompreneble multaj kantistoj por interna uzo daŭre prezentas en la sveda kaj en la finna, kaj precipe en Finnlando la propralingvaj kantoj havas tre fortan pozicion en la interna merkato. Sed por ekstera uzo ili evidente ne taŭgas.

Oni povus aserti, ke kantoj por internacia publiko devas esti en la angla por esti komprenataj, sed ĝuste en la kantkonkurso de Eurovision tiu argumento apenaŭ validas. Unue, la kantoj ja reprezentas diversajn landojn kun supozeble malsamaj kulturoj, do oni povus opinii natura, ke ili estu en diversaj lingvoj. Due, kaj pli grave, la publiko sekvas la konkurson pere de televido. Do, se la enhavo de la tekstoj vere gravus, estus bagatelo anticipe aranĝi, ke ili estu tradukitaj al lokaj lingvoj kaj aperu kiel subtekstoj sur la ekrano. Ĝis lastatempe tiel eĉ estis en finna televido – kiel estas nun mi ne scias, ĉar mi de kelkaj jaroj ne spektis la konkurson en finna televido.

Ne, la ĉefa kialo de la angliĝo estas alia: la populara kulturo ĉiam pli estas la ĉeftereno de la angla lingvo. Popularaj filmoj kaj televidserioj estas anglalingvaj, komputilaj ludoj estas anglalingvaj, kaj internacie popularaj bandoj estas anglalingvaj – sendepende de tio, ĉu ili venas el Usono, Britio, Svedio aŭ Finnlando. Kion oni kantas ne tre gravas, se nur oni kantas en la angla – malofte oni klopodas precize kompreni la vortojn, kaj eĉ banalaj tekstoj povas ŝajni profundaj, se oni kaptas nur unu vorton el tri. Tial ankaŭ ne tre gravas, ĉu vere oni kantas en bona angla lingvo, kondiĉe ke iom similas. (Anglalingvanojn tro malbona prononco supozeble povas ĝeni, sed tio estas la prezo, kiun ili devas pagi pro la tutmondiĝo de la angla.)

Antaŭ kelkaj tagoj mi veturis hejmen de laborejo kun kolego, kaj li petis min ŝalti muzikon en la aŭto. Mi aŭdigis al li kelkajn kantojn de mia kompaktdisko kun miksa koktelo, kaj antaŭ unu kanto mi preterpase diris, ke temas pri sveda bando. Li ĝue aŭskultis la rokaĵon, sed kiam mi tuj poste demandis al li, en kiu lingvo ĝi estis prezentita, li ne povis respondi.

Li rebutonumis al la kanto, aŭskultis, aŭskultis, prave rekonis iujn latinidajn ecojn, sed ne povis diveni la lingvon, kvankam li bone scias, ke mi estas esperantisto. Belorusa? Samea? Kiam mi rakontis, ke la kanto estis ”Liza pentras bildojn” de la sveda bando Persone, li estis komplete surprizita – tio ne taŭgis kun lia mondobildo. Li ne pensis, ke povas ekzisti serioza muziko en Esperanto.

Kian ŝancon havus do esperantlingva kanto en la konkurso de Eurovision? Supozeble oni parolus nur pri tio, ke la kanto estas en Esperanto, kaj tute ne aŭdus la muzikon. Se kanto estas en la angla, oni aŭdas la muzikon, kaj tute ne pensas, en kiu lingvo ĝi estas kantata. La angla venkis – almenaŭ tiuterene.

  1. Saluton, Kalle!
    Mi skribis pri simila afero en mia blogo, pri la selektado de la hispana kanto. En tiu ĉi kazo, oni ne petis kanton en la angla, sed oni konsilis ke ĝi havu tekston aŭ refrenojn en ĝi. Kaj fine, oni selektis kanton titolitan ”I love you mi vida”.
    En tiu ĉi kazo, do, ne venkis la angla, sed la stulteco.

Kommentarer inaktiverade.