La angla ne venkis

serbia_lavalla_iso.jpgMale ol oni eble povis atendi, la angla ne venkis en la ĉi-jara kant-konkurso de Eurovision. Inter la pintaj kvin kantoj nur du estis en la angla: la kantoj de Rusio kaj Turkio. La gajninta kanto de Serbio estis kantita en la serba, la duan lokon okupis Ukrainio, kies kontribuo ne estis en iu rekonebla lingvo, kaj la kvinan lokon okupis la propralingva kontribuo de Bulgario.

Almenaŭ same interesa kiel la lingva bilanco de la konkurso estis la kultur-geografiaj trajtoj, kiuj ĉi-jare eble estis pli klare rekoneblaj ol iam antaŭe. Laŭ la distribuo de la plej altaj poentoj rekoneblas ia kerna nord- kaj okcidenteŭropa kultura kampo, kiu klare apartiĝas de la sud-orienteŭropa direktiĝo. Ene de ambaŭ tiuj landogrupoj, oni ĉefe voĉdonas por la anoj de la sama grupo, kun kelkaj facile klarigeblaj esceptoj.

Ekzemple, Germanio ĉiam donas altajn poentojn al Turkio, ĉar en Germanio loĝas multaj turkoj. Kaj eble pro simila kialo la kanto de Rusio ricevis 12 poentojn de Estonio. Aliflanke la eternaj malamikoj Turkio kaj Grekio ne kutimas doni multajn poentojn unu al la alia, kvankam la muzik-gustoj en tiuj du landoj ŝajnas tre similaj. Ĉi-jare la kantoj de Grekio kaj Turkio estis preskaŭ identaj. Idente kretenaj por posedanto de nordia muzik-gusto. Kaj Turkio montris sin pli pacama (4 poentoj) ol Grekio (0 poentoj).

Iom dise de tiu dupolusa interpreto ŝajne staras Iberio, kies muzik-gusto klare havas ion komunan kun orienta Eŭropo. Portugalio donis la maksimumajn 12 poentojn al Ukrainio kaj 10 poentojn al Moldavio, dum Hispanio donis 12 poentojn al Rumanio, 10 poentojn al Bulgario kaj 8 poentojn al Armenio.

Antaŭe la orienteŭropaj landoj (kiuj nun nomas sin centreŭropaj) ne partoprenis en la konkurso de Eurovision, sed havis sian propran konkurson. Nun ili ne nur partoprenas, sed krome la kvanto de sendependaj landoj en la orienta parto de Eŭropo kreskis. La loĝantoj en tiuj landoj, ne mirinde, ofte sentas proksimecon kun (iuj el) siaj najbaroj, kaj tio evidentiĝas ankaŭ dum la voĉdonado.

En Svedio jam anticipe aperis multaj plendoj pri ”la orienteŭropa kantkonkurso”, kaj postuloj, ke oni rekonsideru la regulojn, por ke orienta Eŭropo ne komplete superregu estonte. En Estonio pri la temo esprimis sian opinion eĉ la prezidanto de la parlamenta komisiono pri EU-aferoj, la dekstra politikisto Marko Mihkelson. Li asertis, ke la konkurso en sia nuna formo pli dividas ol unuigas Eŭropon, kaj demandis, ĉu indas, ke Estonio (kies kanto ja ne atingis la finalon, ricevinte seriozajn poentojn nur de Latvio, Litovio, Finnlando kaj Danio) entute plu partoprenu en la konkurso.

El alia vidpunkto oni povus ĝoji, ke la popoloj de eksa Jugoslavio, spite la kruelajn militojn de la 90-aj jaroj, nun evidente sentas ian komunecon. Ja la kanto de Serbio ricevis la pintajn 12 poentojn de Bosnio, Kroatio, Makedonio, Montenegro kaj Slovenio.

Interesa estas ankaŭ la fakto, ke ĝuste en la Balkana regiono la fina venko de la angla en la muziko evidente ankoraŭ ne proksimas. Iom surprize, la gajninta serba kanto ”Molitva” (”Preĝo”) cetere krom la serba estas registrita ankaŭ en angla, rusa… kaj finna versioj, kun tekstoj iom malsamaj de la originalo. [Ĉiuj versioj jen.]

La kanto estas bona, sed aŭskultante la finnan version mi subite povas imagi, kiel devas senti sin anglalingvanoj. Kia beno, ke la finna verŝajne ne riskas iĝi mondolingvo, kaj mi ne devos ĉiutage aŭdi ĝin mistraktata de mallertaj alilingvanoj. Sed kompreneble estus aliaj avantaĝoj… eble tamen?

(Foto: YLE)

2 kommentarer till “La angla ne venkis

  1. Kiu tradukos ”Molitva” esperanten?
    Kiu kantos? – Jomo ? (slavumas)

Kommentarerna är stängda.