Kristnaska morala dilemo

Senpaga retaliroLa kristnaskajn festotagojn ni ne pasigas hejme, sed mi tamen bezonas de tempo al tempo aliri la reton. Mi plurfoje ligiĝis uzante la poŝtelefonon, sed la rapideco ne estas tute kontentiga, kaj krome sendado kaj ricevado de grandaj dosieroj estas relative kosta afero.

Sed poste mi rigardis tra la fenestro de la dua etaĝo, kaj ekhavis ideon. Je la distanco de eble kvindek metroj kontraŭ ni staras longa duetaĝa loĝdomo kun amaso da apartamentoj. Konsiderante la disvastiĝon de hejmaj sendrataj retnodoj, la komplikecon de ties agordado, kaj la ĝeneralan nivelon de teknika klero, mi elkalkulis, ke certe en almenaŭ kvin el la apartamentoj estas sendrata reto, kaj certe almenaŭ unu el tiuj kvin forgesis aŭ malsukcesis fermi sian nodon al eksteruloj.

Do, mi metis mian komputilon sur la fenestran breton, serĉas sendratajn retojn, kaj kio aperas? Ne kvin, sed ok videblaj retoj. Ja povas esti pliaj, kiuj estas kaŝitaj de flanka vido.

La plej multaj el tiuj ok certe ja estas fermitaj per ŝlosilvorto, sed sendube ne ĉiuj. Plej kredeble atingeblos reto, kies posedanto eĉ ne entajpis propran nomon por sia nodo, sed lasis la fabrike instalitan nomon de la aparato. Do, mi klakas la reton kun la karakteriza nomo Belkin54g, kaj jen: tute akceptebla ligo aperas. Senpage, kaj kun bona rapideco. Per tiu ligo mi nun enretigas ĉi tiun blogaĵon

Sed jen la ĉi-foja morala dilemo: ĉu mi misfaras, uzante la ligon de la naivulo? Unuflanke, mi ja uzas servon, por kiu pagis ne mi. Aliflanke, mi ja ne provas eniri fremdan komputilon kaj ĝenerale neniel malutilos al la posedanto de la nodo. Plej kredeble tiu eĉ ne rimarkos malrapidiĝon de la ligo, ĉar apenaŭ ni ambaŭ provos sendi aŭ ricevi grandajn dosierojn samtempe.

Kompreneble ĉi tio funkcias nur, se la sennodaj retumantoj estas malmultaj, kaj la pagantoj multaj. Se ĉiuj aliaj loĝantoj de la korto nuligus siajn retabonojn kaj ekuzus la nefermitan nodon, la posedanto de la nodo baldaŭ ekplendus ĉe la retprovizanto. La firmao esplorus la situacion, kaj konsilus al la naivulo fermi sian nodon per ŝlosilvorto. Kaj jen fino de la senpaga surfado de aliuloj.

Ja estas praktike havi bonan aliron al la reto ankaŭ kiam oni ne estas hejme, kaj eĉ ekzistas sistemo, laŭ kiu posedantoj de sendrataj nodoj povas tute intence, interŝanĝe disponigi al anoj de la sama sistemo parton de sia retabono. Tiam ili mem interŝanĝe povas uzi parton de la retabono de aliaj, kiam aperas bezono. Sed bedaŭrinde la anoj de tiu sistemo ankoraŭ estas tro malmultaj, do oni nur hazarde povas havi utilon de ĝi. Kaj mi momente eĉ ne memoras ĝian nomon, do ne povas aliĝi…

Do, mi sen grandaj skrupuloj plu uzos la reton de la naivulo en la kontraŭa domo – tiu ja ne kapablas min malkovri, kaj se la naivulo spertos etan, apenaŭ rimarkeblan malrapidiĝon de sia ligo en iu momento, do, jen taŭga puno pro tio, ke la reto ne estas protektita.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

4 svar på ”Kristnaska morala dilemo”

Se tio helpas solvi la dilemon, mi diras ke mi lasas mian konekton malfermitan por kies ajn profito. Mi tute senĝene ofertas ĝin al najbaroj kaj preterpasantoj

Kompreneble, mi kaŝis la aliron al administrado fermita per ŝlosvorto.

Estas alia morala/leĝa dilemo, rilate al mia ago: se krimulo (ekz., pederasto) uzas mian reton… ĉu mi respondecas? Mia propra respondo estas ne ĉar la ŝarĝo de respondeco falu ĉiam sur la aktivulon, ne sur la pasivulon; kaj se juĝisto pretas procezi min li havas neniun pruvon ke mi vere krimis, precize ĉar la reto estas malfermita.

> Mi tute senĝene ofertas ĝin al najbaroj kaj preterpasantoj

Mi ĝuste volis komenti, ke eble multaj el la homoj, kiuj ne fermis sian reton, eĉ ne kontraŭus la flankan uzon.

Eble ili efektive ne kontraŭas, aŭ ne kontraŭus. Sed plej kredeble ili ne pensas aŭ entute konscias pri tiu eblo, se ili eĉ ne kapablas ŝanĝi la fabrike instalitan nomon de sia retnodo.

Stängt för kommentering.