Dekstra vento en Finnlando

ihmiselle_hyva.jpgMatti Vanhanen, la estro de la centra partio, kredeble restos ĉefministro ankaŭ post la elektoj okazintaj la 18-an de marto – sed pli pro bonŝanco ol pro elekta sukceso. Lia partio perdis kvar lokojn en la parlamento, perdo de kvina loko kostus al ĝi la pozicion de la plej granda partio, kaj la tabureton de la ĉefministro.

Eĉ pli serioze malgajnis la socialdemokratoj, kiuj sidis en la registaro senhalte ekde 1995, sed nun estis forblovitaj de neatendite forta dekstra vento.

La konservativa partio kreskigis la kvanton de siaj mandatoj en la parlamento de 40 al 50 el la sume 200 lokoj, kaj ĝia 35-jara estro Jyrki Katainen per tio gajnis certan lokon en la sekva registaro. Li iom diskrete, sed tamen plej klare el la finnlandaj politikistoj, esprimis opinion por aliĝo al la milit-alianco Nato.

Se kalkuli en procentoj, la plej granda gajnanto de la elektoj tamen estas la dekstra populisma partio kun la mirinda nomo Perussuomalaiset, tradukebla kiel “ordinaraj finnoj”, “veraj finnoj”, “fundamentaj finnoj” aŭ io tia.

La partio kontraŭas la fortan oficialan pozicion de la minoritata sveda lingvo en Finnlando, kaj eĉ ne havas svedlingvan version de sia hejmpaĝo, male ol ĉiuj aliaj partioj. Sed la oficiala nomo de la partio tamen estas tradukita ankaŭ al la sveda, kaj ial ĝi estas malpli naciisma ol ĝi povus esti: “Sannfinländarna”, “La veraj finnlandanoj”, tiel inkluzivante ankaŭ la svedlingvanojn. La anglalingva nomo estas “True Finns”.

La “veraj finnoj” pli ol duobligis sian parton de la voĉoj al 4 procentoj, kaj kreskigis la kvanton de siaj mandatoj en la parlamento el 3 al 5. La sukceson donis akra kritiko kontraŭ la EU-burokratio, kontraŭ la etablitaj partioj kaj kontraŭ deviga instruado de la oficiala sveda lingvo en la finnlingvaj lernejoj. Sed la ĉefa ŝlosilo al sukceso tamen estis la lerta demagogio de la rapidbuŝa partiestro, Timo Soini.

La politiko pri enmigrado ne estas tre granda demando en Finnlando, eble ĉar la kvanto de enmigrintoj estas malgranda kompare kun multaj aliaj landoj. La “veraj finnoj” tamen klopodis kolekti pliajn poentojn per sia postulo, ke enmigrantoj, kiuj kulpis je krimoj, estu elĵetitaj el la lando, senkonsidere al tio, kiom serioza estas la krimo. Unu televida reklamo kun tiu temo estis rifuzita de la komerca televidkanalo MTV3. En la reklamo la kandidato, la subnivela pop-stelulo Frederik (vera nomo Ilkka Sysimetsä), proponas ke oni metu poŝtmarkon sur la pugon de enmigrintaj krimuloj kaj tiel forsendu ilin. Li ricevis proksimume 1 200 voĉojn sed ne estis elektita.

Antaŭ cent jaroj, en 1907, en Finnlando unuafoje estis elektita unuĉambra parlamento, kaj unuafoje en la mondo virinoj povis voĉdoni kaj esti elektitaj same kiel viroj. En 1907 el la 200 parlamentanoj 19 estis virinoj. Eni 2007 oni elektis rekordan kvanton da virinoj, 84 el 200. Tiel 42 procentoj el la parlamentanoj nun estas virinoj. En Svedio tiu cifero estas iomete pli alta, 47 procentoj.

Ĉi-foje la unuan fojon finnlanda civitano kun klare eksterlanda fono havis seriozan ŝancon esti elektita en la finnlandan parlamenton. Zahra Abdulla, kandidato de la verdula partio en Helsinko, kun radikoj en Somalio, tamen finfine ne sukcesis. [Posta komento: Kiel Jouko Lindstedt prave rimarkigis, ja estis iuj malpli ekzotika enmigrintoj en la finnlanda parlamento, almenaŭ la estonino Hella Wuolijoki jam en 1946. Ankaŭ en 2007 estis elektita unu enmigrinto: la reprezentanto de Alando naskiĝis en Svedio.] Eĉ la ebleco, ke somaliano povus esti elektita en la finnlandan parlamenton estis tro por multaj diskutantoj en la paĝoj de Helsingin Sanomat, la ĉefa ĵurnalo de Finnlando.

Ĝenerale la verduloj bone sukcesis kaj eĉ kreskigis la kvanton de siaj parlamentanoj je unu. Tamen la partiestro Tarja Cronberg ne estis elektita en la parlamenton, kvankam ŝia partio ricevis sensaciajn 11,7 procentojn el la voĉoj en ŝia distrikto, Norda Karelio. En la malgrandaj provincaj elektodistriktoj la negrandaj partioj estas klare nefavorataj laŭ la finnlanda elekta sistemo, sed ial la grandaj partioj ne rapidas reformi la sistemon.

(Alia versio de ĉi tiu artikolo aperis en Sydsvenska Dagbladet 2007-03-19.)

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.