i Esperante

Ĉu Stanislav Petrov savis la mondon?

petrov.jpgEn septembro 1983 Sovetion regis Jurij Andropov, Usonon Ronald Reagan. La malvarma milito estis je sia plej glacia punkto. Tri semajnojn pli frue sovetia milit-aviadilo faligis sudkorean aviadilon, mortigante 269 pasaĝerojn. Kaj nun sur la ekranoj en sekreta sovetia armea bazo aperis informo, laŭ kiu Usono lanĉis kvin interkontinentajn nukleajn raketojn kontraŭ Sovetio. Ĉu Sovetio rebatu antaŭ ol estos tro malfrue?

En tiu nokto, inter la 25-a kaj la 26-a de septembro, en la sekreta bunkro de la apudmoskva kontraŭraketa observejo deĵoris subkolonelo Stanislav Petrov. Li ne estis unu el la ordinaraj, pure militistaj deĵorantoj – li estis sperta 44-jara teoriisto kaj analizisto, kaj mem verkis la deĵor-instrukcion por la nova satelita antaŭaverta sistemo. Kaj subite ŝaltiĝis indikiloj: surbaze de satelitaj observoj la komputilo elkalkulis, ke Usono ĵus lanĉis interkontinentan raketon kontraŭ Sovetio.

– La sireno en la kontrolejo bruegas, ruĝaj literoj palpebrumas. Terura ŝoko, kompreneble. Ĉiuj eksaltis de malantaŭ siaj kontroltabloj kaj rigardas al mi, rakontis Stanislav Petrov poste en intervjuo de Moskovskie Novosti.

Petrov kaj liaj subuloj laŭ la instrukcio rapide kontrolis la komputilojn, ĉio ŝajnis funkcii normale, sed aperis indikoj pri dua, tria, kvara kaj kvina raketoj, kiuj jam survojis al Sovetio. Petrov telefone kontaktis sian superulon en la stabo de la antaŭaverta sistemo, kiu povis vidi la saman informon. ”Faru vian laboron”, estis la ordono. La elekto estis simpla: sendi informon pri proksimiĝantaj raketoj por urĝa transdono al Jurij Andropov – aŭ ne sendi ĝin. Se sendi, eble Sovetio respondos per rapida nuklea frapo kontraŭ Usono, antaŭ ol la usonaj raketoj atingos sian celon.

– En tiuj du-tri minutoj apenaŭ estas tempo vere analizi ion. Restas la intuicio. Mi havis du argumentojn. Unue, oni ne faras misilan atakon elirante nur el unu bazo, la misiloj ekflugas samtempe de ĉiuj bazoj. Due, komputilo laŭdifine estas stulta. Neniu scias, kion ĝi povas opinii lanĉo de misilo, Petrov poste diris al Moskovskie Novosti.

Post pripenso Petrov anoncis, ke la averto estas falsa. Post duonhoro montriĝis, ke li estis prava. La mondo ne finiĝis. Anstataŭe venis kontrol-komisiono, kiu miris, kial li ne plenigis la deĵor-ĵurnalon por la horo 00.40 laŭ la moskva tempo, kiam la averto sonis.

Nun Stanislav Petrov estas pensiulo kaj loĝas kun sia filo en la apudmoskva urbo Frjazino. Lia edzino antaŭlonge mortis pro cerb-kancero. La sekretigitaj okazaĵoj en 1983 iĝis konataj, kiam lia eksa ĉefo preterpase, plurajn jarojn poste, menciis la falsan alarmon en gazeta intervjuo. Stanislav Petrov estis invitita al Usono kaj premiita de la Asocio de Mondcivitanoj kiel ”la viro kiu savis la mondon”.

Mem li diras, ke li faris nenion specialan, kaj la registaro de Rusio samopinias. En la tago de lia premiado en Novjorko, en januaro 2006, la reprezentejo de Rusio ĉe Unuiĝintaj Nacioj dissendis gazetaran komunikon, laŭ kiu Sovetio neniam estus lanĉinta nuklean atakon, eĉ se Petrov estus raportinta ke ne temas pri eraro: ”En neniaj cirkonstancoj decido uzi nukleajn armilojn povus esti farita aŭ eĉ konsiderata en Sovetio (Rusio), aŭ en Usono, surbaze de nur unu informfonto aŭ sistemo. Por ke tio okazu, necesas konfirmo el pluraj sistemoj: surteraj radaroj, antaŭavertaj satelitoj, raportoj de informistoj ktp.”

Eble la rusia registaro pravas, kaj eble ĝi scias precize kiel rezonis la sovetia politburoo en 1983. Eble.

Pli pri Stanislav Petrov: