Ĉu misfunkcias la spegulo aŭ…

klimov2.jpgPå svenska In English

Ano de la rusia specialpolico OMON ne povis desegni sur sia kasko la simbolon de SS. Tio estas laŭdifine malebla, ŝajne opinias Miĥail Griŝankov, la vicprezidanto de la sekurec-komisiono de la rusia parlamento. Kiam la rusa versio de la periodaĵo Esquire lastatempe publikigis foton de manifestacio, kie videblis ĝuste tia kasko, Griŝankov eksplodis. Li asertis, ke la gazeto mem desegnis la SS-simbolon sur la bildon, tiel krimante, kaj precipe malutilante al la reputacio de Rusio. Sed kiel vere estis?

La 3-an de marto opoziciaj organizaĵoj en Rusio aranĝis la plej grandan kontraŭregistaran manifestacion en jaroj. Jen kiel sonis raporto en la novaĵ-elsendo de la sveda radio je 16.45 en tiu tago:

Kiam rusaj elit-trupoj el OMON batas kaj haltigas kelkmil manifestaciantojn en Sankt-Peterburgo, rusa televido montras nur bildojn de ribelado en Kopenhago. Eĉ ne unu vorto estas dirata pri la opozicia marŝo, kiu laŭ rusiaj mezuroj estas granda, en la dua urbo de la lando. Pluraj el la manifestaciantoj, kiuj reprezentas la movadon Alia Rusio, estis arestitaj. Laŭ la polico trideko, laŭ la aranĝantoj kelkcent.

La saman vesperon la ĉefa novaĵelsendo de la rusia ŝtata televido, Vremja, fine menciis la okazaĵojn en Sankt-Peterburgo. La raportaĵo en Vremja pri la granda manifestacio en Sankt-Peterburgo komenciĝis je 19.08 laŭ la sveda tempo, post longa ero pri la maltrankvilaĵoj en Kopenhago, kaj daŭris iom pli ol minuton – duonon de la tempo dediĉita al Kopenhago, kvankam (aŭ ĉar) temis pri la plej granda kontraŭregistara manifestacio en Rusio dum longa tempo. La sola kiu rajtis paroli pri la temo en televido estis Valentina Matvienko, la guberniestro de Sankt-Peterburgo. Kompreneble neniu reprezentanto de la manifestaciantoj aŭdiĝis. La raportaĵon enkondukis komentario de la novaĵ-legisto, kiu parolas por si mem:

Hodiaŭ estiĝis maltrankvilaĵoj ankaŭ en la centro de Sankt-Peterburgo, sed se en Danio la kialo estis, ke gejunuloj estis perforte elĵetitaj el sia domo, la maltrankvilaĵoj en la norda ĉefurbo estis provokitaj de huliganoj.

Jene estis decidita la ĝusta alirmaniero: en eksterlando ja povas esti kaŭzo por manifestacioj, sed ĉe ni pri tiaĵoj okupiĝas huliganoj. De tiam rusiaj aŭtoritatoj klopodas ĉiamaniere ĝeni la “huliganojn” kiuj provadas manifestacii diversloke en la lando. Opoziciaj aktivuloj estas arestataj anticipe, fulme vokataj al militservo aŭ malhelpataj veturi libere en la lando. La plej rimarkita incidento okazis la 18-an de majo. Pluraj gvidantoj de la opozicio estis haltigitaj en Moskva flughaveno kiam ili intencis ekveturi al Samara kaj partopreni en manifestacio ligita kun la pint-renkontiĝo inter Rusio kaj EU. Iliaj biletoj “ne funkciis” en la komputila sistemo, kaj la polico prenis iliajn pasportojn. Ili “ne estis arestitaj”, sed ili ankaŭ ne rajtis eliri el la konstruaĵo de la flughaveno. Post kiam ne plu estis ŝanco ekflugi al Samara, la polico redonis la pasportojn.

Kaj post ĉio ĉi Miĥail Griŝankov, la vicprezidanto de la sekurec-komisiono de la rusia parlamento, konkludas, ke oni lezis la reputacion de Rusio en eksterlando. Kio do povus esti la kaŭzo? La brutala konduto de la polico? Aŭtoritatoj, kiuj fajfas pri la propraj leĝoj de Rusio, malpermesas pacajn manifestaciojn, arestas gvidantojn de la opozicio kaj samtempe asertas ke ili ne estas arestitaj? Aŭ eventuale la rusiaj ŝtate direktataj amaskomunikiloj, kiuj preferas raporti pri manifestacioj en Kopenhago?

Kompreneble ne. Tio, kio ja difektis la reputacion de Rusio, estis la rusa eldono de la periodaĵo Esquire, kiu publikigis la foton de rusia policano kun la simbolo de SS sur sia kasko. “Atenta analizo donas bonan kialon kredi, ke la bildo kun la SS-simbolo estas fabrikita per fotomuntado, alivorte, la publikigita foto estas falsa”, li klarigis. La foto ne nur malutilas al la reputacio de Rusio, sed aldone ĝia publikigo estas kontraŭleĝa, ĉar la leĝo pri ekstremismo malpermesas disvastigon de simboloj de ekstremismaj organizaĵoj, li argumentis.

Por pruvi, ke la foto estas malfalsa, la fotisto Oleg Kabatov publikigis la originalan bild-dosieron en sia blogo. Li krome faris ligon al foto en la blogo de alia fotisto. Sur tiu foto la sama kasko kun la simbolo de SS klare videblas. Sed ĉio ĉi kompreneble tute ne gravis, oni ja jam decidis, ke la problemo estas la foto, ne la kasko, aŭ (kia terura penso) la kapo en la kasko.

La televidkanalo NTV, kiu en la posedo de la giganta gas-entrepreno Gazprom iĝis tre obeema, tute lastatempe montris “esploran dokumentfilmon” kun la titolo Кто заказывает хаос? (Kiu mendas kaoson?). En la filmo Miĥail Griŝankov denove rajtis aserti, ke la foto estas falsa:

Kiam oni pensas pri tio, ke efektive temas pri usona gazeto, eldonata en Rusio, oni komencas pripensi: kiucele ili faras ĉi tion.

Evidente ĉio estas usona komploto, kaj evidente la reputacion de Rusio eksterlande lezas la foto en Esquire, ne tiu policano kiu desegnis la simbolon de SS sur sia kasko, aŭ la agoj de la rusiaj aŭtoritatoj ĝenerale.

Ekzistas malnova rusa proverbo pri la temo:

Не пеняй на зеркало, коль рожа крива. (Ne kulpigu la spegulon, se via muzelo estas misa.)


karnaval.jpgĈi tiu teksto rajtis partopreni en la Blog-karnavalo pri rusaj amaskomunikiloj, kvankam mi ne verkas en la germana aŭ la angla.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

2 svar på ”Ĉu misfunkcias la spegulo aŭ…”

Bone atentigita pri tio ke ne spegulo (gazetaro) kulpas se oni informas pri simptomoj de malsano. Gravas ja ne la simptomoj, gravas la malsano mem. Iuj fortoj preferas mortigi kuracistojn cxar ili fiksas diagnozon (forigu kuraciston dirantan pri via malsano kaj vi estas sana)…

Stängt för kommentering.