“Blanko sur nigro” aperis en Esperanto

blankosurnigro.jpgRuse: «Белое на черном» вышла на эсперанто

Mi ĝojas, ke fine aperis mia esperanta traduko de la verko Blanko sur nigro. Temas pri membiografia libro de Rubén Gallego, nepo de iama estro de la Komunisma partio en Hispanio. Li estas grave handikapita korpe, sidas en rulseĝo kaj povas uzi nur kelkajn fingrojn. Lia patrino loĝis en Moskvo en 1968, kiam li naskiĝis. Dum unu kaj duona jaro li restadis en malsanulejo, sed poste la avo aranĝis, ke li estu kaŝita en infanejo, kaj al la patrino oni anoncis, ke li mortis.

La libro faris al mi grandan impreson, kaj baldaŭ post tralego mi komencis ĝin traduki. Poste mi ĉesis, ĉar la eldonejoj kiujn mi kontaktis ne interesiĝis. Fine de la pasinta jaro mi aperigis en mia retejo mian tradukon de la du unuaj ĉapitroj, kaj baldaŭ oni konsilis al mi kontakti la eldonejon Mondial en Novjorko. Jen la rezulto.

La libro estis prezentita en la Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA la 24-an de novembro. Jen kion diris tiam la estro de la libroservo de UEA, Ionel Oneţ:

Mi komencis legi ĉi tiun libron tuj post kiam ĝi alvenis, kaj mi tiom kaptiĝis, ke mi forgesis, ke mi havas ankaŭ taskojn por fari en la oficejo. Sed tamen la konscienco revenis kaj rekaptis min. Temas pri Blanko sur nigro. Malgraŭ la nomo de la aŭtoro, Rubén Gallego, li verkis en la rusa. Li verkis pri siaj spertoj dum la lastaj dudek jaroj de Sovetio, kiam li, kiel handikapita knabo li devis vivi en infanejoj, for de sia familio, al kiu oni deklaris lin mortinta. Do nur kiel dudekkelkjarulo li sukcesis rekontakti sian familion. Estas kvazaŭ vivi en iaspeca infana gulago en la lastaj jaroj de Sovetunio. Tre, tre bona, tuŝa rakonto, de homo kiu evidente estas tre erudicia. Li evidente legis iomete antaŭ ol li komenis verki.

István Ertl aĉetis kaj legis la libron en la sekva tago. Jen kion li trovis:

Mi aĉetis ankaŭ Blanko sur nigro, kaj reven-voje en la trajno legis ĝin (tralegis, kiel dirus rusoj). Bona libro, kiel dirus Gallego. Blanko sur nigro estas belege eldonita, kaj ŝajne komplete sen preseraroj (mi rimarkis nur unu dubindan vortodividon ie). Nur sur p. 79, plej suba linio, mi cerbumis pri “Kiel alikaze?” (verŝajne “Kak inaĉe?”, aŭ io tia, ĉu ne? do: “Kiel eblus alie”, mi dirus), kaj sur p. 101, l. 13 de sube mi notis troan “n” en “Lin ankoraŭ ne sendis”.

Do, se du spertaj legantoj diras tiom (neniom) pri la traduko, oni povas supozi, ke ĝi estas bona kaj ne ĝenas la legadon. La traduko baldaŭ aperos ankaŭ brajle, por blinduloj, kaj la aŭtoro verkis apartan antaŭparolon por la esperanta eldono. Jen ĝi.

Antaŭparolo al la esperanta eldono

Sunon celi — jen feliĉo de la agla koro.
Suben ne ekflugu,
Suben ne rigardu.
Sube — kaĝo ombra kaj malvasta,
Sube — loko kie mortas sklavoj.
Suben ne ekflugu,
Suben ne rigardu.
Sube — mondo malfortula,
Sube — mondo de homaĉoj.
Suben ne ekflugu,
Suben ne rigardu.

(Vasilij Eroŝenko, traduko el la japana: Sakamoto Syozi)

Sufiĉas. Tiuj versoj sufiĉas por diri, kiel mi ĝojas pro la eldono de mia libro en Esperanto. Vasilij Eroŝenko eble pli bone ol multaj, multaj el ni esprimis la deziron disŝiri sin de la realo, ekflugi en la ĉielon. Kaj resti tie, alte en la ĉielo. Flugi ĝis la suno, bruli, perei, sed resti si mem.

Por ĉi tiu libro mi ricevas luksan honorarion, malavaran donacon. Mi ne ŝercas. Esperanto estas la lingvo de la revo. Esperanto estas lingvo de idealistoj. Mi ŝatas revi. Mi estas iomete idealisto. Oni sendos al mi mian libron, eldonitan en Esperanto kaj presitan en la skribo de sinjoro Braille. Oni ne devas esti tro naiva revanto, oni povas ne esti centprocenta idealisto, sufiĉas lasi en sia animo iom da sentimentaleco kaj ĝoji, ke la libron legos ĉiuj blindaj esperantistoj sur la planedo.

Ankaŭ la vidantoj min ĝojigas. Min ĝojigas ĉiuj legantoj en ĉiuj lingvoj, sendepende de la kvanto de brakoj kaj gamboj, la akreco de la vido kaj aŭdo. Mi ĝojas pro ĉiu leganto. Sed tamen, tamen. Leganto, kiu perceptas miajn librojn palpe, saĝa, scivola leganto, kiu sufiĉe malpigris por lerni la ekstravagancan lingvon Esperanto, kompreneble meritas plian respekton.

Mi dankas ĉiujn estontajn esperantistajn legantojn pro la bela lingvo Esperanto, pro la atento al mia kreado.

Legu. Ĉi tiu estas bona libro. Mi esperas, mi tre volas kredi, ke malbonajn librojn oni ne tradukas kaj ne verkas en la lingvo de la revo, la lingvo de la espero. Esperanto.

Rubén Gallego

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

3 svar på ”“Blanko sur nigro” aperis en Esperanto”

Mian gratulon!

Kiel mi diris siatempe, mi scivolis pri via plua tradukado: kaj jen la tuta libro!

Post via una traduko mi aĉetis la hispanlingvan version kaj legis ĝin per du aŭ tri pafoj. Saĝa elekto por tradukcelo!

Stängt för kommentering.