Baldaŭ kvarona jarcento…

En la CO 1983Subite mi rimarkis, ke en 2007 plenumiĝos 25 jaroj de mia esperantistiĝo. Mi jam malfacile povas imagi, ke estis tempo, kiam mi ne sciis Esperanton.

En iu dosiero mi trovis la apudan historian foton: mia unua vizito en la Centra Oficejo de UEA, somere de 1983. Fosante en malnovaj paperoj mi rimarkis ankaŭ, ke mia ĵurnalisma kariero tute ne komenciĝis en la finnlingva redakcio de Radio Malmöhus somere 1989, kiel mi pensis. Miaj unuaj gazetaj artikoloj en la finna aperis en 1990, sed jam ekde 1985 mi regule verkis artikolojn en Esperanto, kaj eĉ estis la ĉefredaktoro de Kvinpinto, portempe revivigita bulteno de nordiaj junaj esperantistoj.

Jen iuj miaj tiutempaj verkaĵoj:

Lönnrot – aŭtoro, kompilinto aŭ trovinto? (1985)

Urho Kekkonen forpasis – fino de erao (1986)

Mia unua memoro kun klara ligo al Esperanto rilatas al la mezo de la 1970-aj jaroj, kiam mi estis proksimume dekjara. Tiam mia familio – la gepatroj kaj miaj du pli junaj fratinoj – loĝis en la mineja urbeto Outokumpu en orienta Finnlando, kaj mi vizitadis la lernejon, eble la kvaran klason, eble la kvinan, tion mi jam ne memoras klare.

Mia patrino laboris en la urba biblioteko, kaj tie oni foje forigis malaktualajn librojn. Verŝajne lige kun tia kribrado de la librostoko mi ricevis dikegan porjunularan enciklopedion kun la nomo ”Pikku Jättiläinen”, (”Giganteto”), kompilitan de la konata finna fotisto kaj esperantisto Vilho Setälä. [Posta korekto: fakte ne de Setälä, sed de Yrjö Karilas.]

Tiu versio de la libro ŝajne estis eldonita jam fine de la 1940-aj jaroj, kaj multaj informoj en ĝi efektive estis tute malaktualaj. Mi memoras la surprizon de vendisto en foto-vendejo, kiam mi volis aĉeti ruĝan lampon por riveligo de filmoj – ja jam en la 1950-aj jaroj oni ĉesis vendi filmojn, kiuj eltenas ruĝan lumon, modernajn filmojn oni devas riveligi en kompleta mallumo.

Spite sian malaktualecon la libro estis fascina legaĵo por dekjarulo. Mi studis la rusan alfabeton, inkluzive de kelkaj literoj kun la noto ”forigita post la revolucio”, kaj legis la ĉapitron pri la artefarita lingvo Esperanto. Kiam ni ricevis la hejmtaskon elpensi sekretan skribon, mi kombinis miajn sciojn kaj skribis la esperantlingvan frazon ”La patro estas tre bona”, trovitan en la enciklopedio, per rusaj literoj, de dekstre maldekstren. Kompreneble tio estis trompo, ĉar la frazo estis en fremda lingvo, sed mi fieris ĉar neniu sukcesis deĉifri mian sekretan frazon.

Mi tre admiris mian patrinon kiu ŝajnis scii ĉiujn fremdajn lingvojn: kaj la svedan, kaj la germanan, kaj la anglan. Eĉ pli mi admiris la lingvoscion de mia onklino Irmeli, kiu estis instruisto de la finna lingvo en hungara universitato. Foje ŝi vizitis nin en Outokumpu kaj havis longan telefonan interparolon kun Hungario. Mi kaŝe aŭskultis kaj miris, ke finno povas lerni tian strangan lingvon.

En la lernejo mi studis la anglan lingvon ekde la tria klaso, la svedan ekde la sepa, kaj en la oka klaso mi elektis studi la rusan, kiam la plej multaj el miaj klaskamaradoj preferis la alian alternativon, la germanan. Sed la lernado estis pena, kaj mi daŭre iom dubis, ĉu mi vere povos lerni paroli fremdan lingvon.

Ke tio efektive eblas, pri tio mi plene konvinkiĝis nur en 1981-82, kiam mi pasigis tutan lernojaron kiel interŝanĝa studento en Usono. En la biblioteko de la granda lernejo en Teksaso mi esploris la bretojn pri strangaj lingvoj, kaj denove trafis Esperanton. La esperanlingva libro pri la urseto Pu kun anglalingvaj klarigoj pri la lingvo estis interesa, kaj poste mi en alia Teksasa biblioteko trovis ankaŭ kaptan libron de la fama lingvisto Mario Pei pri la lingvoj de la mondo, kun ampleksa pritrakto de Esperanto.

Mia intereso estis vekita, sed vere mi komencis studi Esperanton nur iam aŭtune de la jaro 1982, dum mia unua jaro en la gimnazio de Outokumpu. Tiam mi trovis en la bretaro de la urba biblioteko tute novan vortaron finnan-esperantan-finnan. La vortaro ŝajne aperis iam printempe 1982, ĉar la antaŭparolo estas datita en novembro 1981, sed la pres-jaro estas 1982. Ekde la jaro 1982 mi povas do kalkuli mian esperantistecon. Komence de la sama jaro mi iĝis 17-jara.

En la vortaro mi trovis ankaŭ utilajn adresojn, unuavice tiujn de Esperanto-Asocio de Finnlando kaj de Libra Mendoservo Esperanta. De Mendoservo mi mendis la ”Ŝlosilon por finnoj”, kaj parkerinte ĉiujn vortojn mi baldaŭ povis tralegi mian unuan esperantan libron, ”La Verdan Raketon” de Jean Forge, reeldonitan de Fondumo Esperanto en Helsinko 1974. Iom post iom mi komprenis, ke homoj efektive skribas kaj eĉ parolas tiun strangan lingvon, kiu komence estis ĉefe ia intelekta ludo por mi.

Mi jam ne tute certe memoras, kun kiu mi unue mem parolis Esperanton, sed eble estis Ulla kaj Martin Sæther, gastigantoj de Pasporta Servo en Lund, Svedio, somere 1983. Tiam mi apenaŭ povis imagi, ke la urbo, kie mi komencis mian unuan esperantan vojaĝon, poste iĝos mia hejmurbo.

En 1983 mi evidente jam estis membro de Esperanto-Asocio de Finnlando, aŭ almenaŭ abonanto de ĝia organo Esperanta Finnlando, ĉar aŭtune mi partoprenis verko-konkurson de EAF. En Esperanta Finnlando 1/1984 aperis la jena informero (mia traduko el la finna):

La limdato de la verko-konkurso por kursanoj kaj memlernantoj pasis fine de novembro. La prijuĝa grupo, en kiu estis Tuomo Grundström, Veikko Tikkanen kaj Osmo Buller, unuanime opiniis plej bona la verkon Esperanto kaj mi de la signaturo Karlo Klingo. Senriproĉa lingvaĵo, klara esprimado, logika strukturo kaj intereseco estis adjektivoj [tiele!], kiujn la prijuĝantoj uzis pri ĉi tiu verko. Malantaŭ la signaturo troviĝis Kalle Kniivilä el Outokumpu. Li studis la lingvon memstare dum jaro. La premio, partopreno en la Vintraj Tagoj en Oulu, do iras al li.

Mi efektive veturis al Oulu, per trajno, kaj la Vintraj Tagoj de EAF en 1984 ŝajne estis la unua Esperanto-aranĝo kiun mi partoprenis. Tie mi tutcerte faris mian unuan prelegon en Esperanto, kun la titolo ”Pri la prononco de esperanto”, kun minusklo, laŭ mia tiama prefero. Unu el la ĉefaj fontoj evidente estis la brila verko ”Lingvistikaj aspektoj de Esperanto” de John Wells, kies unuan eldonon mi aĉetis en 1983 kaj ĝis nun konservas en mia biblioteko.

La samajn Vintrajn Tagojn partoprenis Zofia Banet-Fornalowa el Pollando, kiu poste ĉirkaŭveturis en Finnlando por prelegi. Ŝi venis ankaŭ al Outokumpu, loĝis hejme ĉe ni, prelegis en mia lernejo kaj en la urba biblioteko – kaj mi interpretis, unuafoje en mia vivo.

Poste dum la sama printempo, Finnlanda Esperantista Junulara Organizo (FEJO) pagis mian partoprenon en TEJO-seminario en Berlino. La veturo per trajno tra duona Finnlando, per ŝipo al Svedio, per trajno el Stokholmo al Berlino – kaj poste reen – daŭris preskaŭ same longe kiel la seminario. Somere 1984 mi partoprenis la Internacian Junularan Kongreson en Swanwick.

En 1985 mi ricevis stipendion de 500 finnaj markoj de FEJO por partopreni en Scienca Interlingvistika Simpozio apud Varsovio. La simpozio okazis dum la lastaj tagoj de aprilo, evidente jam post la abiturientaj ekzamenoj, al kies preparoj mi dediĉis la ĉefan parton de mia tempo dum tiu printempo. En mia posta raporto, aperinta en Kvinpinto kaj Esperanta Finnlando, mi skribis:

La hotelo ”Sub Kverkoj” estis plenplena de milicanoj, kiujn oni kredeble venigis el ĉiuj partoj de Pollando Varsovion por la reratifiko de la Varsovia traktato kaj la unua de majo. Do, oni povas diri ke la simpozio okazis en kondiĉoj sufiĉe sekuraj.

En julio 1985, dum halto en Lund, survoje al la IJK kaj la UK en Germanio, mi renkontis Marian. Ŝi poste iĝis mia edzino, kaj Esperanto nia familia lingvo, unue la sola, poste unu el tri, kiam nia unua infano naskiĝis. Sed ĝis tiam restis preskaŭ dek jaroj.

4 kommentarer till “Baldaŭ kvarona jarcento…

  1. Gratulon! Ege interesa via rakonto.

    Kiel nova esperantisto mi multe scivolemas pri kial aliaj esperantistoj fariĝis esperantistoj. Kaj tiu estas ege interesa afero…

  2. Estis agrable legi vian vivrakonton, el jaroj kiujn ankaŭ mi memoras. Mia propra esperantisteco jam estas iom pli aĝa ol via kvaronjarcenta. Fakte, je mia surprizo, mi rimarkis, ke mi jam plene kvalifikiĝis por membreco en Veterana Esperantista Klubo, kies reaktiviĝon oni anoncis antaŭ ne longe. Tamen, ial mi plu hezitadas, ĉu membriĝi.

    Tio igis min memori pri grava malkovro, kiun mi faris post profunda pripensado kaj malfacila statistik-scienca analizo, jam antaŭ ol vi lernis la lingvon. Nome: la veraj ĝisostuloj plejparte eklernis Esperanton en aĝo 13- ĝis 19-jara. Tion mi konkludis kalkulinte la aĝojn de esperantistiĝo de ĉiuj Akademianoj, kiujn listigas la Aktoj de la Akademio, II, 1968-1974 (en postaj Aktoj mi ne trovis similajn indikojn). El la 40 Akademianoj tie notitaj, 27 (67,5 %) esperantistiĝis tiuaĝaj, unu nul-jara, du dek-jaraj kaj la ceteraj maksimume 31-jaraj. Kiuj povus esti pli ĝisostaj ol la Akademianoj! – Kompreneble, ankaŭ mi eklernis la lingvon estante ĉ. 16-jara.

    Tion oni povas preni kiel anekdoton, sed mi opinias, ke enestas ankaŭ semo de io grava tie: konsideru ĝuste tiun aĝgrupon, kiam vi planas informadon pri la internacia lingvo.

    Unu korekteton por via blogaĵo: La kompilinto de la giganteta libro “Pikku Jättiläinen” ne estis la konata esperantisto Vilho Setälä sed ja Yrjö Karilas. Setälä kompilis alispecajn enciklopedietojn (la ĉefa: Kodin taitosanakirja, hejma enciklopedieto pri praktikaj laboroj), kio eble erarigis vin. Eble li ankaŭ verkis la priesperantan ĉapitron en PJ, sed tion ni ne scias.

    Amike
    Harri

  3. Dankon, Kalle, pro refreŝigo de la memoroj el la jaroj 1982 kaj pli!
    Vi restis bone en mia memoro ne nur pro bone parolante esperanton, sed pro tio, ke vi sciis paroli ankaŭ ruse! Kaj bone! Mi, kiu devige iam devis lerni rusan lingvon kaj parton de mia diploma laboro ankaŭ devis aldoni ruse skribite, miris, kial finno lernas tion lingvon???

    Saman demandon prezentis al mi estona amikino en la jaro 1977, kial devi lerni esperanton, por konversacii kun finno? (Lasse)

    Ĉiuj lingvoj estas valoraj, kaj devas nur levi ĉapelon al via kapablo regi tiom da lingvoj!

    Sukcesojn en via vivo kaj salutojn al via tuta familio!

    Sigi
    (Sigrid Kivistö)

Kommentarerna är stängda.