i Esperante

Espereble aperos aliaj recenzoj

Reago al la recenzo ”Amaraj provoj” de Alen Kris, aperinta en La Ondo de Esperanto 11/2006.

La recenzo estas interesa, ĉar ĝi ”recenzas” ne nur PoMEGon, sed ankaŭ Esperanton mem, ekzemple jene:

”Oni vane serĉas en PMEG eĉ mencion pri la gramatika kategorio de la aspekto. La plej grava problemo de Esperanto estas, ke en sia verba sistemo ĝi imitas slavan tritempan konstruon sen heredi la aspektan kategorion de slavaj verboj.”

Do, kial PMEG devus mencii rusan gramatikan kategorion, kiu laŭ la rusa recenzanto eĉ ne ekzistas en Esperanto?

Estas interese ankaŭ, ke forte agacas la recenzanton la sinteno de PMEG al la seksa signifo de O-vortoj. Mi bedaŭrinde (ankoraŭ?) ne detale trastudis Pomegon, sed tiu sekcio (4.2) ĉiam ŝajnis al mi plene logika kaj absolute kongrua kun la lingvouzo de bonaj aŭtoroj.

Tamen nemalmultaj rusaj kaj aliaj orienteŭropaj esperantistoj (kaj esperantistinoj…) insistas konsekvence skribi NUR ”instruistino”, ”doktorino” ktp, kiam temas pri virinoj, kaj kompreneble la rusa recenzanto aliĝas al tiu skolo, parolante pri ”la tre moda kaj agresema kontraŭseksismo” kiu laŭ li aperas en PMEG, kaj konsilante al Bertilo Wennergren pli bone studi la ”Lingvajn Respondojn” de… kompreneble, la ruso Sergio Pokrovskij. Ĉiu faru laŭplaĉe, kompreneble, sed mi preferas la pritrakton en PMEG.

Pri la multloke misa, eĉ intence misinforma citado sufiĉas ekzempli per la jena kritika skribaĵo de la recenzanto:

”La fragmento pri demandoj kaj respondoj entenas traktadon pri Okcidenta kaj Orienta sistemoj de respondo al negativaj demandoj (pp. 333–335), kiu prezentiĝas tute fantazia. Laŭ PMEG, al la demando ‘Ĉu vi ne volas kafon?’ en konfirma okazo okcidente oni respondus Ne, kaj oriente — Jes. Kaj inverse, al la sama demando en dementa okazo okcidente oni respondus Jes, kaj oriente — Ne. Certe, oni bezonas ĝustigi la geografiajn terminojn…”

Kaj poste li plu klarigas, kiel rusoj kaj francoj respondus al tiu demando, laŭ lia opinio. Sed efektive li kritikas ion, kio tute ne estas dirita en PMEG. Tio, kion PMEG vere diras, aspektas jene:

”Ekzistas du manieroj uzi respondvortojn ĉe negativaj demandoj. Unu sistemo estas pli ofta en okcidentaj lingvoj, la alia sistemo estas pli ofta en orientaj lingvoj. Tial oni povas paroli pri okcidenta kaj orienta uzado, sed fakte en multaj landoj kaj lingvoj ambaŭ sistemoj ekzistas paralele. Ankaŭ en Esperanto ambaŭ sistemoj estas hejmaj. Zamenhof pli ofte uzis jes kaj ne laŭ la okcidenta sistemo, sed li ankaŭ plurfoje uzis la orientan sistemon.”

La priskribo, kiu sekvas, estas detala, preciza, kaj proksime kongruas kun miaj personaj spertoj pri la reale ekzistanta lingvouzo. Do, laŭ sia kutimo, Bertilo Wennergren estas tre objektiva, dum la recenzanto evidente simple volas trovi ion por kritiki. Same stranga estas la kritiko de la jena frazo de Bertilo Wennergren: ”Estus bone, se nur unu sistemo ekzistus en Esperanto”. Laŭ la recenzanto, tio estas ”nereala propono”, sed li tute preteratentas la daŭrigon de Bertilo: ”Sed ŝajnas, ke ne estas eble atingi tute unuecan uzon de unu sola sistemo. Ambaŭ uzoj estas hejmaj en la lingvo.”

Pri la ampleksa kritiko, kiun la recenzanto direktas kontraŭ la gramatikaj terminoj uzataj en PMEG, apenaŭ indas paroli. Al mi la terminologio de Bertilo plaĉas, ĉar ĝi kongruas kun la maniero laŭ kiu li priskribas la lingvon: ne surbaze de klasikaj ŝablonoj, sed elirante el la lingvo mem. Al Alen Kris la terminologio de Bertilo ne plaĉas, kaj li rajtas ĝin kritiki, sed mirigas la persisto kun kiu li atakas ĉiun unuopan eron de tiu terminologio. Ĉu ne sufiĉus ĝenerala kondamno?

Nu, espereble aperos aliaj recenzoj. Kaj ŝajnas ke esperantistoj jam memstare malkovris la valoron de PMEG, uzante ĝin de jaroj en la reto. La plej bona recenzo de PMEG estas la fakto, ke ĝi jam elĉerpiĝis kaj ĉe UEA kaj ĉe FEL, nur kelkajn monatojn post la ekvendo. Sed espereble nova stoko estas denove survoje, ie meze de la Atlantiko.

(Aperis en La Ondo de Esperanto 12/2006)