i Esperante

Blanko sur nigro

blankosurnigro.jpgEn januaro 2005 mi legis libron kiu faris al mi enorman impreson. Temas pri la verko ”Beloe na ĉornom” (Белое на черном, Blanko sur nigro), membiografia romano/rakontaro de Ruben Gallego, kiu ricevis la rusan Booker-premion en 2003. La romano estis verkita ruse, spite la hispanan nomon de la aŭtoro.

Gallego estas nepo de iama estro de la Komunisma partio en Hispanio. Li estas grave handikapita korpe, sidas en rulseĝo kaj povas uzi nur kelkajn fingrojn. Lia patrino loĝis en Moskvo en 1968, kiam li naskiĝis. Al ŝi oni anoncis, ke li mortis baldaŭ post la naskiĝo. Efektive li ne mortis, sed estis kaŝita en diversaj infanejoj. La libro estas ne tre ampleksa, sed ege pensiga kaj leginda.

La libro jam aperis en multaj lingvoj, sed bedaŭrinde ne en Esperanto. La tuta libro, en la rusa, legeblas en la hejmpaĝo de la aŭtoro.

Sub la unua impreso mi tradukis kelkajn paĝojn el la komenco de la libro. Mi tamen ne daŭrigis, ĉar mankis interesiĝo flanke de la du Esperanto-eldonejoj, ĉe kiuj mi demandis. Jen mi aperigas tion, kion mi ja tradukis.

Ĝisdatigo 2007-01-06: Post la publikigo de ĉi tiu afiŝo ja aperis eldonejo, kiu interesiĝas pri la esperanta traduko de la verko. Ni vidu.

Ĝisdatigo 2007-11-13: Nun aperis la traduko en Esperanto. La ĉi-suba teksto ne nepre estas tute identa kun la eldonita versio.

Heroo

Mi estas heroo. Esti heroo estas facile. Se vi ne havas brakojn aŭ gambojn, vi estas heroo aŭ mortinto. Se vi ne havas gepatrojn – fidu je viaj brakoj kaj gamboj. Kaj estu heroo. Se vi ne havas brakojn aŭ gambojn, kaj krome sukecis naskiĝi orfa – jen la fino. Vi devas esti heroo ĝis la fino de viaj tagoj. Aŭ mortaĉi. Mi estas heroo. Mi ne havas elekton.

***

Mi estas knabeto. Nokto. Vintro. Mi devas atingi la necesejon. Voki vartistinon estas senutile.

Estas nur unu solvo – rampi al la necesejo.

Unue oni devas forgrimpi el la lito. Estas maniero tion fari, mi mem ĝin elpensis. Mi simple rampas ĝis la rando de la lito kaj turniĝas surdorsen, tiel ke mia korpo ruliĝas surplanken. Bato. Doloro.

Mi rampas ĝis la pordo kiu kondukas al la koridoro, puŝas la pordon per la kapo, kaj rampas el la relative varma ĉambro eksteren, en la malvarmon kaj mallumon.
Nokte ĉiuj fenestroj en la koridoro estas malfermitaj. Estas malvarme, tre malvarme. Mi estas nuda.

Oni devas rampi malproksimen. Kiam mi rampas preter la ĉambro kie dormas la onjoj, mi klopodas voki helpon, mi frapas ilian pordon per mia kapo. Neniu respondas. Mi krias. Neniu venas. Eble mi krias tro mallaŭte.

Dum mi rampas ĝis la necesejo mi definitive glaciiĝas.

En la necesejo la fenestroj estas malfermitaj, sur la fenestra breto kuŝas neĝo.
Mi atingas la noktovazon. Mi ripozas. Mi nepre devas ripozi antaŭ ol rampi reen. Dum mi ripozas, la pison en la noktovazo kovras glacio.

Mi rampas reen. Per la dentoj mi fortiras la kovrilon de sur mia lito, iel-tiel vindas min per ĝi kaj klopodas endormiĝi.

Kaj matene oni vestos min, oni veturigos min al lernejo. En la leciono pri historio mi vigle rakontos pri la teruraĵoj en naziaj koncentrejoj. Mi ricevos la plej bonan noton. Mi ĉiam havas la plej bonan noton pri historio. Mi havas la plej bonan noton pri ĉiuj studobjektoj. Mi estas heroo.

Bajoneto

Bajoneto estas bonega aĵo, fidinda. Unu frapo, kaj la kontraŭulo falos. Bajoneto traboras la korpon de la malamiko. Bajoneto neniam perfidos, bajoneto ĉiam frapas tutcerte. Kuglo flugas laŭhazarde, kuglo estas stulta. Kuglo povas nur tuŝeti, kuglo povas fiksiĝi en la korpo kaj malice konsumi la homan vivon deinterne. Bajoneto ne estas kuglo, bajoneto estas tranĉanta armilo, la lasta fragmento de la deknaŭa jarcento.

Sur la kovrilo de la unua libro de Nikolaj Ostrovskij oni premis reliefon de bajoneto. La blinda, paralizita aŭtoro ne povis relegadi sian propran libron. La sola kio restis al li estis denove kaj denove senti per la fingroj la formon de la bajoneto. La plej fortika bajoneto en la mondo – bajoneto el papero.

La pratempaj vikingoj estis la plej bonaj militistoj en la mondo. Sentimaj militistoj, homoj spirite fortaj. Vikingon falintan en batalo oni ne forkalkulu. Vikingo falinta en batalo per la lasta impeto de la finiĝanta vivo mordegis la piedon de la malamiko. Morti malrapide, malbenante sian sentaŭgan vivon, torturante sin mem kaj la proksimulojn per senfinaj plendoj pro malsukcesa sorto – tio estas la parto de la malfortuloj. La eterna Hamleta demando ne ĝenas batalantan soldaton. Vivi en batalo estas la samo kiel morti en batalo. Vivi duonforte kaj morti duonforte, poparte, tio estas naŭza kaj aĉa. La plejo je kio povas esperi homo nesenmorta, tio estas morti batalante. Bonŝanculo, vera bonŝanculo, povas morti flugante. Morti, tenante en la mano ĉevalan bridon aŭ la stirilon de atak-aviadilo, sabron aŭ mitralon, forĝistan martelon aŭ ŝak-reĝon. Se en batalo brako estas forhakita, tio ne estas katastrofo. Eblas preni la klingon en la alian manon. Se oni falas, tamen ne ĉio ankoraŭ estas perdita. Ankoraŭ restas ŝanco, malgranda ŝanco, morti kiel vikingo, premante per la dentoj la kalkanon de malamiko. Ne ĉiu havas bonŝancon, ne ĉiu sukcesas. Homero kaj Betoveno estas feliĉaj esceptoj, kiuj nur konfirmas la mikroskopecon de la ŝancoj. Sed batali oni devas, alimaniere ne eblas, fari alimaniere estas nehoneste kaj stulte.

Mi ploris legante la libron. Libroj, samkiel homoj, estas diversaj. Se pripensi, se oni pensas forte, ankaŭ bildstrioj estas libroj. Belaj libroj kun belaj bildetoj. Tiuj amuzaj ludiletoj, paperaj unutagaj papilioj, la bildstrioj havas grandegan avantaĝon kompare kun aliaj libroj: legante ilin, infanoj ne ploras. Ĝojaj malgrandaj infanoj tute ne bezonas plori, legante librojn. La demando ”ĉu esti aŭ ne esti” por ili havas nenian signifon. Ili ja estas infanoj, nur infanoj, estas tro frue por ili pensi. Mi legis la libron, legis kaj ploris. Ploris pro senforteco kaj pro envio. Mi volis tien, mi volis al la batalo, sed mi ne povis iri al la batalo. Mi nenion povis, mi jam alkutimiĝis, sed tamen mi ploris. Estas libroj, kiuj ŝanĝas la rigardon al la mondo, libroj post kiuj oni emas morti aŭ vivi alimaniere.

Se oni volas ion kompreni, oni devas demandi homojn aŭ librojn. Ankaŭ libroj estas homoj. Samkiel homoj, ankaŭ libroj povas helpi, samkiel homoj, ankaŭ libroj mensogas.

Mi ne legis librojn senkiale, mi volis kompreni, kiel la mondo estas aranĝita. Mi volis ekscii, kiel mi vivu en ĉi tiu mondo. Mi demandis homojn – homoj ne respondis al mi. Mi serĉis la respondon en libroj – la libroj flankeniris de la respondo. Libroj detale, tre detale rakontis, kiel oni devas vidi, se oni havas ĉion. La herooj de la libroj suferis – mi miris. Mi, viva kaj vera homo, ne komprenis ilin, la librajn, mi ne akceptis iliajn paperajn suferadojn. Ili ŝajnigis, kiel la instruistoj en la lernejo. La instruistoj konsilis ke mi legu librojn – mi legadis. Mi legis ĉion ajn, mi legis senfinajn tedajn priskribojn de la sensencaj vivoj de malfortaj kaj pigraj homoj. La instruistoj nomis tiajn homojn herooj – mi ne komprenis, kio estis heroa pri ili.

D’Artagnan – ĉu li estus heroo? Kia heroo, se li havis manojn kaj piedojn? Li havis ĉion – junon, sanon, belon, spadon kaj la kapablon skermi. En kio estas la heroeco? Malkuraĝulo kaj perfidulo kiu daŭre faras stultaĵojn pro famo kaj mono – ĉu heroo? Mi legis la libron, sed ne komprenis eĉ la duonon. Ĉiuj – kaj plenkreskuloj kaj infanoj – opiniis la musketerojn herooj. Mi ne kontraŭdiris, estus sensence kontraŭdiri. Ajnakaze mi ne povis preni tiujn heroojn kiel ekzemplon.

Mi tralegis tiun dikan libron kelkfoje. Mi legis ankaŭ la daŭrigon de la fama historio pri la bravaj musketeroj. La daŭrigo ne seniluziigis min. La malfeliĉa kriplulo – sinjoro Coquenard – faris tion, kion devis fari vera heroo: li mortis. Li mortis, lasante sian edzinon kaj monon al Porthos. Sinjoro Coquenard ne elvokis mian kompaton. Se ĉi tiu mizerulo havintus fortojn kaj lerton ŝuti venenon en la vinon de Porthos, mi estintus sur lia flanko. Sed mirakloj ne okazas. La malfeliĉa turpulo lante proksimiĝadis al la fino de sia vivo, ombrumante per sia rulseĝo la heroajn agojn de la veraj kuraĝuloj. Kompatindulo.

Aliaj ne estis pli bonaj. Mizeraj hometoj, indaj je malestimo. Insektoj, nur parte similaj al homoj. Merdosakoj, taŭgaj nek por la paradizo nek por la infero. Militistoj, kiuj kapablis nek vivi nek morti. Nur kelkaj el ili pli-malpli meritis mian respekton. Ekzemple Porthos. Mi multe pli ŝatis Porthos ol mi ŝatis Coquenard. Porthos almenaŭ kapablis morti kiel homo.

Gwinplen estis stultulo, kiu suferadis pro bagatelo. Ba, kripligita vizaĝo, kio estas tio? Cyrano agis iomete pli saĝe. Se vi havas du fortajn brakojn kaj akran spadon, pri beleco eblas disputi. Spado estas konsiderinda argumento. Cetere, ankaŭ Cyrano desapontis min. Forta en rilatado kun viroj, en amo li montriĝis sentimentala sinkompatulo.

Mi enviis Quasimodon. Homoj lin rigardis naŭzite kaj kompateme, kiel min. Sed li havis brakojn kaj gambojn. Li havis la tutan katedralon de la Pariza Dipatrino.

La libraj herooj ne estis herooj, aŭ ili estis herooj nur parte. La plej bonaj el ili kondutis kiel homoj de tempo al tempo, kvazaŭ kontraŭvole. Ili permesis al si vivi nur kelkajn minutojn antaŭ la morto. Nur antaŭ la morto ili plaĉis al mi. Nur digna morto pacigis ilin kun la sensenca vivo.

Mi malofte ploris, legante librojn. Mi havis tute sufiĉe da kialoj plori eĉ sen elpensitaj libraj katastrofoj. Sed ĉi tiu libro estis vera. Ĉi tiu ne mensogadis.

Pavel Korĉagin rajdis ĉevalon kaj regis la glavon ne malpli bone ol la musketeroj. Pavel Korĉagin estis forta kaj kuraĝa knabo. Li militis pro ideo, mono kaj rango lin ne interesis. La pinta ĉapo de ruĝa kavaleriisto – mizera anstataŭaĵo de kavalira kasko – ne povis defendi lin kontraŭ fia kuglo. La akra klingo estis senpotenca kontraŭ Mausera pafilo. Li sciis tion, sed li iris en la batalon. Li denove kaj denove iris en la batalon. Denove kaj denove impetis en la plej densan kernon de la kunpuŝiĝo. Li batalis kaj venkis, ĉiam li venkis. Per la armiloj kaj per la vortoj. Kiam la korpo ne plu obeis, kiam la mano ne plu povis teni la klingon, li igis la plumon egala al bajoneto. Li povis. La lasta kavaliro kun klinga armilo. La lasta vikingo de la dudeka jarcento.

Kio restas de homo, kiam restas preskaŭ nenio? Kiel oni pravigu sian mizeran duonkadavran duonekziston? Kial vivi? Mi ne sciis tiam, kaj mi nun ne scias. Sed, kiel Pavel Korĉagin, mi ne volas mortaĉadi ĝis la morto. Mi vivos ĝis la fino. Mi batalos. Malrapide premadante la klavojn de la komputilo, mi metas literon post litero. Mi zorge forĝas mian bajoneton – mian libron. Mi scias, ke mi rajtas je nur unu frapo, duan ŝancon mi ne ricevos. Mi klopodas, mi tre klopodas. Mi scias, ke bajoneto neniam perfidos. Bajoneto estas bonega aĵo, fidinda.

  1. Tre interesa. Fakte, via artikolo agitis memoraĵon pri la tempo kiam Rubén prezentis la hispanlingvan tradukon en mia lando. Mi guglumis iomete kaj trovis la ĝustan referencon pri la libro, kiun mi kredeble aĉetos kaj legos. Parenteze, hispanlingva vikipedio prezentas lin kiel ”hispanan verkiston” (sic!).
    http://es.wikipedia.org/wiki/Rub%C3%A9n_Gallego

    La stilo de Rubén memorigas al mi pri Saramago, sed kun la supraĵa diferenco ke tiu lasta preskaŭ ne uzas interpunkcion kaj la unua abunde uzas ĝin.

    Min interesas via eventuala plua tradukado.

Kommentarer inaktiverade.