15 jarojn post la pereo de la imperio

Svenska: Imperium på svajig grund

Москва 20.8.1991Tuj post la disfalo de Sovetio Jegor Gajdar respondecis pri la ekonomia politiko en la unua registaro de sendependa Rusio. Li mem nomis sian postenon kamikaza, kaj sendube pravis. Nuntempe populistoj en Rusio ŝatas malbeni la nomojn de la tiutempaj ”junaj reformistoj”, kaj kulpigi ilin, kune kun Miĥail Gorbaĉov, pri la kraŝo de la imperio. Kaj malantaŭ ili, kompreneble, staris la malamikaj okcidentaj landoj, kiuj konspiris por pereigi la karmemoran Union de Sovetaj Socialismaj Respublikoj.

Pri tiu disfalo de superpotenco Jegor Gajdar nun verkis esploron. La recenzo de lia nova libro en la retejo de la ekonomia periodaĵo Ekspert tuj naskis longan [retdiskuton]. Jam la unua diskutanto donis la tonon: ”Gajdar mem ja estas marŝanta klarigo pri pereo de la imperio… La libron li devis nomi ”Mia sperto pri disfaligo de imperio”.

En sia verko Гибель империи – уроки для современной России (La pereo de la imperio – lecionoj por la nuntempa Rusio), aperinta en junio 2006, Jegor Gajdar konvinke, kun multaj citaĵoj el oficiala korespondo de la sovetia tempo, montras ke la konspir-teorioj nuntempe furorantaj en Rusio, estas nuraj mitoj – sed ja mitoj tipaj por la postimperia intelekta etoso, kaj tute kompareblaj kun la fama ponarda legendo en Germanio post la unua mondmilito.

Sovetio ne estis intence disfaligita de okcidentaj landoj, kiel multaj kredantoj je la nova rusa ponard-legendo asertadas. Eĉ male, Jegor Gajdar montras en sia libro, ke gravaj aktoroj en la ekstera mondo nepre volis ke Sovetio pluekzistu, prefere en demokratia formo, kompreneble – por eviti la riskon de interna milito en lando kun nukleaj armiloj. Tiun deziron klare esprimis ankaŭ prezidento Bush (la patro) dum vizito en Ukrainio somere 1991, tuj antaŭ la efektiva disfalo de la soveta imperio.

La veraj kialoj de la pereo estis kompreneble tute aliaj, kaj inter ili elstaras la katastrofa evoluo de la sovetia ekonomio. Sovetio ne estis stabila, ekonomie forta grandpotenco, kiel ŝatas aserti la nuntempaj rusaj imperiistoj, sed enorma ŝanceliĝanta konstruaĵo sur misa fundamento, kies disfalo estis nur demando pri tempo. La alta prezo de nafto en la komenco de la 1980-aj jaroj donis al Sovetio tempon provi solvi iujn el la internaj problemoj, sed anstataŭ ŝanĝi ion, la partiestroj nur sidis sur sia trono.

La kernon de la problemo Gajdar vidas jam en la kolektivigo de la terkulturado en la 1920-aj jaroj kaj la industriiga politiko de Stalin, ĉar tiu politiko baziĝis sur perforta malriĉigo kaj sklavigo de la kamparo. Komence tio eblis, ĉar la proporcio de urbanoj estis negranda, sed la kreskantaj urboj bezonis ĉiam pli da terkulturaj produktoj, kaj post la 2-a mondmilito necesis fari ion radikalan por solvi la problemon.

La partio ne volis aŭ ne kuraĝis liberigi la kamparon kaj uzi merkatajn metodojn por pliigi la produktadon de manĝaĵoj. Anstataŭe oni uzis la kutimajn plan-ekonomiajn rimedojn, kaj decidis ekkulturi novajn, antaŭe neuzitajn terenojn en malpli fekundaj partoj de la lando. Tie oni fondis novajn ŝtatajn bienojn, kiuj estis dependaj ne nur de la malfavoraj veter-kondiĉoj, sed ankaŭ de ĉiam pli da ŝtataj investoj. La konsekvenco estis, ke Sovetio iĝis ĉiam pli dependa de importita greno. Samtempe kun la importado de greno kreskis la eksportado de nafto. La ekonomia kaj politika stabileco de la lando iĝis ĉiam pli dependa de la prezoj de greno kaj nafto en la monda merkato.

La partiaj gvidantoj de Sovetio tamen ŝajne ne bone komprenis la kreskantan dependecon, kaj tute ne komprenis la naturon de la kapitalisma merkato de krudaĵoj. Male ol la prezoj de multaj aliaj varoj, la prezoj de krudaĵoj kiel nafto kaj greno povas tre akre kaj neantaŭvideble varii, atentigas Jegor Gajdar. Tial necesas sekurec-marĝenoj kaj stabiligaj fondusoj, sed tiaj tute mankis en Sovetio. Male, dum malbonaj rikolt-jaroj oni uzis ĉiam pli el la or-rezervo de Sovetio por aĉeti grenon eksterlande.

Kiam meze de la 1980-aj jaroj la prezo de nafto draste sinkis, dum la prezo de greno estis sur nekutime alta nivelo, la rezulto estis katastrofo. Baldaŭ ekmankis mono por importo, la sovetia registaro komencis pruntadi monon en eksterlando en daŭre kreskantaj kvantoj, kaj post kelkaj jaroj la enspezoj el naftoeksporto apenaŭ sufiĉis por io plia ol pagado de la interezo.

Same kiel multaj aliaj industrioj en Sovetio, ankaŭ la naftoindustrio estis tute dependa de importitaj maŝinpartoj, tuboj, kemiaĵoj kaj aliaj varoj, kiujn la sovetia industrio ne povis mem produkti en sufiĉaj kvantoj. Kiam ekmankis valuto, en Sovetio malaperis ne nur manĝaĵoj kaj medikamentoj, sed ankaŭ la importaĵoj bezonataj por la subteno de funkcianta naftoindustrio. Por kreskigi la valutajn enspezojn necesus kreskigi la eksporton de nafto, sed anstataŭe la produktado kaj eksporto de nafto daŭre malkreskis, pro manko de maŝinpartoj, pro manko de tuboj, kaj pro manko de laboremo ĉe la laboristoj kiuj povis aĉeti ĉiam malpli por siaj daŭre senvaloriĝantaj sovetiaj rubloj.

Jam komence de la 80-aj necesis drastaj reformoj por eviti la kompletan kraŝon de la sovetia ekonomio, sed tiaj reformoj estis politike neeblaj. Eĉ ĉirkaŭ la jaro 1990, kiam la katastrofa situacio jam estis videbla por ĉiuj, radikalaj merkataj reformoj ne povis esti entreprenitaj. Fine de la soveta periodo Miĥail Gorbaĉov ĉirkaŭveturadis la mondon por almozpeti kelkcent milionojn en Seulo por la diplomatia rekono de Sud-Koreio, kelkcent milionojn en Kuvajto por la afabla sinteno de Sovetio dum la Golfa milito, ankoraŭ iom ĉe Kohl por la redono de orienta Germanio, kaj por la forĵetinda armea materialo, kiun Sovetio afable lasis je la dispono de Germanio, kiam la soldatoj estis urĝe veturigataj hejmen. La valuto jam mankis ne nur por aĉeto de greno, mono eĉ ne sufiĉis por veturigi ĝin al Sovetio, kaj sovetaj ŝipoj estis arestitaj en eksterlandaj havenoj pro nepagitaj fakturoj.

La farseca puĉo en aŭgusto 1991 ne povintus ŝanĝi la ekonomiajn realaĵojn eĉ se ĝi sukcesus. Sed anstataŭe okazis tio, kion la sovetiaj regantoj timis de ĉiam: la armeo rifuzis uzi siajn armilojn kontraŭ la popolo. Tio kun plena klareco montris, ke la sovetia centra potenco ne plu ekzistas, kaj ne pasis multaj monatoj antaŭ ol la ruĝa flago estis malhisita en Kremlo. Poste, jam en sendependa Rusio, la kamikaza teamo de Jegor Gajdar transprenis la sinkantan ŝipon kaj provis ĝin savi per sia malfruinta ŝoka terapio. Sed tio estas alia historio.

Kalle Kniivilä
(unue aperis en Monato)


Recenzoj

PS: Iom alian vidpunkton ol tiu de Gajdar proponas en sia [retejo] Jurij Finkel.