Kritikaj demandoj sen respondo

Prezidento Vladimir Putin, kiu kutime konstante ĉeestas en la rusiaj televid-novaĵoj, dum la vendreda posttagmezo estis kvazaŭ glutita de la tero. Ankaŭ neniuj aliaj politikistoj estis intervjuataj vum vendredo en la tutlandaj televid-kanaloj. La novaĵ-programoj montris bildojn pri la kaosa situacio en Beslan, sed neniuj kritikaj demandoj estis faritaj. Inter la novaĵ-elsendoj oni montris malnovajn sovetiajn filmojn.

La eksa KGB-ulo Putin ricevis la potencon en 1999 kiel la forta viro kiu forigos la kaoson kaj humiligon kiuj trafis Rusion dum la tempo de Jelcin. Li promesis starigi ordon kaj likvidi la teroristojn, kie ajn ili provus sin kaŝi. Post kvin jaroj da milito en Ĉeĉenio la plenumiĝo de liaj promesoj ŝajnas pli distanca ol iam.

Dum la periodo de Putin pli-malpli precize mil rusianoj estis mortigitaj en diversaj teror-atakoj, kaj en tiu cifero la viktimoj de Beslan ne estas enkalkulitaj. La sendependa parlamentano Vladimir Riĵkov vendrede opiniis, ke la ĉefo de la sekurec-servo FSB Nikolaj Patruŝev devus demisii, ĉar li ne plenumis siajn taskojn. – Sed evidente estas pli facile batali kontraŭ la opozicio ol kontraŭ teroristoj, diris Riĵkov amare en intervjuo kiun li donis al la radiostacio Svoboda.

Ankaŭ Georgij Satarov, antaŭa konsilisto de Boris Jelcin, vendrede forte kritikis la sekurec-servon de Putin.

– Ŝajnas ke por Putin pli gravas la lojaleco de la estro ol la rezultoj de la laboro, diris Satarov. La korupto en Rusio dum la tempo de Jelcin atingis novajn rekordojn, kaj laŭ diversaj prijuĝoj ĝi ne multe malaltigis sum Putin. En Moskvo la polico ĉiam pli ofte kontrolas legitimilojn, sed tiu kiu ne havas la ĝustan stampon en siaj paperoj povas ofte aranĝ i la aferon helpe de iom da mono. Tiu kiu havas sufiĉe da mono evidente ankaŭ povas trairi vojblokojn en suda Rusio.

– La potenculoj nun trovas sin en intelekta vakuo. Mankas liberaj informfontoj, kaj tial ankaŭ ili mem ne scia, kio okazas en la lando, komentis la politikisto Boris Nemcov vendrede.

La sola maniero atingi finon de la teroro estus trovi politikan solvon en SPS.

En Beslan la loka estro de la sekurec-servo FSB Valerij Andrejev parte kulpigis la lokan loĝantaron pri la multeco de la mortintoj.

– La sekurec-trupoj ne povis funkcii efike, ĉar armitaj personoj inter la loka loĝantaro ekpafis kontraŭ la lernejo kiam ni devis eniri, diris Andrejev en ŝtata rusia televidkanalo.

La ŝtata kanalo ne demandis al Andrejev, kiel FSB povis permesi, ke dum la tuta ostaĝ-krizo estis amaso da armitaj civiluloj tuj ekster la lernejo. Same neniu demandis, kial la lokanoj rajtis stari tute apud la lernejo ĝis la ostaĝantoj komencis pafi obusojn en la popol- amason, nek iu demandis, kiel povis okazi ke la ostaĝontoj entute sukcesis eniri Nordan Osetion.

Kalle Kniivilä
[Sydsvenskan 2004-09-04]

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.