Konataj ĵurnalistoj estis haltigitaj

Du internacie konataj ĵurnalistoj, kiuj kritike esploris la militadon de la rusia registaro en Ĉeĉenio, estis en ĵaŭdo devigitaj interrompi sian vojaĝon al Beslan, kie ili intencis observi la ostaĝ-krizon.

La ĵurnalisto Anna Politkovskaja en ĵaŭdo estis portita al la sekcio por intensa flegado en la malsanulejo de Rostov-na-Donu en suda Rusio, post kiam ŝi ekmalbonfartis dum la flugo el Moskvo. Laŭ informoj el la malsanulejo ŝin trafis serioza venenumo. Politkovskaja laboras por la gazeto Novaja Gazeta.

Politkovskaja havis problemojn en la sekurec-kontrolo en la Moskva flughaveno, sed sukcesis finfine eniri la aviadilon. Laŭ la ĉ efradaktoro de Novaja Gazeta, Dmitrij Muratov, Politkovskaja manĝis nenion en la aviadilo, sed ŝi iĝis senkonscia post kiam ŝi trinkis tason da teo, kiun alportis la stevardino.

La ĵurnalisto Andrej Babickij kiu laboras por la radiostacio Svoboda estis kaptita en la flughaveno Vnukovo en Moskvok, kiam li volis eniri aviadilon por veturi al suda Rusio. Babickij mem telefone rakontis, ke li unue estis kaptita pro suspektoj, ke li intencis preni eksplodaĵojn en la aviadilon. Ĉar neniuj eksplodaĵoj estis trovitaj, li estis liberigita. Tamen tuj poste du junaj viroj klopodis provoki pugnobatalon kun li.

Ĉiuj tri estis kaptitaj de la polico, sed montriĝis ke la du junaj viroj estis anoj de la sekurec-servo de la flughaveno. En vendredo posttagmeze Babickij estis kondamnita je kvintaga malliberigo pro “neserioza huliganismo”. [Noto: la sekvan tagon la puno estis ŝanĝita al milrubla punpago.]

Andrej Babickij estas konata interalie pro siaj skuaj raportaĵoj el Ĉeĉenio, kaj dum iom da tempo li loĝis eksterlande ĉar li ne sentis sin sekura en Rusio. Anna Politkovskaja verkis mondfaman libron pri la milito en Ĉeĉenio. Dum la ostaĝ- krizo en Moskvo ŝi eniris la okupitan teatron kaj klopodis savi kelkajn el la infanoj.

Kalle Kniivilä
[Sydsvenskan 2004-09-03]

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.