i Esperante

Juda centro sen judoj

[Svensk version: Ett judiskt centrum utan judar]

SlonimKomence de la 1990-aj jaroj la germanoj revenis al la urbeto Slonim en Belorusio. Ĉi-foje la germanoj estis bonvenaj. Sed fakte la germanoj ne venis mem, ili sendis monon kaj turkajn konstruistojn.

GDR ĵus malaperis de la mapo, kaj la sovetiaj trupoj ankaŭ devis malaperi el Germanio, sed kien? En Sovetio mankis loĝejoj, kaj por rapidigi la formarŝon Germanio konsentis pagi por konstruado de tute novaj kvartaloj por la reveturantaj militistoj. La sovetiaj militistoj post tio jam iĝis belorusaj, sed la nova kvartalo, konstruita de turka firmao, restas unu el la plej modernaj kaj popularaj de la urbo.

Tro multajn fojojn la urbon Slonim en sud-okcidenta Belorusio trafis neinvititaj gastoj. Mia malnova rusa enciklopedio de la cara tempo scias, ke la urbo estis detruita de mongoloj jam en la jaro 1241. Laŭ la sama enciklopedio Slonim estis rusa urbo jam en la fino de la 9-a jarcento de la kristana erao, kvankam en tiu tempo apenaŭ ekzistis ajnaj rusoj en la nuna senco de la vorto.

Poste Slonim ricevis urbajn privilegiojn, iĝis parto de la pola-litova regno, kaj foje estis sidejo por la sejmo, la parlamento. Kiam Pollando estis dividita en 1795, Slonim iĝis parto de la rusia regno, sed rusa urbo Slonim neniam estis. La enciklopedio de 1909 rakontas, ke el la 15.863 loĝantoj de la urbo 12.000 estas judoj.

Se oni anstataŭe prenas la Grandan Sovetian Enciklopedion de la jaro 1976, oni povas legi, ke Slonim estas urbo en la Belorusa soveta respubliko, havas 34.000 loĝantojn, paper-uzinon kaj fabrikon de viand-produktoj. Neniuj judoj kaj nenia historio antaŭ la dua mondmilito iam ajn ekzistis, kaj tio certe estas la plej sekura solvo, alikaze la sovetia enciklopediisto facile povintus senespere implikiĝi en ideologia ĝangalo.

Rande de Slonim tri viroj fosas sulkon. La grizaj domoj el betonaj brikoj finfine, post dudeko da jaroj, ricevos telefonan linion. Malantaŭ la domoj staras soleca altaĵo. Tie estas entombigita la historio de la urbo, sub enorma griza obelisko laŭ sovetia modelo.

Dum la lastaj jaroj iom post iom aperis pliaj monumentoj sur la sama altaĵo, unu kun la stelo de David, hebrea teksto kaj la cifero 21.000, alia tute nova ŝtona monumento kun kruco kaj pola teksto, kaj ankoraŭ unu kun belorusa teksto. Sed kies tombo estas?

Tra pluraj jarcentoj Slonim estis grava juda centro, kaj ankoraŭ hodiau Slonimski kaj Slonim estas oftaj judaj familiaj nomoj almenaŭ en Usono kaj Rusio. Sed apenaŭ en Slonim, ĉi tie ne restis multaj judoj. Restis nur la unika sinagogo de la 17-a jarcento, en korto proksime al malmultekosta bierejo. En la korto odoras malbone.

Inter la unua kaj dua mondmilitoj Slonim apartenis al Pollando, sed en 1939 Pollando denove estis dividita, kaj Slonim iĝis parto de Sovetio, portempe. La plej multajn homojn kun signifaj posedaĵoj aŭ tro bona eduko trafis malagrablaĵoj, sed tio estis nur la komenco.

Kiam la germanoj alvenis en 1941, ili komence havis grandajn loĝistikajn problemojn en Slonim. El la 25.000 judoj en la regiono 16.000 loĝis en la urbo mem, kaj ne eblis enbari ilin en ian getton, ĉar du trionoj el la urbanoj estis judoj.

La 13-an de novembro 9.000 el la judoj de Slonim estis elpelitaj sur la straton, kaj pluen al la rando de la urbo, kie ili estis buĉitaj. La restintaj 7.000 judoj estis enfermitaj en la ĵus kreita getto. Ankaŭ judojn el proksimaj regionoj oni portis al la getto.

La 29-an de julio 1942 komenciĝis la konkluda masakro. Kiam 200 germanaj soldatoj atakis la getton, ilin renkontis kugloj. Ok germanoj mortis kaj sep estis vunditaj. Poste la germanoj fajrigis la domojn en la getto. La loĝantoj povis fuĝi nur direkte al la rivero Ŝĉara, kaj tie ilin renkontis maŝinpafiloj. 10.000 judoj estis mortigitaj, kaj la plurcentjara juda historio de la urbo Slonim estis finita.

Unu el la malmultaj travivintoj estis Naĥum Alpert. Li klopodis konservi la memoron de ĉiuj, kiujn li konis kaj pri kiuj li aŭdis, priskribante iliajn sortojn en monumenta jid-lingva verko. Nur kvardek jarojn post la milito, kiam Alpert elmigris al Usono, oni povis eldoni la verkon.

Kalle Kniivilä
Israela Esperantisto 4/2004