i Esperante

Unuaj impresoj pri Minsko

En majo 2003 mi povis per stipendio kiun mi ricevis de mia labordonanto, la sveda taga ĵurnalo Sydsvenska Dagbladet, veturi al Minsko por kelkaj tagoj por studi la funkciadon de la amaskomunikoj en Belorusio. La raporton pri la vizito mi evidente devis verki en la sveda, sed jen kelkaj notoj faritaj surloke en Minsko.

Ĵaŭde mi devis ellitiĝi je la kvina kaj dudek. Per taksio al la stacidomo, poste per trajno pluen al la kopenhaga flughaveno.Tamen mi forgesis la radion. Bedaŭrinde, ĉar mi volonte estus aŭskultinta la lokajn radistaciojn en Minsko.

La aviadilo de LOT estis nekutime malgranda, nur du foteloj sur unu flanko de la koridoro kaj unu sur la alia. Tute bona kaj okcidenteca flugo. En Varsovio unuhora atendo. Tie atendis sian flugon ankau ia sport-teamo el Belorusio, kun unu altega junulino. Iaspeca saltisto sendube. La sekva aviadilo same estis de LOT, kaj de sama speco. La stevardinoj legis la anoncojn pole kaj angle, poste oni ŝaltis belorusan sonbendon. Iom nekutime sonas. Fonetiko simila al la rusa, sed multaj vortoj polecaj.

Malantaŭ mi sidis patrino kun malpli ol unujara filo, kiu ŝatis batadi la fotelon sur kiu mi sidis. La patrino daŭre ruse avertadis la filon, ke li ĉesu, por ke la onklo (=mi) ne iĝu kolera. Apud ŝi (la filo ne havis propran fotelon) sidis sveda ulo en kompleto, li iĝis acida al stevardino kiu ne volis porti al li novan drinkaĵon kaj diris angle ke li ne povis mendi ĝustatempe pro la infano. Poste, kiam la patrino hazarde diris al la fileto iun svedsimilan vorton, la sveda kompletulo ekinteresiĝis kaj alparolis ŝin svede. Montriĝis, ke ŝi loĝas en Norvegio de tri jaroj kaj bone parolas la norvegan.

Kiam ni surteriĝis en Minsko, apud la ŝtuparo staris limgardistino en jupeto kaj bereto, kaj proksime ankoraŭ unu limgardisto. Poste la vira gardisto eniris kun ni la buson kiu portis nin al la terminalo. Ĉe la terminalo atendis ankoraŭ kelkaj gardistoj. En la terminalo estis giĉeto kun vendado de ”devigaj asekuroj” sed neniu aĉetis. La pasport-kontrolo estis zorga. Poste tra la doganejo – nenio estis kontrolita. Kaj jen mi en Belorusio.

Unua faraĵo: ŝanĝi monon. Por unu dolaro oni ricevas pli ol 2000 belorusajn rublojn. Iam oni forstrekis tri nulojn, rakontis poste taksiisto, do antaŭ tio oni ricevis por dolaro ne milojn sed milionojn da rubloj, aŭ kunikletoj, kiel ili tiam nomiĝis. Sur la novaj monbiletoj ne estas plu bildoj de bestoj.

La taksia merkato ŝajnas pli organizita ol en Rusio. Unu kompanio prizorgas la taksiojn ĉe la flughaveno, kostas 25 dolarojn. Iom koste, sed estas longa vojo. Mi iris iom vidi, ĉu ne estos buso anstataŭe, kaj ĉe la bushaltejo trovis la aviadilan patrinon kun sia filo kaj nun ankaŭ kun sia patrino, kiun ili evidente venis viziti. Mi proponis, ke ni dividu taksion, kaj tiel ŝparu monon. Ni interkonsentis, sed ŝi estis iom suspektema al ĉiuj taksiistoj kaj volis vidi iliajn pasportojn. Ili iom ridis, sed montris. Ĵenja, kiu veturigis nin, demandis, ĉu ne ŝi ankaŭ devus montri la sian…

Estis bona elekto veturi kun Ĵenja, li montriĝis bonhumora kaj babilema. Unue li rakontis pri la detaloj de la taksia komerco, poste pri si mem. 62-jara pensiita boks-trejnisto, antaŭe boksisto sukcesa almenaŭ laŭ la propraj vortoj. Li diris ke oni en la 60-aj eĉ volis varbi lin al Svedio por ke li tie iĝu profesia boksisto. Tion li tuj rifuzis, li diris ke alikaze li povintus hazarde morti en aŭt-akcidento antaŭ ol atingi Svedion. Sed iom li bedaŭris, en Svedio li ne devus veturigi taksion por kompletigi la pension. 50 dolarojn li ricevas, la duonon li elspezas por pagi la kostojn de la apartamento. La edzino mortis antaŭ jaro.

Poste li provis iom babili kun la kvazaŭnorvegino kiu sidis kun sia patrino kaj filo en la malantaŭo, sed ŝi ne estis tiom babilema. Tiam li ial komencis rakonti pri alia eksterlandano kiun li veturigis rekte el la flughaveno al Gomel, 300 kilometrojn. Tiu estis brito kiu venis por renkonti sian interretan fianĉinon.

La flughaveno estas tiel for de laurbocentro (40 km) pro tio ke oni ĝin konstruis en sovetia tempo, pensante unuavice pri strategio kaj ne pri komforto, diris Ĵenja. Laŭ li ĉi tie ofte surteriĝis eksterlandaj aviadiloj, precipe multaj kiam pro vetero ne eblis surteriĝi en Moskvo.

Nun neniu veturas al Belorusio, li plendis. Li sciis precize kiuj aviadiloj venas kaj kiam – nemalfacile, se estas malpli ol dek tage. Varsovio, Israelo, Austrio, Moskvo kaj ankoraŭ io. Busoj el la flughaveno veturas laŭ li malplenaj, neniu uzas ilin ĉar daŭras tro longe, diris Ĵenja. Tamen poste, kiam mi veturis per buso al la flughaveno, la buso estis plenplena. Ja la prezo estas nur unu dolaro, anstataŭ 25.

Poste li iom babilis pri la monda glacihokea ĉampioneco – feliĉe ke mi almenaŭ ion sciis pri ĝi. Li subtenis Kanadon, li diris. Poste li komparis la maĉon Kanado-Svedio kun iu propra boksmaĉo, en kiu li estis malgajnanta, sed nokaŭtis la kontraŭulon en la lasta periodo.

Li plendas, ke la ekonomio stagnegas, ĉar oni ne permesas eksterlandajn investojn. Produktado ne okazas, funkcias nur komerco. Mi vidas konstruatan grandan loĝdomon kaj diras ke oni tamen evidente konstruas domojn. Li diras ke jes, sed nur por tiuj kiuj ial havas multan monon, apartamento en nova domo kostas 300-500 dolarojn por kvadratmetro, kio lau li estas tre kosta.

Mi adiaŭas Ĵenjan kaj la aliajn pasaĝerojn ĉe la stacidomo. Dekstre imponaj moskvecaj loĝdomoj, konstruitaj de germanaj militkaptitoj, maldekstre impona nova stacidomo konstruita kaj ankorau -ata de Lukaŝenko. La malnova evidente ne estis sufiĉe impona. La subteraj transirejoj estas en bona stato, ĵus riparitaj, kaj tie staras avinetoj vendantaj florojn.

Plastaj ĵetonoj por la metroo kostas 2000 rublojn, mi aĉetis dekon por eviti vicojn poste. La metroo estis iom konfuza, ĉar la stacioj havas novajn belorusajn nomojn, sed ne ĉie oni ŝanĝis la ŝildojn. La metroa stacio sub la centra stacidomo nomiĝas placo de Lenin, aŭ placo de sendependeco, depende de tio, kiun ŝildon oni rigardas.

Ĉe la hotela enirejo gardistoj kiel en sovetia temo, por ke flankuloj ne eniru. Tamen mi poste konstatis, ke ili ne estas tro fervoraj pri sia tasko. En la akceptejo tre afabla servo, mi ricevis matenmanĝajn kuponojn kaj klarigojn pri telefonado. La hotelo ŝajnas funkcii en tute ordinara maniero, ne kiel la moskva hotelo kie ni loĝis antaŭpasintjare, kie diversaj firmaoj prizorgis diversajn etaĝojn. Ĝenerale ŝajnas esti pli da ordo en Belorusio ol en Rusio – foje tio estas bona, foje malpli. Kiam mi post promeno revenas, en la akceptejo mi ne devas diri la numeron de la ĉambro nek montri mian hotelan karton – la akceptistino tuj donas al mi la ĝustan ŝlosilon. Ĉu tiom malmulte da gastoj estas?

Tuj la unuan vesperon mi renkontas du lokajn esperantistojn. Zmicier devas baldaŭ foriri por prizorgi sian malsanan fileton, sed kun Mikola mi faras longan agrablan promenon en la urbocentro. Estas multaj belaj stratetoj, se oni scias trovi ilin.

Vendrede matene vendrede mi vekiĝas je la sepa kaj pro konfuzo ellitiĝas, kvankam mi povintus dormi ankoraŭ unu horon. Sed ne gravas, mi sentas min suiĉe ripozinta. La varma akvo en la duŝo ne estas ege varma, maksimume varmeta, sed eblas lavi sin.

En televido la novaĵoj estas en la belorusa, sed eblas bone kompreni, ke en Belorusio nenio malbona okazis. Oni ial ne montras la prezidanton, sed la unua novaĵo estas disdonado de iu stipendio je lia nomo en la palaco de la respubliko, kiun mi hieraŭ vespere vidis.

Post beloruslingvaj novaĵoj la programo pluiras en la rusa. Ia matena aktualaĵ-programo. La programestro ligiĝas kun la korespondanto en Gomel, kaj demandas kiel li fartas.

”Mi intencis diri ke ĉe mi ĉio estas bonega, sed vi mem ĵus diris, do mi ne ripetu, estas malbona stilo. Mi diru simple ke ĉe mi ĉio estas tre bona…” Kaj poste plu en la sama stilo. En Gomel oni baldaŭ havas propran promen-straton, tio estas tre agrabla. Kaj iu knabino el Gomel ricevis stipendion en konkurso de lernejanoj el Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kaj Baltio, nun ŝi rajtos studi en rusia universitato. Ankaŭ tio montras, ke ĉio iĝas daŭre pli bona…