i Esperante

Kaliningradaj impresoj

Nefinkonstruita soveta domegoKaliningrado estas tiu parto de Ruslando, kiu plej proksimas al la suda parto de Svedio. Fakte la distanco el mia hejmurbo Lund al Kaliningrado estas malpli granda ol al Stokholmo. Tamen pri Kaliningrado niaj amaskomunikiloj raportas ĉefe kiam temas pri disvastiĝo de la aidos-epidemio aŭ pri infanhejmoj kiuj ricevas helpon de Svedio — la bildo ne estas tiom nuanca.Estas nenia novaĵo, ke estas komplika, kosta kaj longedaŭra proceduro havigi al si ruslandan vizon. Tamen ŝajnas aparte absurda, ke por veturi al la proksima urbo Kaliningrad mi devas unue dufoje veturi al Kopenhago, unue por lasi la dokumentojn kaj poste preni ilin — sendi ne eblas. Kaj krome necesas pagi por tiu servo. Entute la havigado de la vizo kostas preskaŭ same multe kiel la tuta vojaĝo al Kaliningrado kaj reen. Nu, mi ne plendu, ruslandanoj certe pli spertas pri vizaj problemoj ol mi.

La plej simpla maniero atingi Kaliningradon por mi estis veturi ŝipe al Gdańsk, kaj tie kapti buson post duontaga atendado. Feliĉe Gdańsk estas tre vidinda urbo, do la atendado pasis agrable, sed en Gdańsk oni ankaŭ avertis min, ke Kaliningrado estas tre problema regiono, kien polaj turismaj firmaoj ne emas sendi siajn busojn, ĉar la malriĉaj lokanoj ĵetas ŝtonojn kontraŭ la eksterlandaj busoj.

Mi do ne vere sciis, kion atendi, sed ial mi tuj sentis min pli trankvila, transveturinte la limon. Male ol en Pollando, en Ruslando mi ĉiukaze povas paroli la lokan lingvon kaj iel-tiel komprenas, kiel la homoj kaj la socio funkcias.

Neniuj ŝtonĵetantoj videblis, kiam la buso malfrue vespere alvenis al Kaliningrado. La urbo certe ŝajnis malpli prizorgita ol Gdańsk, sed la etoso estis agrabla kaj trankvila spite la relative malfruan horon. Kaliningradaj esperantistoj afable renkontis min ĉe la buso, ni kune promenis en la agrabla somera vespero al bela manĝejo, kie mi povis provi la lokan bieron kaj poste kaptis privatan taksion por veturi al la tranoktejo.

La sekvan matenon mi uzis mian liberan tempon por iom pli esplori la ĉefan straton, kiu daŭre portas la nomon de la gvidinto de la monda proletaro — evidente pro tio, ke la alternativo estus la malnova germana nomo. La librovendejo kiun mi trovis estis bone provizita kaj ne tro kosta, laŭ la strato veturis nenovaj sed bonstataj germanaj aŭtobusoj, kaj en la ekstrema varmo estis agrabla sperto surstrate aĉeti el granda cisterno veran kvason.

Se kompari kun Moskvo, kiun mi vizitis pasint-jare, la ĝenerala aspekto de la stratoj certe estis pli provinca ol en Moskvo — multaj domoj estis en iom pli malbona stato ol dezirinde, kaj certe malpli multis la butikoj kaj kafejoj ol en la ĉefstratoj de Moskvo. Tamen la homoj estis bone vestitaj kaj ŝajne bonstataj; almozpetantoj, kiuj en Moskvo multas, ĉi tie tute mankis.

Specifan ekssovetian etoson certe kreis la neniam finkonstruita, jam ruina partia domo, kiun oni siatempe ekkonstruis sur la eksplodigitaj ruinoj de la kastelo Königsberg, kaj en proksima strato stranga, evidente finkonstruita ponto, kiu tamen neniam povis esti ekuzita, ĉar oni forgesis konstrui la vojojn al ĝi kondukantajn. Pri Sovetio memorigas ankaŭ la grizaj, iom kadukaj kolose multetaĝaj loĝdomoj, la sloganoj kiuj ankoraŭ konserviĝis sur kelkaj domoj proksime al la ĉefaj stratoj, kaj la klasika statuo de Lenino en la ĉefa placo.

Malantaŭ la ŝtona Lenino oni tamen jam konstruas novan ortodoksan preĝejon, eble por neŭtraligi la efikon de la proleta gvidinto, kaj apud la grizaj betonaj kolosoj ekkreskis la bierĝardenoj, terasaj trinkejoj en kiuj estas agrable pasigi someran vesperon babilante pri tio kaj jeno. La bierejoj estis vigle vizitataj ankaŭ lunde vespere, sed la etoso estis tre trankvila kaj hejmeca.

La ĝenerala imago en Svedio pri Ruslando, kaj precipe pri Kaliningrado temas ĉefe pri grizo, mizero kaj krimo, sed el tiuj almenaŭ iugrade mi spertis nur grizon — certe la centraj partoj de la urbo povas doni tre grizan impreson, almenaŭ se oni atendas vidi iujn belajn restaĵojn de la mezepoka kaj posta germana pasinteco.

La grizon en la urbo mem agrable kontraŭpezas kelkaj kvartaloj, kie konserviĝis kaj estis parte bele rekonstruitaj domoj de la antaŭmilita tempo. Precipe impona estis tamen la vizito al la ĉemara banurbeto Svetlogorsk, kie la plaĝo kun la pura sablo, pura akvo kaj apudaj kafejetoj estis vere agrabla surprizo post la sufoka varmo en la urbo. Eĉ vizitantoj el la cetera Ruslando miris pri la luksaj ripozdomoj de riĉuloj, kiujn eblis rigardi de tute proksime, sed la plej granda parto de la ripozantoj ŝajnis esti ordinaraj urbanoj kiuj decidis pasigi la tagon ĉe la maro.

Eĉ pli surpriza estis la vizito al la naturparko Kurlanda (Kurŝa) terlango, longa kaj mallarĝa terpeco kiu dividas la Kurlandan golfon disde la Balta maro. De observ-platformo oni povis vidi la terlangon etendiĝi kilometrojn en du direktoj, sur ambaŭ flankoj maro, ĉirkaŭe nur belegaj dunoj kaj pina arbaro. Malproksime videblis kelkaj pitoreskaj vilaĝetoj kaj iuj turoj pli proksime al la Litovia limo, sed apenaŭ eblis imagi ke en la proksimeco loĝas pli ol miliono da homoj — nur la maro aŭdeblis.

Kalle Kniivilä
La Ondo de Esperanto. 2002. № 10

Pli pri la 1-a Balta Esperanto-Forumo en La Ondo: