i Esperante

Ni transpaŝu la lingvajn barojn

Esperantistojn ne disigas la landlimoj. Tamen ni mem ofte volas disiĝi de la malagrabla neesperantista mondo, amuziĝi en niaj propraj rondoj kaj plendi pri la eksteruloj, kiuj ne komprenas nin, kiuj ignoras nin, aŭ ofte eĉ dubas pri nia ekzisto — sed samtempe ni forgesas, ke oni atentas pri ni nur, se ni faras ion atentindan, kaj faras tion ne sekrete, sed publike.

Jam ne nova, sed ĉiam pli efika maniero fari ion tutmonde rimarkeblan estas uzi Interreton. Iom paradokse estas tamen, ke ĝuste pro sia enorma disvastiĝo la reto iĝas ĉiam malpli tutmonda, pli regiona. La retanoj ne plu sencele drivas de unu kontinento al alia sur la elektronika oceano, sed rapide navigas al la horaro de la lokaj busoj. Kaj kompreneble ne plu superregas la reton informoj produktataj en la anglalingvaj landoj, sed daŭre plifortiĝas la pozicio de la malpli grandaj lingvoj kaj kulturoj.

Efektive nur nun, kiam la enhavo de la reto laŭ sia diverseco komencas almenaŭ iom simili al la reala mondo, oni povas nomi la reton tutmonda en la vera signifo de la vorto. Sed samtempe la nova evoluo starigis ankaŭ en la elektronika kontinento la samajn limojn, kiuj nin ĝenas en la malvirtuala mondo.

Limojn emas restarigi ankaŭ la esperantistoj. Kiel preskaŭ ĉie en la mondo, ankaŭ en la nova kontinento de la Interreto aktivas esperantistoj. Sed same kiel ĉie, ni ankaŭ en la reto pli volonte ĝuas la agrablan etoson de Esperantujo ol kontaktas kun la “malamikaj” eksteruloj. Tamen ĝuste en la reto devus esti aparte facile transpaŝi la limojn kaj egalece kontakti kun la ekstera mondo. Sed por tio necesas, ke ni ĉesu lingve diskriminacii la homojn, kiu eble samopinias kun ni, sed ne scias nian lingvon.

Ja abundas retaj informejoj pri Esperanto, sed gravas, ke Esperanto ankaŭ estu vere uzata kaj videbla en la reto egalrajte kun aliaj lingvoj, kaj ke eksteruloj povu ekscii, kion efektive faras la Esperanto-movado, sen ia misiado — ĉar eĉ tiuj, kiuj eble simpatias kun niaj ideoj kaj agado, povas esti forpelitaj de mallerta propagando.

Bone videbligas Esperanton ekzemple la diversaj ret-serĉiloj, kiuj jam uzeblas ankaŭ per esperantlingva interfaco, aŭ la elstara kaj jam tre prestiĝa servo de Sveda Esperanto-Federacio, kiu amasigas ligojn al centoj da diverslandaj amaskomunikiloj.

Kiel malbona ekzemplo povus aliflanke funkcii nia propra asocio, kiu ĝis nun nur minimume ĉeestas en la reto, kaj kies tre utilaj retpoŝtaj gazetaraj komunikoj estas disvastigataj nur inter esperantistoj. La situacio tamen nun survojas al pliboniĝo. La paĝoj de UEA ĉe www.uea.org iom post iom evoluas, kaj ekde la sekva numero la retaj gazetaraj komunikoj de la asocio atingos pli vastan publikon, krom Esperanto unue en la angla, kaj poste eventuale en pliaj lingvoj. Ankaŭ ni transpaŝas la lingvajn barojn.

Revuo Esperanto, julio-aŭgusto 1999