i Esperante

Eĉ el sub la tero aperas la vero

Trompi estas ne nur malbele kaj malmorale, sed kutime ankaŭ simple malutile. Precipe en publika informado la plej grava principo devas esti ĉiam rakonti la veron, nur la veron, kaj laŭeble eĉ la tutan veron. Sed por tion fari, necesas unue koni la veron.

Tamen ni ofte trompas nin mem, kaj se ni trompos sufiĉe ofte, ni baldaŭ forgesos, ke estas trompo. Sed fiereco venas antaŭ la falo. Por eviti sintrompon, necesas honesteco, sincereco kaj malfermeco kiel en la interna informfluo de nia Asocio, tiel ankaŭ en nia ekstera informado. Ni ofte kredas, ke eblas ĉirkaŭiri aŭ prisilenti malfacilajn demandojn, sed preskaŭ ĉiam sincera respondo efikas plej bone.

Se oni parolas kun ĵurnalisto pri Esperanto, la plej ofta demando estas: ”Kiom da homoj do finfine parolas la lingvon?” Respondi ne estas facile, respondi honeste eĉ malpli facile. Ja ne eblas simple bagateligi la demandon, dirante, ke ne eblas scii – ajna kompetenta ĵurnalisto komprenas, ke tio estas ruzo por eviti la respondon.

Kaj se ni estu honestaj, ankaŭ ne eblas citi la legendajn ciferojn pri dekoj da milionoj da esperantistoj. Sed kun trankvila konscienco eblas ripeti la respondon de profesoro Jouko Lindstedt al tiu demando: denaske Esperanton parolas proksimume mil homoj, bone parolas kaj ĉiutage uzas la lingvon dekmilo da homoj, centmilo kapablas senprobleme uzi ĝin, kaj eble miliono iam studis Esperanton. Tia respondo donas konkretajn kaj laŭ mia opinio kredeblajn ciferojn, samtempe montrante, kial ne eblas doni precizan statistikon. Aldone oni sukcesas montri al la demandinto, ke ankaŭ ekzistas denaskaj parolantoj de Esperanto.

Sed plej malfacila estas tamen la dua demando, per kiu la ĵurnalistoj kutimas daŭrigi la intervjuon: ”Por kio do utilas Esperanto?”

Jes, por kio? Esperanton eblas lerni rapide – sed ĉu tio estas kialo lerni ĝin? Jes, estas vere, ke internaciaj organizaĵoj povus ŝpari amason da mono, se oni eĉ iomete uzus la eblecojn, kiujn proponas Esperanto, sed ĉu tio estas sufiĉa kialo por ke mi veturu al Esperanto-kongreso? Jes, Esperanto ebligas sendiskriminacian internacian interrilatadon, sed ĉu pro tio mi parolu esperanton hejme aŭ legu originalan beletron?

Estas facile paŭsi la stereotipajn respondojn el informiloj, kiuj mem estas paŭsitaj de pratempaj informiloj, sed pli konvinkas sinceraj kaj honestaj respondoj pri personaj spertoj. Kaj finfine ja la personaj spertoj ofte pli pezas ol teoriaj argumentoj. Pri tiuj spertoj ni rakontu, kiam ni informas pri Esperanto, ankaŭ pro tio, ke ĉiu homo estas vera spertulo, kiam temas pri la propraj spertoj, dum pri parkeritaj statistikaĵoj ni facile povas erari. Intervjuanta ĵurnalisto tuj rimarkos heziton aŭ malsincerecon, sed se ni rakontos pri aferoj, kiujn ni mem spertis, estos neniu kialo heziti aŭ esti malsincera.

Eksteruloj ofte vidas esperantistojn kiel duonfrenezajn misiulojn, kiuj insistas uzi sian strangan lingvon en ĉiuj eblaj kaj neeblaj situacioj. La publika bildo de la movado povus iĝi pli pozitiva, se ni estus honestaj, kaj rakontus ankaŭ al eksteruloj la veron pri ni mem. Sed unue ni devas mem ekkoni ĝin.

Kalle Kniivilä
Revuo Esperanto, oktobro 1998


Pli pri la temo:

  1. Mi samopinias kun vi. Trompi la aliajn ne alportos pozitivan impreson!

Kommentarer inaktiverade.