i Esperante

La lando inter Svedio kaj Rusio

Pri multaj landoj oni diras ke ili estas pontoj inter oriento kaj okcidento. Almenaŭ kiam temas pri Finnlando, tio ne estas nura pretendo.

Antaŭ la estiĝo de la moderna ŝtato Finnlando, la teritorio estis dum pli ol duona jarmilo regata el Svedio, kaj dum pli ol jarcento el Rusio. La prauloj de la finnoj almigris el la oriento, sed la kulturon ni prenis ĉefe el la okcidento.

Ĝis 1809, kiam Rusio konkeris ĝin dum la Napoleonaj militoj, Finnlando estis simple la orienta parto de la svedia regno. Oficiale eĉ lingve ĝi ne multe diferencis de la cetera reĝlando — la finna ĝuis nenian rekonon.

Dum la rusia regado la finnoj restis lojalaj, kaj rekompence rajtis teni sian konstitucion, kiam en Rusio eĉ paroli pri konstitucio estis malpermesate.
Post la rusia revolucio de 1905 la finnlandanoj sukcesis havigi al si pliajn rajtojn. En 1906 Finnlando kiel la unua en Eŭropo enkondukis vere ĝeneralan kaj egalan elekto-rajton – ankaŭ virinoj rajtis voĉdoni. En la unuaj elektoj (1907) la socialdemokratoj iĝis la plej granda partio.

Lige kun la sekva rusia revolucio, la aŭtonoma grandduklando Finnlando sendependiĝis en decembro 1917. En januaro 1918 la socialistoj per puĉo kaptis la povon en Helsinko, kaj sekvis interna milito. Sin reciproke buĉis la finnaj ruĝuloj kaj blankuloj, kaj en Tampereo okazis la plej granda batalo de la ĝistiama nordia historio. La interna milito lasis en la socio profundajn vundojn.

Post la interna milito la regantoj tre favore sin tenis al Germanio, ĉar de tie ili dum la milito ricevis helpon. Oni decidis igi la ĵus sendependiĝintan Finnlandon reĝlando, kaj eĉ elektis germanan princon reĝo. Germanio tamen malgajnis la unuan mondmiliton. Finnlando iĝis respubliko, kaj la taskojn de reĝo ricevis la prezidento.

Minacata demokratio

La finna lingvo jam fine de la pasinta jarcento ricevis statuson oficiale egalan kun la sveda. La svedan tamen parolis kaj daŭre parolas relative granda minoritato (6%), kaj ĝi daŭre estas unu el la du oficialaj lingvoj de la lando.

Dum la jaroj 20-30 estiĝis dekstremaj naciismaj organizoj, kiuj interalie instigis kverelojn kontraŭ la sved-lingvanoj. En 1930 oni post longa kampanjo de la dekstruloj malpermesis la agadon de la komunistoj, sed en 1932 la dekstro post nesukcesa puĉo grandparte perdis sian influon.

En Finnlando la demokratio ne pereis dum la 30-aj jaroj, eĉ ne dum la posta milito: fine de la 30-aj ĝi estis fakte pli firma ol iam antaŭe. La landon regis koalicio de la kamparana partio kaj de la socialdemokratoj.

Eĉ pli firmigis la socion la atako de Sovetio en 1939. Dum longa intertraktado aŭtune 1939 Sovetio postulis de Finnlando cedon de teritorio, kaj novembre Stalino transiris de vortoj al armiloj. Li tamen vane esperis helpon de la finnaj komunistoj: la tuta popolo unuanime partoprenis en la t.n. “vintra milito” kontraŭ la agresinto.

Stalino ne sukcesis kon-keri Finnlandon, sed ja estis ceditaj teritorioj, i.a. la dua urbo de Finnlando, Viborgo (finne Viipuri). Finnlando komencis serĉi apo-gon de la faŝisma Germanio. En 1941 Finnlando partoprenis en la Hitlera atako kontraŭ Sovetio, unue por rekonkeri siajn perditajn teritoriojn, sed poste por konstrui “Grand-Finnlandon”.

Germanio tamen denove malvenkis, kaj Finnlando devis ekkonstrui novajn rilatojn kun sia granda najbaro. En la pactraktato Finnlando cedis pluajn teritoriojn al Sovetio, sed la lando estis neniam okupita de sovetiaj trupoj.

Strebo al neŭtraleco

Post la milito la komu-nistoj denove rajtis agadi, kaj komence ili havis grandan influon. En 1948 estis subskribita traktato pri amikeco, kunlaboro kaj inter-helpo kun Sovetio, kaj dum multaj jardekoj bonaj rilatoj kun Sovetio estis la fundamento de la finnlanda ekstera politiko.

Kvankam la demokratio neniam en-danĝeriĝis, Sovetio ofte senteble influis ankaŭ la internan poli-tikon. En 1962 Sovetio forte reagis kontraŭ koalicio de socialdemokratoj kaj dekstraj burĝaj partioj, kiuj celis malhelpi la reelekton de prezidento Urho Kekkonen (1900-1986). La koalicio dissolviĝis kaj Kekkonen estis reelektita.

Kekkonen, kiu sciis varti la delikatajn rilatojn de Finnlando al Moskvo, restis prezidento dum kvarona jarcento, de 1956 ĝis malsaniĝo en 1981. Precipe pro sia lerta ekstera politiko, Kekkonen ekhavis escepte fortan povon ankaŭ en la interna politiko.

Dum la tempo de Kekkonen la inter-nacia pozicio de Finnlando daŭre fortiĝis. En 1975, kiam la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo estis fondita en Helsinko, la neŭtraleco de Finnlando estis vaste rekonita.

Al Eŭropa Unio

Ekde marto 1994 la postenon de prezidento okupas Martti Ahtisaari, socialdemokrato naskita en Viborgo. La duan lokon en la prezidentbalotado ricevis la defendministro Elisabet Rehn. Tian sukceson de svedlingva virino oni opiniis signo de la finnlanda egaleco.

Krom politikan, Sovetio havis ankaŭ grandan ekonomian signifon por Finnlando. La drasta malkresko de la komerco kun Sovetio/Rusio post la 80-aj jaroj profundigis la ekono-mian krizon, kaŭzitan de la internacia kon-junkturo, kaj la senlaboreco atingis rekordon: de 3,4% en 1990 ĝi altiĝis en tri jaroj al 22%.

Tre grava diskuttemo dum la pasinta jaro estis la membreco de Finnlando en EU, kiun referendumo jesis en oktobro. La aliĝo de Finnlando kaŭzas aktualan problemon de la internacia vivo: ĉu la prezidento aŭ la ĉefministro reprezentu la landon ĉe oficialaj EU-renkontiĝoj, kaj precipe dum la solenaj vespermanĝoj. Laŭ la ĉefministro la politika apetito de prezidento Ahtisaari estas tro granda.

Kalle Kniivilä (Finnlando)
Revuo Esperanto, februaro 1995