Gasojlon aŭ gasogenojn?

En Finnlando, same kiel multloke en la cetera Eŭropo, dum decembro [1986] kaj januaro [1987] estis rekorde malvarme. Kelkloke oni mezuris temperaturojn, kiuj estis la plej malaltaj dum la pasintaj cent jaroj. La malvarmo kompreneble kaŭzis multajn paneojn en la funkciado de la moderna, mekanizita socio. “Ekspresaj” trajnoj malfruis je kvar horoj, mankas la elektro, akvo elĉerpiĝais – sed tio okazis tamen nur escepte, ja en Nordio oni iom kutimiĝis al malvarmo dum la vintro.

Tamen la longa daŭro de la frosto kaj la malalteco de la temperaturoj, ĝis -35 gradoj eĉ en Helsinko, surprizi multajn. Inter la surprizitoj estis la ŝtata petrolfirmao Neste. En Finnlando la prezo de gasojlo (brulaĵo por dizelmotoroj) inkluzivas relative altan imposton, kaj sekve estas strikte malpermesite uzi en dizelaj aŭtoj alian brulaĵon ol ĝuste gasojlon. Tamen normala gasojlo ne eltenas tre maltaltajn temperaturojn, kaj elĉerpiĝis la stoko de speciala arkta gasojlo.

En ĉi tiu situacio la ministro pri impostoj, Pekka Vennamo, diris ion, kio almenaŭ al ordinara civitano sonas tute prudenta. Li nome “promesis”, ke se ne haveblas arkta gasojlo, oni rajtas uzi aliajn brulaĵojn, ekzemple malpezan oleon. “Nu, kompreneble”, pensis multaj, “oni ja ne povas ĉesigi la tutan profesian trafikon pro tia kaŭzo”.

Sed baldaŭ ja evidentiĝis, ke la ministro tute ne rajtis fari iun ajn promeson pri tiu temo – estas ja kontraŭleĝe uzi alian brulaĵon ol gasojlon en dizelaj aŭtoj! Por ŝanĝi tion, eĉ en tempo de krizo, des pli kiam temas “nur” pri frosto de -35 gradoj, necesus ŝanĝi la leĝon… Feliĉe la vetero plivarmiĝis, alikaze eble la busoj jam ne veturus?

Monato printempe 1987

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.