i Esperante

Urho Kekkonen forpasis – fino de erao

kekkonen_ajattelee.jpgLa lastan tagon de aŭgusto [1986] forpasis Urho Kekkonen, prezidanto de Finnlando dum dudek kvin jaroj, 1956-81. En la finna politiko li havis fortan influon dum ankoraŭ pli longa periodo – jam en 1930 li iĝis ministro la unuan fojon, kaj ĉefministro li iĝis en la jaro 1950. Antaŭ sia elektiĝo kiel prezidento li aktivis en la kamparana unuiĝo (kiu poste iĝis la centra partio). Ĉe sia elektiĝo en 1956 li laŭ la kutimo eksiĝis el la partio – tradicie la prezidanto de Finnlando estas super la partia politiko.

Lia politika vivo estis neniel senŝtorma. la marĝeno ĉe lia elektiĝo kiel prezidanto en 1956 estis kiel eble plej malgranda – el la 300 elektantoj 151 voĉdonis favore al li. Kiel kuriozaĵon indas mencii, ke la komunistoj voĉdonis por li, ĉar ili ne volis subteni la socialdemokratan kandidaton. La tagon de lia elektiĝo komenciĝis ĝenerala striko, kiu paralizis la tutan landon kaj klare montris la sociajn kontraŭstarojn, la malpacon inter la klasoj, kiu ankoraŭ restis de la interna milito de 1918. Sed kiam en 1981 li demisiis pro malforta sano, 81-jara, post 25 jaroj seninterrompe kiel prezidanto, li lasis post si modernan, riĉan landon, respektatan kaj en la okcidento kaj en la oriento, landon, kiu politike estas tiom stabila, ke tio jam iĝas teda.

En la jaro 1962 tamen ankoraŭ restis al li batalo, kiun oni povus nomi la ĉefa en lia politika vivo. Post la sesjara periode kiel prezidanto estis denove kampo por balotado. La batalo pri la voĉoj estis amara kaj oni ne evitis malnoblaĵojn dum ĝi. Fine tamen Kekkonen elektiĝis kun granda majoritato, kaj de tiam oni neniam kontestis lian pozicion kiel prezidanto. En 1973 la parlamento, kiu en Finnlando ja kutime havas nenian rilaton al la elekto de prezidanto, eĉ akceptis esceptokazan leĝon, per kiu oni daŭrigis la prezidant-periodon de Kekkonen per kvar jaroj. En 1978 ĉiuj rimarkindaj partioj konkuris pri la honoro kandidatigi Kekkonen.

Ne nur lia pozicio, sed ankaŭ lia politika povo fariĝis laŭ la jaroj pli kaj pli nekontestebla. La pozicio de la finnlanda prezidanto ja ne estas tiom klare difinita en la konstitucio, kaj li povas mem sufiĉe multe decidi pri tio, kiel kaj kiom li volas influi kaj interveni. Karakteriza maniero por li iĝis iom post iom regi per leteroj – ĉefe per mallaŭdaj leteroj, kiujn ofte la amaskomunikiloj ricevis antaŭ la koncernito. Tre ŝatata ekzemplo estas skoldletero, kiu komenciĝis per la alparolaj vortoj ”Vi diablaj fuŝuloj”… Parenteze, ankaŭ la nuna prezidanto ŝajne lastatempe ekŝatis tiun manieron agi.

Kekkonen ĉiam sekvis sian principon, ke la ekstera politiko estas pli grava ol la interna. La gvidanta ideo en lia ekstera politiko ĉiam estis la graveco de bonaj rilatoj kun Sovetio, sed tio neniel estis la sola grava afero. Dum lia periodo Finnlando transiris de pasiva neŭtraleco al aktiva, en kiu oni atentas ne nur la rilatojn kun la plej proksimaj najbaroj. La plej granda ĝisnuna triumfo de tiu politiko estis la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, kiu okazis en Helsinko en la jaro 1975.

Dum siaj dudek kvin jaroj en la ofico prezidanto Kekkonen iom post iom ekhavis la respekton de la plej multaj finnoj kaj ankaŭ de multaj eksterlandanoj, kiuj konis lian laboron. Li sendube estis unu el la grandaj ŝtatestroj de la jarcento.

Kalle Kniivilä
Monato, septembre aŭ oktobre 1986